Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

La Problemo de Esperanto en la Jaro 2020 | Keep It Simple Esperanto

Keep It Simple Esperanto publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Mi ŝatas lerni Esperanto sed… estas problemo. En ĉi tiu video, mi parolas pri la problemo de Esperanto en la jaro 2020, kiel ĝi afektas nin, kaj kion ni devus fari por ŝanĝi ĝin.

Mi kredas, ke en la interreta epoko, ni bezonas internacian lingvon, kiel Esperanto, pli ol antaŭe, kaj kiel Esperantistoj, ni havas la respondecon ŝanĝi kiel ni uzas la lingvon.

Mi estas lernanto, tial mi eraras multe kaj mi aprezas viajn komentojn kaj korektojn.

Ĉu vi konsentas kun mi? Ĉu vi opinias, ke estas problemo en Esperanto?

#Esperanto #lerni #praktiki

Ĉi tiuj estas Amazon-filiaj ligoj, mi gajnos malgrandan monon (sen kosto al vi!) se vi aĉetus ĉe Amazon post alklakado de ĉi tiuj ligoj. Dankon!

Fotilo: Canon 80D https://amzn.to/3ci1srS
Lensoj: Canon EF-S 24mm https://amzn.to/39d6dRt aŭ Tamron 16-300mm https://amzn.to/38f1FIZ
Lumilo: 19 colo rond-lumilo https://amzn.to/3ae2Slo
Mikrofonoj: Rode Smartlav + https://amzn.to/39nsXOI aŭ Rode VideoMic GO https://amzn.to/389EvUB
Se mi filmas ekstere, mi uzas ‘senvivan katon’ (mi ne komprenas la nomon!): https://amzn.to/2PBwwsXhttps://amzn.to/3cpgrk3

Komentoj (29 komentoj)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton
  1. Pablo respondas al Eskapinto:
    La polico jam komencas veni por …

    Mi ne konsentas. Mi pensas ke estas multe pli da enhavo en Esperanto ol pri Esperanto. Sed bedaŭrinde la serĉiloj ordigas la rezultojn laŭ la lingvo de la uzanto, Do, ili pli ofte montras unue la retejojn pri Esperanto. Simple kontrolu kiom da artikoloj en Esperanto aperas ĉe la esperanta subreddito, aŭ en tubaro mem.

  2. Paradokse diras:

    Homo kiu plendas ke ne estas interesaj aferoj EN Esperanto sed PRI Esperanto. Kion ŝi faras por solvi tion? Paroli pri la esperanta movado kaj ĝiaj mankoj.

  3. . respondas al Paradokse:
    Homo kiu plendas ke ne estas interesaj …

    Tio estas iom maljusta. Ĉi tio estas nur unu el ŝiaj filmetoj kaj plejparte la aliaj estas tre interesaj kaj neniel temas pri esperanto mem.

  4. Akesi Litoki diras:

    Kara Becky, per Esperanto vi povas lerni novajn vegetarajn kaj veganajn receptojn.

    Se vi volas kuiri spickukon aŭ veganan musakon aŭ tajlandan vegetaran supon, Bonan apetiton prezentas pli ol 170 receptojn kaj vi povas aldoni viajn al la retejo. https://apetito.ikso.net/

    Vi povas ankaŭ trovi diversajn receptojn ĉe vikilibroj. https://eo.wikibooks.org/wiki/Kuirlibro:Receptoj

    Multaj jutubistoj prezentas receptojn en iliaj kanaloj:

    Kukoj por festi 250 abonantojn, de jutubisto Catie Kejti. https://www.youtube.com/watch?v=FUqcxbASAYA

    Verdaj ŝinko kaj ovoj por festi 500 abonantojn, de jutubisto Catie Kejti. (Ŝi baldau havos 1000 abonantojn: kion ŝi bakos tiam?) https://www.youtube.com/watch?v=hwLDvq9h-9c

    “Guacamole” https://www.youtube.com/watch?v=KcotCApZmn0

    Krevmaizo https://www.youtube.com/watch?v=6PjYlfM7K08

    Fari sian propran panon. https://www.youtube.com/watch?v=WaRnb1XTBk0

    Nokoj (ne iu ajn noko-recepto) https://www.youtube.com/watch?v=x2Ao26_LuKA

    Burgeroj el aven-flokoj https://www.youtube.com/watch?v=C-oJ_rO4WgU&t=12s

  5. Akesi Litoki diras:

    2 Kara Becky, per Esperanto vi povas vojaĝi al Nord-Koreio.

    Eble vi jam vojaĝis al Nord-Koreio, sed ĉu vi jam faris per Esperanto? Ĉinaj samideanoj proponas tiun eblon. Kelkajn detalojn oni povas trovi en ĉi tiu artikolo: uea.facila.org/artikoloj/kongresoj-kaj-kunvenoj/tria-karavano-de-esperanto-al-norda-koreio/
    uea.facila.org/niaj-legantoj/wayne/

