Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

La kontraŭriismo malfeliĉigas

Das Njadeko publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Komentoj (96 komentoj)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton
  1. Suferanto respondas al Fiera Kviro:
    Bedaŭrinde multaj ŝajnas suferi pro …

    Multaj ankaŭ suferas pro tio ke malgranda grupo de riistoj ne respektas la pronomojn de la lingvo.

    Estas nur ‘li’, ‘ŝi’ kaj ‘ĝi’. Ni trovu solvon sen ŝanĝi la Fundamenton.

  2. Suferanto respondas al Emilia:
    Ankau ekzistas « ri », kontrolu …

    Jes, estas skribite tie ke kelkaj homoj uzas neoficialan pronomon – plene ilia rajto. Ankaŭ plene estas mia rajto uzi la lingvon kiel ĝi ĉiam estis kaj ĉiam estos – laŭ la fundamento.

    Krome, ĉiu scias ke riistoj forte kaj malĝentile klopodis por influi la inkludon de la ĉapitretoj pri ‘ri’, kio efektive nuligas la valoron de ili. Eĉ riistoj agnoskas ke la plej plej granda plimulto de la esperantistaro ne uzas tiun neoficialan pronomon.

    La ĉiutaga pronomumado suferigas min

  3. Fransoazo respondas al Suferanto:
    Multaj ankaŭ suferas pro tio ke …

    Mi konsentas ke ĝi tute kompreneblas kaj sufiĉas en nia lingvo. Jam 30 jarojn mi parolas ĝin ĉiutage en familio kaj rilatas kun multaj aliaj familioj kaj legadas en Esperanto. Neniu situacio postulis ke oni bezonu novan pronomon. Krei pronomon estas grava atenco kontraŭ lingvo.
    Mi bedaŭras ke “ekstremistoj” propagandas tiun negravan modifon. Ĉiu minoritato kreu siajn neologismojn sed ne prifajfante la kernajn regulojn.

  4. 🏳️‍🌈 respondas al Fransoazo:
    Mi konsentas ke ĝi tute kompreneblas …

    Dankon pro via komento. Mi tamen opinias ke la vera Fundamenta signifo de la pronomo “ĝi” estas “la priparolata aĵo”, “la priparolata besto” kaj “la priparolata infaneto”. Enkonduki novan pronomon estas certe malpli kontraŭ-Fundamente ol ŝanĝi la sencon de Fundamenta pronomo. Iam la Akademio oficialigis la sufikson “-aĉ-” – tio ĉi tamen indignigas neniun (ĉu?), kvankam la sufiksoj ne ŝajnas esti pli fermita klaso ol la pronomoj. En la svedan enkondukiĝis la pronomo “hen”, kio tamen ne estas atenco kontraŭ la sveda.
    Kaj finfine, por la neduumuloj povas esti ofende se oni metas ilin en la saman kategorion kune kun aĵoj, bestoj kaj infanetoj. Bone, eble vi diros ke oni povas apliki la pronomon “ĝi” por priparoli personon-neinfaneton sendepende de ties sekso (t. e. ankaŭ duumulojn). Mi ne opinias tion ĝusta sed ni imagu kvazaŭ mi kredas tion: eĉ tiuokaze neduumuloj estus la sola komprenaĵo, krom aĵoj kaj iuj bestoj, por kiuj aplikeblas nur (!) la pronomo “ĝi”!

  5. 🏳️‍🌈 respondas al Fransoazo:
    Mi konsentas ke ĝi tute kompreneblas …

    Vi parolas pri via propra sperto: sed ĉu vi ofte renkontis neduumajn personojn, por kiuj taŭgas nek “ŝi”, nek “li”? Se tiel, ĉu multaj el ili estis kontentaj je priparoliĝo kiel “ĝi”?

  6. Atestanto respondas al Fransoazo:
    Mi konsentas ke ĝi tute kompreneblas …

    Bedaŭrinde kelkaj ekstremistoj nomos vin malprogresema por ne uzi ‘ri’. Unue ili provos konvinki vin pli-malpli ĝentile, sed se vi obstinas ne uzi ‘ri’, ili komencos insulti vin.

  7. Ne dankon al bajzueco respondas al Atestanto:
    Bedaŭrinde kelkaj ekstremistoj nomos …

    Ili havas senton de supereco. Nur ilia opinioj taŭgas kaj validas kaj vi estas abomena teroristo. Laŭ ili, tiu supereco donas al ili la rajton libere insulti kaj maltoleri vin. Ili estas kvazaŭ fervoraj religiuloj.

