Zorán – Az ünnep – Esperanto – subteksto

Antono Samak publikigis antaŭ 6 monatoj

03:55 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Hungara popkanto kun kantebla Esperanta subteksto:

Ni keston de l’ minutoj kun raraĵ’
malfermu en duop’,
La kontoj lasu nin festumi nun,
do tiuj restu for,
Kiel sur varma frunt’ de l’ infan
milda panja man’,
Aŭ vi pacigas min se vekas
min ia koŝmar’,
Ho, diru, diru: fest’
kion valoras?
Ho, daŭras, daŭras fest’ –
sed ĝis kiam?

La paco, por ke ĝin ne lasu for,
sciigas vin pri mem,
Ĉu mirus vi, se donus mi al vi
momentojn de l’ solen’?
Kaj mis-signal’, se vokon sendas
vi al kara hom’,
Aŭ dum bezon’ el poŝ’ defalas
forgesita mon’,
Ho, diru, diru: fest’
kion valoras?
Ho, daŭras, daŭras fest’ –
sed ĝis kiam?

Kiel sur varma frunt’ de l’ infan
milda panja man’,
Aŭ vi pacigas min se vekas
min ia koŝmar’,
Ho, diru, diru: fest’
kion valoras?
Ho, daŭras, daŭras fest’ –
sed ĝis kiam?

Miaj kanto-tradukaĵoj troveblas en KantarViki:
http://kantaro.ikso.net/antono_samak

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

nubojfiŝojelefantojkrokodiloj