    Samideanaj ekskursoj al diveraj aliaj landoj okazas ĉiujare: Irano, Nepalo, Kartvelio… INTERNACIA KALENDARO de Esperanto-aranĝoj prezentas ilin: http://www.eventoj.hu/2020.htm

    Sendube, Pasporta Servo estas alia bonega maniero vojaĝi per Esperanto http://www.pasportaservo.org/

  6. Akesi Litoki diras:

    3 Kara Becky, per Esperanto vi povas savi nian planedon.

    Aŭ almenau vi povas agi por nia planedo kaj amikumi kun Teranoj kiuj konsciias pri ekologio-graveco.

    Lernu kaj agu por la celoj por daŭripova evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj. http://www.youtube.com/watch?v=Lzz2LYuMypk
    http://www.esperantoporun.org/dokumentoj/gvidilo-17-celoj-por-dauripova-evoluigo-de-un/
    http://www.esperantoporun.org/wp-content/uploads/Gvidilo-al-la-17-celoj-por-dauripova-evoluigo-de-UN.pdf

    Plantu arbon.Tutmonda Arbo-plantado (TAP) celas planti 1000 arbojn antaŭ la jaro 2030. unesperante.wordpress.com/2020/11/03/tutmonda-arbo-plantado/

    100 proponoj de sciencistoj pri tio, kiel malpliigo la varnigon de la tero: espereble baldaŭ spektebla rete. Aktuale oni devas kontakti la hungaran Esperantan klubon por koni tiujn proponojn. http://www.facebook.com/events/1045713162449423/

  7. Akesi Litoki diras:

    4 Kara Becky, per Esperanto vi povas aŭskulti la plej belan voĉon en la radio-mondo.

    Pola retradio elsendas po 2 fojoj semajne informojn pri Pollando, Eŭropo, Esperanto, kronviruso, scienco kaj la mondo. Barbara Peitrzak havas belegan voĉon kaj estas ege ŝatata de Esperantistoj.

    pola-retradio.org/

    http://www.facebook.com/barbara.pietrzak.7

    Aminda Radio Esperanto, rubrikoj el Malagasio, estas ankaŭ aŭskaultinda. http://www.youtube.com/channel/UCmqZoe9w7C07OEZJijWXWAw

  8. Akesi Litoki diras:

    5/25 Kara Becky, per Esperanto vi povas konfesi viajn pekojn al la Papo.

    Eble ne al la Papo mem, sed en Vatikano, oni povas konfesi en multaj lingvoj, inklusive de Esperanto. Neniu scias se oni povas konfesi Esperante nur la pekojn kiujn oni faris uzante tiun lingvon.

    “Patro, mi krokodilis dum Esperanto-aranĝo…”

    Vi povas aŭskulti vatikanajn elsendojn en Esperanto.
    http://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html
    http://www.radio-vatikana-esperanto.org/

    Oomoto estas alia religia grupo uzanta Esperanton.
    eo.wikipedia.org/wiki/Oomoto

  9. Verstaevel-Magnier Stéphane diras:

    Kara samideanino,
    vi pravas. Mi deziras ankaŭ lerni
    aferoj danke al esperanto kaj ne pri esperanto. Eble cetere mi komencos fari filmetojn pri miaj pasioj kaj oferti ilin al la mondo danke al nia internacia lingvo. Koran dankon pro via filmeto,
    Stefano

  10. Akesi Litoki diras:

    7/25 Kara Becky, per Esperanto vi povas nudapiede iri – fakte tute nuda iri – ĉirkaŭ kastelo en Francio.

    En la kastelo Greziljono okazos naturisma semajno je la komenco de julio 2021. Sed ne pensu ke tiu kastelo estas nur por nuduloj. En Greziljono okazas multaj eventoj kaj ĝenerale, partoprenantoj estas vestitaj. gresillon.org/spip.php?rubrique2&lang=eo

    Vidu ankaŭ aliajn venontajn naturismajn renkontiĝojn en Francio, Britio, Italio kaj Kanado. http://www.esperanto-naturismo.org/agadoj

  11. Akesi Litoki diras:

    8/25 Kara Becky per Esperanto vi povis scii antaŭ ĉiuj kion fari rilate al KOVIM-19.

