Máté Péter – Ki tudja, mért – Esperanto – subteksto

Antono Samak publikigis antaŭ 2 monatoj

03:35 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Hungara popkanto kun kantebla Esperanta subteksto

Rigard’ atentas la rigardon,
Jen vort’ al mi en muta spac’,
Jen man’, nun ekprenas la manon,
Kaj hejmas jam en mi feliĉa am’.

Kial tiel ĝojigas arboj, la susuraj,
Kiam la vent’ ekblovas en la frua nokt’.
Kial mi, jen, tralegas versojn por mi karajn
Centfoje kun tremanta kor’.

Kial tiel ridetas stelo, la unua,
Se noktas jam, kaj ombro luktas kontraŭ lum’,
Kial tiel alias mond’, se vi ĉi estas,
Kial tiel amas mi plu kaj plu.

Refr.:
Mil da demandoj, multe da sentoj,
Belas ĉiuj, promesas sonĝojn en la nokt’,
La sonĝ’ plej bela eterne jam
Vivos en mi, ĝis lasta hor’.

Kial tiel somere min la bril’ ĝojigas,
Kiam la sun’ prilumas mondon ĉirkaŭ mi,
Kial, kial, eble tial, ĉar vin mi vidas,
Tial, ĉar vin elkore amas mi.

Refr.
Mil da demandoj, miloj da sentoj,
Belas ĉiuj, promesas sonĝojn en la nokt’,
La sonĝ’ plej bela eterne jam
Vivos en mi, ĝis lasta hor’.

Kial tiel somere min la bril’ ĝojigas,
Kiam la sun’ prilumas mondon ĉirkaŭ mi,
Kial, kial, eble tial, ĉar vin mi vidas,
Tial, ĉar vin elkore amas mi.

Miaj kanto-tradukaĵoj troveblas en KantarViki:
http://kantaro.ikso.net/antono_samak

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

kukonoranĝonŝuonteleron