Indiĝena Romanco – Luis Obando kaj Jahir Cataño Luis Obando publikigis antaŭ 5 monatoj 02:14 esperanta 19 7 2 La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo (Aktivigu subtekstojn) – (Activate subtitles) – (Activa los subtítulos) Jen Indiĝena Romanco, kanto kiu priskribas la vivon de indiĝeno, lian laboron kaj la rilaton kun lia indiĝenino, vivo kiu fluas senlukse kaj senmone tamen plenplene je amaj feliĉoj, kiuj motivas vivige la laboron kaj la ĉiutagan strebon. Farita nur per voĉoj, Jahir Cataño kantas la voĉojn de Soprano (unu okto malsupre) kaj baso. Kaj Luis Obando kantas la voĉojn de aldo (falsete), tenoro kaj baritono. La muziko estas farita de la S-ro Luis A. Diago Montilla, kaj ĉi tiu speciala esperanta teksto farita de Luis Obando. Kinematografio farita de Dotcine. Mi esperas ke vi ĝuos la kanton, komentos kaj disvastigos 🙂 Dankon pro via spektado. Vi rajtas aktivigi la subtekstojn kaj legi dum spektado, ankaŭ aperas hispana kaj angla tradukoj. Ne malŝatu 🙂 —————————- Teksto: El la dom’ eliras mi Por labori por vi Strebas mi kiel ama pruv’ Ne haltigas min la pluv’ Damo bela La princino de mia kor’ Muzo hela Jam alvenos nia hor’ Sin kaŝis Sun’ Do al kaban’ Iros mi kun Tenera plan’ Al mia aŭtun’ Vi iros kun mi Nin kovros Lun’ Nin ricevos Di’ Lace mi venas el kamp’ Ne necesos plu la lamp’ Nin ne ĝenas dura past’ Vespermanĝos ni sen hast’ Flamo vera Senfine mi amos vin Amo fera Bonan nokton amatin’ —————————————- Montri pli...