    La 25an de januaro 2020, Evildea elstare diris kiel reagi fronte al nova kronviruso. Ĉu li povus vere esti dio de Esperantistoj!? http://www.youtube.com/watch?v=HDo3N0XP_dM

    Konsiloj de Doktoro Gabriel Beecham por Irlandanoj, tiuj konsiloj bonas por ĉiuj homoj en la mondo. http://www.youtube.com/watch?v=OxjTfJ1NsGw

    Esperantistoj kaj kronviruso de TEJO
    http://www.youtube.com/watch?v=KbPH4MtYhZ4
    http://www.youtube.com/watch?v=zNCn-G5I-qQ
    http://www.youtube.com/watch?v=4_nwzWUWfS4
    http://www.youtube.com/watch?v=2fpM1ci_fMk

  12. Akesi Litoki diras:

    9/25 Kara Becky per Esperanto vi povas legi klasikan rusan literaturan.

    Ĉeĥov. Tolstoj, Puŝkin, Dostojevskij… Ĉiuj estas legeblaj en Esperanto.

    Sveda alumeto de Anton Ĉeĥov, 19 paĝoj
    http://www.esperanto-ondo.ru/Libroj/V_bibl02.pdf

    Blankaj noktoj de Fjodor Dostojevskij, 44 paĝoj
    http://www.esperanto-ondo.ru/Libroj/V_bibl04.pdf

    Palto de Nikolaj Gogol, 28 paĝoj
    http://www.esperanto-ondo.ru/Libroj/V_bibl07.pdf

    Skribaĵoj de frenezulo de Nikolaj Gogol, 45 paĝoj
    literaturo.weebly.com/uploads/8/2/9/5/8295099/skribajxoj_de_frenezulo_by_gogol_nikolai__z-lib.org_.pdf

    Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin, 183 paĝoj
    literaturo.weebly.com/uploads/8/2/9/5/8295099/eugene_pus%CC%82kin_a.s._eu%CC%86geno_onegin__1931_.pdf

    La pika damo de Aleksandr Puŝkin, 25 paĝoj
    http://www.esperanto-ondo.ru/Libroj/V_bibl01.pdf

    La morto de Ivan Iljiĉ de Lev Tolstoj
    esperanto-ondo.ru/Rn-ivan.htm

    La unua amo de Ivan Turgenev
    esperanto-ondo.ru/Rn-turg1.htm

  13. Akesi Litoki diras:

    10/25 Kara Becky, per Esperanto vi povas legi prozon kaj poezion originale verkitaj en Esperanto.

    Aktualaj verkoj verkoj.com/index.html

    Originala kaj tradukita literaturo literaturo.weebly.com/e-librejo.html

    Premiitaj verkoj esperanto.net/literaturo/bk/index.html

    Katalogo de la Libroservo de UEA katalogo.uea.org/index.php?s=chefa

    Abonu Beletran Almanakon http://www.beletraalmanako.com/aboni/index.html
    Oliver rakontas http://www.youtube.com/watch?v=aU3m2PKf3lk

    Abonu Literatura Foiro lf-koop@esperantio.net
    Paulo Viana rakontas http://www.youtube.com/watch?v=NeWA2XagjSw

    Abonu La Ondon de Esperanto sezonoj.ru

  14. Akesi Litoki diras:

    12/25 Kara Becky, per Esperanto vi povas aniĝi koruson.

    La ĥoro Interkant estas franca esperantlingva koruso, estrata de Zdravka Bojĉeva. sezonoj.ru/2019/11/francio-4/

    Virtualaj korusoj estas pli kaj pli popularaj. Jen la ligilo por spekti la Korean Virtualan Koruson kun Amira Chun. http://www.youtube.com/watch?v=1Bt8BPImkf4

  15. Akesi Litoki diras:

    13/25 Kara Becky per Esperanto vi povas ferii kun aliaj E-familioj.

    Eble la plej bela maniero ferii kaj uzi Esperanton. familioj.miraheze.org/wiki/REF

  16. Akesi Litoki diras:

    14/25 Kara Becky per Esperanto vi povas lerni novajn lingvojn.