    Bajzueco. Kancero.

  8. Sociologiisto respondas al Atestanto:
    Bedaŭrinde kelkaj ekstremistoj nomos …

    Bajzuismo estas kvazaŭ religio. Ĝi havas sian doktrinon, siajn dogmojn, siajn profetojn kaj pastrojn kaj siajn herezulojn.

  9. Esperipo respondas al Bajzuo:
    Kial Esperipo antaŭsupozas ke Kinen …

    En la video oni ne diras ke Esperipo kaj Kinen neniam antaŭe renkontis unu la alian. Eble Esperipo jam konis la seksan identecon de Kinen.

  10. spektemulo respondas al Esperipo:
    En la video oni ne diras ke Esperipo …

    Ili salutas kaj prezentas sin je la komenco, do via interpreto estas ege malverŝajna.

  11. 🏳️‍🌈 respondas al Esperipo:
    En la video oni ne diras ke Esperipo …

    Vi parolas pri via propra sperto: sed ĉu vi ofte renkontis neduumajn personojn, por kiuj taŭgas nek “ŝi”, nek “li”? Se tiel, ĉu multaj el ili estis kontentaj je priparoliĝo kiel “ĝi”?

  12. La fajro estas varma diras:

    Kio okazas se oni taksas la pronomon ri malrespekta? Riistoj forgesas ke kelkaj homoj malŝatas ri kaj volas alian pronomon por si

  13. Respektulo respondas al Mondano:
    Ĉu do trudi certan genroesprimon al …

    Uzi ri por iu ankaŭ estas trudi certan genroesprimon – aŭ mankon de tio – al iu. Egale malrespekte.

  14. Evido respondas al Respektulo:
    Uzi ri por iu ankaŭ estas trudi …

    Uzi “ri” por proparoli iun, kiu volas priparoliĝi seksneŭtrake estas same respekte kie uzi rian nomon.

  15. laciĝanto respondas al La fajro estas varma:
    Kio okazas se oni taksas la pronomon …

    Ĉu iu vere pensas ke la genroneŭtrala uzo de “ri” estas malrespekta aŭ ĉu oni nur diras tion por misuzi la vortumon de aliaj homoj? Estas malrespekte nei la ekziston de ies identeco. Ne estas malrespekte uzi gramatikaĵon kiu ne plaĉas al la alia homo. Mi ne ŝatas la prepozicion “na”, sed mi neniam pretendus ke estas malrespekte uzi tion antaŭ mia nomo.

  16. plilaciĝanto respondas al laciĝanto:
    Ĉu iu vere pensas ke la …

    Jes, estas homoj kiuj konsideras ke la uzo de ri por paroli pri ili estas malrespekta. Vi povas ŝati tion aŭ ne, sed tio estas fakto. Kiu estas vi por juĝi kial ili konsideras tion malrespekta? Kiu estas vi por altrudi ion al alia homo kiu diras “ne uzu tion por paroli pri mi”?

  17. 🏳️‍🌈 respondas al Neriisto:
    Simpla kaj tipa riisto estas kiu li …

    Kiu vi estas por trudi al iu tiun aŭ alian genran pronomon?
    Fakte, en la svedan jam enkondukiĝis “hen”, kvankam vi eble ne ŝatas tion.

  18. Frenezuloj foriru respondas al Neriisto:
    Simpla kaj tipa riisto estas kiu li …

    Ni jam aŭdis de vi centfoje ke EN LA SVEDA BAJZUOJ JAM HAVAS TIAN VORTON.

    Do ekparolu la svedan, anstataŭe…

  19. 🏳️‍🌈 respondas al plilaciĝanto:
    Jes, estas homoj kiuj konsideras ke la …

    Obstinege diri “ŝi” kaj “li” pri persono, preferanta priparoliĝi seksneŭtrale, kun la intenco montri sian malakcepton kaj ofendi rin estas tre degenere.

  20. Mortu la penspolico respondas al 🏳️‍🌈:
    Obstinege diri "ŝi" kaj "li" pri …

    Kaj se la intenco ne estas malakcepto aŭ ofendo, sed tamen simple uzi ĝustan lingvon? Obstine polici la lingvouzon de aliulojn estas la vera degeneraĵo.

