Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Montraj Pronomoj (ĉi, Jen)

joel do Ó publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu en Esperanto?

Ĉi tiu afiŝo estas kaŝita, ĉar administranto markis ĝin kiel Nedisponebla.

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Momente ne eblas voĉdoni por ĉi tiu afiŝo.

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Al la montraj pronomoj oni povas, laŭbezone, aldoni du adverbojn, “ĉi” kaj “jen”.
“Ĉi” povas esti almetita al “tiu” (“tiuj, tiun, tiujn”) kaj “tio”, “ties”, ĉu ili rolas kiel pronomoj aŭ kiel adjektivoj, por akcenti la proksimecon en spaco aŭ tempo. Oni lokas ĝin antaŭ aŭ post la pronomo laŭ la postuloj de la ritmo aŭ belsoneco (plejofte antaŭe): “Ĉi tiu libro”; “tiu ĉi libreto”. Oni neniam ligas ĝin al la pronomo per streketo.
Rimarko: Propre “ĉi” estas loka adverbo, montrante proksimecon; ĝi estis uzata de Zamenhof en tia funkcio ĉe verbo: “se korpe mi forestas, spirite mi estas ĉi!”. “ili pepadis: “ĉi ni estas!”. “tute ne ĉi estis vento”, ktp.

Rimarko: “Ĉi” almetiĝas ankaŭ al la adverbo “tie”, sed ne ĝis nun al tiam (“ĉi tiam – nun”), nek al “tiel” (ĉi tiel – jene), nek al tial (“ĉi tial – jen kial, ĉi-kauze”). Krome, prefikse ĝi almetiĝas al adverboj: “ĉi-matene, ĉi-loke, ĉi-maniere, ĉi-kune, ĉi-rilate, ĉi-koncerne, aŭ al substantivoj por pluformi adjektivojn: “ĉi-jara rikolto”. “vi, malgranda griza ĉi-landa birdo”. Oni rimarkos, ke en ĉi tiu lasta okazo ĝi ligiĝas per streketo.

Rimarko: Analoge al la uzado antaŭ adverboj, kaj pro deziro al mallongigo, “ĉi” estas ofte uzata en poezio anstataŭ la kompletaj formoj (“ĉi tiu, ĉi tiuj, ĉi tiun, ĉi tiujn”): “vi tute rajte faros ĉi ribelon”. Tiu uzo estas pravigebla tiel, ke “ĉi”, same kiel ĝi alproksimigas objekton signitan per “tiu” aŭ “tio”, povas alproksimigi ankaŭ la objekton mem, kies nomon la montraj pronomoj anstataŭas: “mi vidis ĉi homon”, estas analoga al: “mi vidis ĉi tiun”.
Rimarko: Kiel oni vidas, en tiu ĉi okazo “ĉi” ligiĝas sen streketo.
“Ĉi” servas en tri okazoj:
1. – por montri el pluraj aferoj la plej proksiman al la parolanto: “donu al mi tiun ĉi libron”. “etendante la dekstran manon al la presita libro kaj la maldekstran al la katedralo Nia Sinjorino: Ho ve! li diris, ĉi tio mortigos tion”.
Rimarko: Francoj ofte uzas “tiu” sen “ĉi” parolante pri tio, kion oni faras, verkas, pritraktas en la koncerna momento: “mi skribas al vi nun tiun leteron rapide”. “mi ne volas longe paroli pri tiu (recenzata) libro”. Tio estas evitinda: oni devas aldoni “ĉi”.
Rimarko: La plimalproksimeco estas montrata nur negative, per signo nula: “kiun libron vi volas, ĉi tiun au tiun?”. En okazo de neceso oni eble povus uzi “malĉi”, sed tiu ĉi formo estas, kvankam logika, tro stranga por esti aplikata. Eble pli taŭgus “for”: “la du ĉevaloj, tiu ĉi kaj tiu for”.
2. – por montri, inter pluraj priparolatoj, la laste nomitan; en tiu rolo, ĝi alternas kun “tiu”, “tio”, kiuj signifas la pli frue nomitan: “ne estas moro, ke oni donu la pli junan (Raĥel) antaŭ la pli maljuna (Lea); pasigu semajnon kun ĉi tiu (“Lea”); tiam mi donos al vi ankau tiun (“Raĥel”); kaj Jakob faris tiel kaj pasigis semajnon kun ĉi tiu (“Lea”) …”.
3. – por pli vigle kaj atentinde prezenti parolataĵon: “li ellasis la kolombon, kaj ĉi tiu jam ne plu revenis al li”. “la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn kaj ĉi tiuj pruntedonis al ili”. “tio ĉi estis feino”. En tiu okazo “ĉi tiu” preskaŭ egalvaloras kiel “jen ĝi”, “jen ili”…, ktp.
“Jen” servas por akcenti la viglecon de la prezentado kaj atentigi pri tio, kion oni tuj diros. Ĝi lokiĝas ĉiam antaŭ la koncerna pronomo montra: “jen tio min haltigas”. “jen tiun homon mi deziris renkonti!”.
Kiam la montra pronomo servus nur por enkonduki rilatan subpropozicion, oni forigas ĝin, kaj uzas “jen” rekte antaŭ la rilata pronomo aŭ adverbo: “jen kion mi respondis”. “jen kiom mi suldas”.

Oni uzas “jen” ankaŭ, sed malofte, ĉe la montraj adjektivoj kaj adverboj: “jen tiajn ekzemplojn vi devas sekvi”. “jen tiel!” (“fine”, “estas farite”).
Fine, oni uzas “jen” komence de frazoj, kun la proksimurna signifo de “atentu, rigardu, rimarku”, ekz-e: “vi serĉas la princon? Jen li estas!”. “Jen vi havas!”. (tio estas destinita al vi!). “jen estas la tempo por agi!”. “jen Ofelio perdis la prudenton”.
“Jen” ripetite signifas: “unu fojon … alian fojon …”‘, ekz-e: “Ŝi ĉiam portas ombrelon, jen ruĝan, jen blankan”. “jen li veturis tra la arbaroj, jen meze tra urbo”.

Rimarko: Pli akcentata formo estas “jene”: “ni jene aranĝos la aferon”.
Rimarko: El “jen” oni povas formi adjektivon, kiu ludas veran rolon de montra adjektivo, kun la signifo “tiu ĉi montrata, tiu sekvanta”: “ankoraŭ pli mallonga vojo estas jena …”. “se vi deziras pomon, prenu do la jenan!”. Oni formas ankaŭ substantivon, kun la signifo “tio, kio sekvas”. “via unua afero, kiam vi venos en la urbon, devas esti jeno’. “mi volas komuniki al vi la jenon”. Kiel oni vidas, Zamenhof ordinare ne
uzas artikolon antaŭ “jena kaj jeno”, ĉar ili estas per si mem difinitaj; tamen ties uzado pli kaj pli oftiĝas.

Rimarko: Por resumi tion, kio antaŭas, oni uzas “ĉi tiu, ĉi tiuj, ĉi tio” (apliko de la ĉi-supra regulo, kaj “jena, jeno” por anonci tion, kio sekvos: “Ĉi tiuj estis la atestantoj de la edzo; la atestantoj de la edzino estis la jenaj …”. “tion ĉi li diris, kaj mi respondis jenon …”

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiun oni uzas je la piedo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?