    Lerni la tokiponan lingvon.
    tokipona.info/
    http://www.youtube.com/watch?v=PdgHaLcNUSg&list=PLSDbbqExWNDrNOWA7btlmCcRyz4T-DMcr

    Kataluna Esperanto-Asocio ofertas kursojn por lerni la katalunan per Facebook. Bezonas kontakti ilin por pliaj detaloj.
    esperanto.cat/Kontakt-formularo?lang=eo

    Retejo kaj jutubo por lerni la germanan.
    deutsch.info/eo
    http://www.youtube.com/watch?v=565MfdctY2Y&list=PLSDbbqExWNDouNPPbWqWO8rnvq1zJwt7l

    Retejo por lerni la polan.
    polski.info/eo

    Retejo por lerni la rusan.
    russky.info/eo

    Retejo por lerni la slovakan.
    slovake.eu/eo

  17. Akesi Litoki diras:

    15/25 Kara Becky per Esperanto vi povas studi en la universitato UAM.

    En la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano, Pollando, studentoj povas aniĝi la 3-jarajn (120 poentoj) Interlingvistikajn Studojn sub la mastrumado de Profesorino Ilona Koutny.

    http://www.youtube.com/watch?v=4onwlDr13zU
    interl.amu.edu.pl/interlingvistiko/studoj.html
    eventaservo.org/o/UAM-Poznano

    Ĉiu tri jare, la Universitato Adam Mickiewicz organizas la internacian interlingvistikan simpozion. La kvina simpozio okazis je septembro 2020 en Poznano kaj rete. Malfermita al lingvistoj kaj al publiko, ĝi estis granda sukceso: pli ol 300 partoprenantoj el 50 landoj.

    interl.amu.edu.pl/interlingvistiko/simpozio2020.html
    interl.amu.edu.pl/interlingvistiko/SimpResumoj_2020.pdf
    sezonoj.ru/2020/09/simpozio/

    Dum Universalaj Kongresoj, la Internacia Kongresa Universitato (IKU) aldonas altnivelan klerigan kadron de prelegoj en variaj temoj.
    Elŝuteblaj IKU-libroj uea.org/teko/iku/
    Prelegoj IKU 2020 http://www.youtube.com/playlist?list=PLfebd4xxn3CPpG9KKAZP4JHr_PWWlZO9-

    La Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) bonvenas ĉiujn profesiistojn en la kampo de la sano. En julio 2020, UMEA organizis la 21an Internacian Medicinan Esperanton Kongreson. Ĝi temis pri COVID-19.
    interrev.com/imek/

  18. Akesi Litoki diras:

    16/25 Kara Becky, per Esperanto vi povas partopreni novel-konkurso pri KOVIM-19.

    Verku rankonton pri “KOVIM-19 kiel ĝi ŝanĝis nin” kaj sendu ĝin al la Interkultura Novelo-Konkurso (INK) antaŭ la 20a de junio 2021. http://www.akademio-literatura.org/ink

    Alia konkurso, ekde 1950, Belartaj Konkursoj de UEA bonvenas viajn prozojn kaj poeziojn. Limdato: antaŭ la 31a de marto 2021. sezonoj.ru/2020/11/bk-2/

  19. Akesi Litoki diras:

    17/25 Kara Becky, per Esperanto vi povas pribabili literaturon kun homoj kiuj ŝatas ĝin tiom kiom vi.

    Legoklubo amike diskutas verkojn per FacebookLive aŭ Jitsi.
    http://www.facebook.com/groups/248756912987473/

    19a dec. 2020: Diskuto pri Blankaj Noktoj de Dostojevskij
    http://www.esperanto-ondo.ru/Libroj/V_bibl04.pdf

    9a jan. 2021: Premiitajn verkojn de la Literatura Konkurso 2020
    espero.bialystok.pl/wp-content/uploads/2020/12/Bialistokaj-kajeroj-2020.pdf

    23a ja. 2021: Premiitajn verkojn de la Belartaj Konkursoj
    Malantaŭ la pordo (F. K. Moleono)
    esperanto.net/literaturo/bk/verk/malantaupord.html
    Lingva demando (Gunnar Gallmo)
    esperanto.net/literaturo/bk/verk/lingvdemand.html
    Pruntitaj vortoj (Spomenka Ŝtimec)
    esperanto.net/literaturo/bk/verk/pruntvort.html

  20. Akesi Litoki diras:

Lasi respondon al Akesi Litoki

diras:Nuligi

Ĉevalo havas … krurojn.

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?