  21. homo diras:

    Ĉiuj kiuj ŝajnigas plendi pri riismo pro “la fundamento” devus ankaŭ ŝokiĝi pri la prepozicio “far” je la fino :p

  22. eminentulo respondas al Paŭlo:
    Ne, tio devus esti la unua afeto, …

    ‘Ri’ havis steleton ĝis antaŭ tre mallonge. Kaj la verkisto havas konatan ideologion pri la afero, li ne estas neŭtrala.

  23. Ŝi respondas al Skeptikulo:
    Almenaŭ neniu trudas min uzi …

    Se vi ne respektas ies pronomon, ne miru se oni ne respetos ankaŭ vian (ekzemple se oni nomas vin “li”, dum via preferata pronomo estas “ŝi” aŭ renverse).

  24. Suferanto diras:

    Jes, estas skribite tie ke kelkaj homoj uzas neoficialan pronomon – plene ilia rajto. Ankaŭ plene estas mia rajto uzi la lingvon kiel ĝi ĉiam estis kaj ĉiam estos – laŭ la fundamento.

    Krome, ĉiu scias ke riistoj forte kaj malĝentile klopodis por influi la inkludon de la ĉapitretoj pri ‘ri’, kio efektive nuligas la valoron de ili. Eĉ riistoj agnoskas ke la plej plej granda plimulto de la esperantistaro ne uzas tiun neoficialan pronomon.

    La ĉiutaga pronomumado suferigas min

  25. Mateo respondas al Suferanto:
    Jes, estas skribite tie ke kelkaj …

    Rifuzi uzi ies pronomon estas io kiel rifuzi uzi ies nomon. Ekzemple:
    – Saluton, mi nomiĝas Mateo.
    – Tio ne gravas al mi: mi nomos vin “Alekso”.

  26. Suferanto respondas al Mateo:
    Rifuzi uzi ies pronomon estas io kiel …

    Mi vere malsamopinias. Onia nomo estas onia. Oni povas libere elekti sian nomon, kaj kiun nomon oni preferas ke aliaj uzas. Sed lingvo ne estas via aŭ onia. Ĝi estas ĉies. Vi ne kiel grupo aŭ individuo rajtas decidi kiel la lingvo ŝanĝiĝu, kaj certe ne rajtas trudi tiun ŝanĝon al iu ajn.

    Kaj eĉ se ni akceptus ke ĉiu rajtas ŝanĝi kaj altrudi pronomojn al ĉiu alia parolanto, kie estas la limo? Ĉu nur ‘ri’, aŭ ankaŭ ‘zi’, ‘gi’, ‘ti’ ktp? Mi dumlonge diris ke mia pronomo estas ‘Moŝtli’, sed neniu uzas ĝin.

  27. ... respondas al Suferanto:
    Mi vere malsamopinias. Onia nomo estas …

    La seksneŭtrala pronomo “ri” jam akceptiĝis: por Esperantaj feministoj kaj subtenantoj de GLATK+ estas tute malgrave ĉu homofobiuloj akceptas ĝin aŭ ne.
    Ankaŭ akceptiĝis la sveda “hen”.

  28. ö respondas al ...:
    La seksneŭtrala pronomo "ri" jam …

    Kial vi antaŭsupozas ke homoj kiuj ne volas ke oni parolu pri ili per ri estas homofobiuloj? Kontrolu viajn antaŭjuĝojn. Due: “ri” jam akceptiĝis? Mankas fonto.

  29. 🏳️‍🌈 respondas al ...:
    La seksneŭtrala pronomo "ri" jam …

    Tiu, kiu obstine kaj fierege ne respektas aliulan pronomon, tre verŝajne estas homofobiulo, ĉar la pronomoj en la angla, sveda, hispana, Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj rilatas al genra esprimado.

  30. Suferanto respondas al ...:
    La seksneŭtrala pronomo "ri" jam …

    Fakte estas inverse: Por la cetera esperantistaro estas tute malgrave ĉu feministoj kaj GLAT-uloj akceptas ĝin aŭ ne. Ili estas egalaj membroj de la komunumo, ne pli, ne malpli. Ili ne regas la mondon, la komunumon aŭ la lingvon.

    Nomi min homofobo aŭ ion alian insulton estas tute stulte kaj nur montras vian infanecon kaj malmaturecon. Mi plene subtenas egalecon, ankaŭ lingvan. Jen kial mi ne trudiĝas de vi.

