Ĉi tiu filmo estas kaŝita, ĉar administranto markis ĝin kiel Nedisponebla

Rilatpronomoj

joel do Ó publikigis antaŭ 8 monatoj

07:31

Raporti la filmon

Priskribo

RILATPRONOMOJ (RILATIVOJ) .
Difino kaj formo.
La rilatpronomoj havas kompleksan naturon: ili estas samtempe prononomoj kaj subjunkcioj. Efektive, ili reprezentas substantivon esprimitan en alia propozicio (kiel la personaj aŭ montraj pronomoj) kaj samtempe ili subordigas al tiu alia propozicio la propozicion de ili enkondukitan. Ekz-e: “li skribis la leteron, mi vidis ĝin”, konsistas el du memstaraj propozicioj, kaj en la dua propozicio “ĝi” anstataŭas la vorton letero. Sed en la frazo: “mi vidis la leteron, kiun li skribis”, la pronomo “kiu” ne nur anstataŭas la vorton “letero”, sed samtempe ĝi ankaŭ subordigas la duan propozicion al la unua. Ni vidis, ke la anstataŭatan substantivon oni nomas reprezentato. La rilatpronomoj havas du formojn: la individuigan, por ĉiuj genroj; kaj la neŭtran. Ankaŭ tie ĉi oni devas distingi inter kvazaŭnoma kaj reprezenta uzado.
Uzata kiel kvazaŭnomo, la individuiga formo montras nur homojn: “kiu pasis preter okazo, neniam ĝin retrovos”. dum la neŭtra signas aferojn aŭ bestojn: “kio pasis, ne revenos”. “kio vin pikis, estis nur kulo”. Uzata kiel reprezentanto, la individuiga forma montras personon, beston aŭ aĵon: “mi legis la libron, kiun vi donis al mi”. kaj la neŭtra povas anstataŭi nur neŭtran aŭ propozician reprezentaton: “li ridas konstante, kio estas netolerebla”. “mi scias tion, kion vi diris”.
La rilatpronomoj havas 4 kazojn:
1) Nominativo:
Singularo: kiu, kio.
Pluralo: kiuj.
2) Akuzativo:
Singularo: kiun, kion.
Pluralo: kiujn.
3) Genitivo:
Singularo: kies, kies.
Pluralo: kies.
4) Prepozicio: je kiu, je kio.
Pluralo: je kiuj.
Rimarko: La genitivo “kies” signas ekskluzive:
a) posedanton: “kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas”. “malproksimajn landojn, kies lingvojn ni ne komprenas”.
b) objektan suplementon: pro kio do tiuj reformoj, kies sola propono estas jam danĝera?”.
Rimarko: “La formo “kies”, konforme al la germana “wessen”, la rusa “ĉej”, ktp., sed kontraŭe al la latina “cuius”, al la franca “dont”, ktp., entenas en si mem ideon pri difiniteco de la determinato: tial oni neniam esprimas post ĝi la artikolon; tial ankaŭ oni ne povas uzi post ĝi, kiel determinaton, nedifinan pronomon. Oni do povas diri: “la homaranismo, kies unu el la plej ĉefaj dogmoj estas batalado”. “la socia problemo, kies unu el la reprezentantoj kaj viktimoj li estis”. ĉar la determinatoj (“dogmoj, reprezentantoj, viktimoj”) estas difinitaj; sed oni devas diri: “faroj, el kiuj unu sola povus instrui lin esperi”. “Hebreaj akuŝistinoj, el kiuj unu estis nomata Ŝifra kaj la dua estis nomata Pua”. “Ŝtuparoj, el kiuj unu kondukis rekte en la maron”, ktp.
Lokado.
Kiel oni vidis, la rilatpronomoj staras preskaŭ ĉiam komence de sia propozicio. Ĉe “kies” oni postmetas la determinaton, ĉiam sen artikolo: “kies panon …”.Tamen, oni devas esplori la sekvantajn okazojn:
a) se la rilatpronomo mem havas prepozicion, ĝi staras, kune kun la prepozicio, antaŭe; ĝin sekvas, eventuale kun la artikolo, ĝia determinato: “tiuj urboj, el kiuj ĉiun ni vizitis”. “la lingvaj sciencoj, pri kiuj profesoro estas serĉata”. “la akvo, el kiu la duonon vi trinkis …”.
b) se la determinato de “kies” havas prepozicion, oni metas antaŭ “kies” la prepozicion kaj post “kies” la substantivon de la prepozicio: “jen estas la signoj, per kies potenco …”. “la serpento, de kies mordo mortis via patro”.
c) se kaj la rilatpronomo kaj ties determinato havus prepozicion, estas konsilinde transformi la frazon, ĉar tia konstruo estas tro peza. Ni ne povis trovi Zamenhofan ekzemplon pri tio. Se oni tamen uzas tiajn konstruojn, ŝajnas plej bona postmeti la prepozician rilatpronomon: “multegaj moskeoj, de super ĉiu el kiuj audiĝas kantoj”. (pli bone: “kaj de super ĉiu moskea … “). “la bankiero, pri la atenco al kiu vi certe aŭdis”. (pli bone: “pri kiu vi certe aŭdis, ke oni lin atencis”).
Rimarko: La reprezentato de la rilatpronomo povas esti mem apudmetita al la antaŭa propozicio, kies ideon ĝi resumas; tiam ĝi staras, sen artikolo, tuj post la rilatpronomo, kiu lasta funkcias kiel rilata adjektivo: “ili decidis ne plu transpagi la monon, kiu transpago estis la sola rimedo savi nian asocion”. ( transpago, kiu .. ). “kiu hundo bojas, tiu ne mordas”. (hundo, kiu .. .).

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

enpersursub