AMO 64 (1): Malfermo (Stefan MacGill)

UEAviva publikigis antaŭ 3 monatoj

09:47 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Tio estas la malfermo de la 64-a Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO-Seminario), gvidita de Stefan MacGill, sub la temo “Niaj Fakaj Asocioj levas sin: la rolo de la Fakaj Asocioj en la nuntempo de la pandemia epoko”, kiu okazis la 9-an de majo (sabaton). Ĝi estis la dua AMO-seminario, kiu okazis plene virtuale (la unua estis AMO 63), kunlabore kun la Irana Esperanto-Asocio (IrEA), kiu afable provizis la teknikan prizorgon. Ĝi okazis pere de Zoom kaj la prezentitajn materialojn de la seminario oni povas konsulti ĉe la retejo de UEA, Aktivulo.net: http://aktivulo.net/eo/enhavo/amo-virtuale-64. La programo de la seminario enhavis:
1) Malfermo (Stefan MacGill)
2) Koreio – Koronvirusa Pandemio: K-prevento & K-esperanto (So Jinsu, estrarano de UEA)
3) Universitata instruado de esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko (Ilona Koutny)
4) Korona Viruso kaj Esperanto (Amri Wandel, estrarano de UEA)
5) Pollando – Regionaj kontribuoj al pandemiaj tempoj (Małgosia Komarnicka)
6) Forumo (gvidis Stefan MacGill)

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

ruĝabrunabluadomo