  31. libero diras:

    ‘La estontaj faŝistoj nomos sin kontraŭfaŝistoj’ (Winston Churchill)

    Estas ironie ke homoj uzas faŝismajn metodojn nome de libereco kaj respekto.

  32. Saĝulo respondas al Historiisto:
    Winstor Churchill neniam diris tion,

    Ne gravas kiu diris tion, ĉar ĝi pravas. Kiam la saĝulo indikas la lunon, la malsaĝulo nur rigardas la fingron.

  33. Ndm respondas al libero:
    'La estontaj faŝistoj nomos sin …

    Ĉu vi parolas pri homoj kiuj rifuzas agnoski la ekziston de neduumuloj? Jes, ili agas faŝisme kiam ili volas neniigi la identon de aliaj homoj.

  34. :.: diras:

    “Tiu, kiu obstine kaj fierege ne respektas aliulan pronomon, tre verŝajne estas homofobiulo, ĉar la pronomoj en la angla, sveda, hispana, Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj rilatas al genra esprimado.”

    Kion vi diras pri la samseksemuloj kiuj ne volas ke oni uzu “ri” por ili? Ĉu ili ankaŭ estas homofobiuloj? Ne insultu homojn nur por malkonsenti kun vi. Respektu.

  35. vivu GLAT respondas al :.::
    "Tiu, kiu obstine kaj fierege ne …

    Homoj kiuj rifuzas uzi “ri” ofte estas kaŝhomofobiuloj kiuj defendas sian maltoleremon per gramatikaj argumentoj.

  36. Fiera riisto respondas al Pablo:
    Kial pronomo provokas tiom da reagoj?

    Estas multe da homofobiuloj kiuj ne akceptas la progreson de la Esperanta komunumo, sed la vero kaj la toleremo venkos.

  37. 🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈 respondas al Pablo:
    Kial pronomo provokas tiom da reagoj?

    🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈

  38. Fiera ruso respondas al 🏳️‍🌈🏳️‍🌈🏳️‍🌈:

    🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺🇷🇺

  39. Samseksema neriisto respondas al Al:
    Ĉi tiu filmeto malkaŝis multege da …

    Kiel rilatas samseksemo kaj pronomoj? Kio malkaŝiĝis estas hordo de stultaj bajzuoj.

  40. Esperantisto respondas al Al:
    Ĉi tiu filmeto malkaŝis multege da …

    Lurki? Jen nova elpensaĵo de bajzuoj. Ili angligos kaj svedigos Esperanton.

  41. tomatojn diras:

    Kial ĝenas vin uzi “ri”? Vere, mi ne komprenas tiom da epika rezistado, kvazaŭ via mondo disfalus se homoj komencus riumi.

  42. terpomojn respondas al tomatojn:
    Kial ĝenas vin uzi "ri"? Vere, mi ne …

    Kial ĝenas vin se mi ne uzas ‘ri’? Vere, mi ne komprenas tiom da epika rezistado, kvazaŭ via mondo disfalus se homoj ne riumas.

  43. karotojn respondas al terpomojn:
    Kial ĝenas vin se mi ne uzas 'ri'? …

    Se vi rifuzas riumi neduumulojn, vi altrudos nedeziritan genron al ili. Ĉu vi ŝatus ke oni uzus ‘ŝi’ por vi? (ĉar mi preskaŭ certas ke vi estas iĉo)

  44. María Paiper diras:

    Ĉi tiu bonega filmeto reprezentas la tutan ideologion de la nuntempa socio
    Ĝi ankaŭ havas filozofian fonon de la fundamentaj principoj de Sun Tzu

  45. Filozofo diras:

    Ĉu vi respektus mian elekton se mi dirus ke mia pronomo estas ĝuĥi? Verŝajne ne. Devas esti limo al la kreado de novaj pronomoj. Ĉu ‘ri’ transiras tiun limon? Jen la debato.

  46. 🏳️‍🌈 respondas al Filozofo:
    Ĉu vi respektus mian elekton se mi …

    Pronomo estas onia kvara (aŭ ioma ajn) nomo.
    Kial ni do ne nomu vin per via nomo? La diferenco inter ordinara nomo kaj pronomo estas tio ke oni ordinare tradukas onian pronomon, sed ne onian ordinaran nomon.
    Ekzemple povas esti Harry James Potter (He).
    Alia persono povas esti X Q Y (ze) ktp.

