Ni legu Esperante. Leciono 7 (eng, rus subs)
Эсперанто-муравей publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Mi daŭrigas legi la romanon “La ora Pozidono” fare de Julian Modest. Baza Esperanta kurso https://learn.esperanto.com Esperanto-English dictionary https://lernu.net/en/vortaro
Teksto de la leciono:
— Dankon, bone — ekridetis la knabino kaj ŝiaj etaj dentoj ekbrilis perle.
— Estis preskaŭ unua horo post la noktomezo kiam vi enlitiĝis. Eble ege laca vi estos hodiaŭ — rimarkis zorgmiene la viro.
—Tute ne. Ni tiel agrable konversaciis kaj mi eĉ ne eksentis kiam pasis la noktomezo. Tamen tio ne gravas,— ekridetis la knabino kaj por momento alrigardis min. — Tiun simpatian knabon mi jam vidis ie — ŝi diris trankvile. — Ĉu ne lia ĉambro estas apud la mia?
Ŝi tute ne supozis, ke mi komprenas la lingvon, kiun ŝi parolis.
—Verŝajne niaj ĉambroj estas unu apud la alia, sed ĝis nun mi ne vidis vin — mi ekparolis en la lingvo, en kiu ili konversaciis.
Ili gape strabis min.
—Ĉu vi parolas Esperanton? — suspekte demandis la virino.
—Jes — respondis mi.
—Nekredeble — ekridetis la viro. — Ĉion mi atendis, sed neniam mi supozis, ke ĉi tie mi renkontos esperantiston.
Nur la knabino nenion diris. Ŝi ruĝiĝis, konfuziĝis kaj ne kuraĝis alrigardi min.