Suso Moinhos – Patrino maro

Suso Moinhos publikigis antaŭ 5 jaroj

01:13 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

PATRINO MARO

Ne postulu min plu
kun akuŝintina forto…
Vi pensis ŝnuron el laminarioj
min liganta umbilike al via ventro
obskura, frosta kaj danĝera,
kie disprosperas en tenebro
holoturioj, ofiuroj, platfiŝoj blindaj,
palaj vostoj kun buŝegoj.

Vi decidis dorsoturne
ke plugos nur miaj ungoj
la dik-sablan fundon de via utero,
nesto de timoj glaciaj,
sed mi defias vin stare:
akceptu min senartika,
mian amon al rulfaloj,
mian antropofagismon,
la rompon, la paŝon, la migron,
dum vi ŝtormas.

(El mia poemaro Laminarioj, eld. Espero, 2016. Muziko: “Point of no return”, de Roger Subirana Mata, el www.jamendo.com)

Bv. viziti mian paĝaron:
http://suso-moinhos.webnode.pt/

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

BariloAŭtoNiEstas