  47. 🇷🇺 respondas al 🏳️‍🌈:
    Pronomo estas onia kvara (aŭ ioma …

    “Pronomo estas onia kvara nomo.” Eeeh… ne. Pronomo ne estas nomo, aŭ ĝi nomiĝus nomo anstataŭ pronomo. Ĝi estas gramatika vorteto, kiu anstataŭas nomon. Via nomo povas esti io ajn, sed pronomoj estas fermita klaso.

  48. 🏳️‍🌈 respondas al 🇷🇺:
    "Pronomo estas onia kvara nomo." …

    Mi ne dirus ke la pronomoj estas tute fermita klaso ĉar en la svedan enkondukiĝis la pronomo “hen”, uzebla kiam la sekso de la koncernulo estas neduuma aŭ nemenciinda. Societaj ŝanĝiĝoj povas ŝanceli la fermitecon de ĉi tiu klaso.

  49. sola diras:

    La krizo de la kronviruso montras al ni ke en ĉi tiu mondo ekzistas pli gravaj aferoj ol la bagateloj kiujn ni pridiskutas senfine. Dum homoj mortas, ni zorgas pri kiu estas la ĝusta pronomo por tiu aŭ tiu ĉi situacio.

  50. Pronomigema Fernando 6A diras:

    Mi deklaras ĉi tiun filmeto la komenco de la PRONOMA REVOLUCIO!!! Ĉiutage ni devas diskuti pri pronomoj en Esperanto kaj kreskigi la nombron da mesaĝoj pri la temo. Ĉi tiu revolucio ankaŭ estos konata kiel la Movado de la 6a de Aprilo (Movado 6A).

  51. oni diras:

    Ĉu mi komprenas bone ke “ri = nek ŝi nek li” (laŭ ĉi tiu filmeto)?

    Mi ne estas kontraŭ tion, sed laŭ mi ni ankaŭ bezonas pronomon por “oni kies genron ni ne konas aŭ ne volas emfazi ial”.

    Por tio ŝli ne ŝajnas bona ĉar ĝi sugestas la signifon “ŝi aŭ li” kiam ni volas diri “ŝi, li aŭ ri”. Eble uzi ‘tiu’-n por tio estus bone. Ĝi klare estos pli bone ol ‘ĝi’ ĉar tio ne povas distingi inter personoj kaj aliaj individuoj. Plie, tio ne estus kontraŭ la Fundamento.

  52. Profesoro respondas al oni:
    Ĉu mi komprenas bone ke "ri = nek ŝi …

    Ekzistas du versioj de riismo:
    1-a versio: “ri” taŭgas por ĉiuj homoj, sendepende de ilia genro.
    2-a versio: “ri” estas pronomo por neduumuloj.

  53. fundamentisto respondas al oni:
    MDR. Fakte mi ne certas ke riisto1 …

    Ho Dio mia, homoj ne jam lernis uzi akuzativon, sed pretas juĝi pri „ri“. Iru faru vian propran lingveton kun cent pronomoj laŭplaĉe. „La signifon“ ne evoluas, ĝi estas la subjekto en tiu fuŝa frazo.

  54. oni respondas al oni:
    MDR. Fakte mi ne certas ke riisto1 …

    @fundamentisto Damnu, mi fuŝis tiun frazon! Sed vi devas konsenti ke Esperanto estas mirinda lingvo ĉar oni povas disputi pri malsimpla subjekto kiel genro neŭtraleco de la lingvo post nur unu jaro de lernado.

    Cetere kompreni la bezono de genra neŭtrala pronomo en iu ajn lingvoj estas pli facile ol uzi la akuzativon senerare. Ekzemple, la angla ankaŭ suferas pro tiu bezono. Tie “s/he” kaj “they” estas la malbelaj provadoj por solvi la problemon. Lingvoj evoluas kaj ŝanĝas sendepende se ni ŝatas ĝin aŭ ne.

  55. fundamentisto diras:

    Do, la angla ne „evoluis“, nur serĉas, ne trovis komunan manieron paroli seks-neŭtrale, la angla uzas „she or he“, „he or she“, just „she“, kion ajn alian. Novvarbitaj reformemuloj tamen volas puŝi Esperanton antaŭ la lokomotivo. Bonvolu eksperimenti inter si kaj ne ruinigi la ekzistantan lingvon per nepripensitaj proponoj.

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Dolĉa frukto:

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?