Panjo, hieraŭ dum batalo (“Madre, anoche en las trincheras” en Esperanto)
PangeaEldonejo publikigis antaŭ 10 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 71 Spektoj
- 5 Komentoj
- 14
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen esperantigo de popola kanto, bazita sur la hispana civila milito. En la esperanta versio, ĝi ne tiel eksplicite parolas pri hispanaj aferoj. En la hispana, la titolo estas “Madre, anoche en las trincheras”
Espereble vi ŝatos ĝin, jen la teksto:
Dum promeno sur kamparo
mezkovrita per la tero
inter floroj trovis mi
tre intersan leteron
Ĝin skribis soldato
antaŭ multege da tempo
ege malpura de sango
legos mi tuj ĝian tekston
Panjo, hieraŭ dum batalo
inter pafoj kaj la fumo
forkuradis malamiko
estis nokto sed sen Luno
Lerte pafis mi al li
trafis lin mi per la kuglo
sed eksplodo montris tuj
la vizaĝon de la ulo
La najbaro Joĉjo mortis
ni du estis samklasanoj
ofte kune ludis ni
ofte ludis je soldatoj
Nun la ludo estas vero
mi envias lian sorton
li troviĝas sub la tero
ĉar mi donis al li morton
Venontan leteron eble
kune kun Joĉjo mi skribos
kaj denove ludos ni
kiam la milit’ foriros
Se la sango estus inko
estos inkujo la koro
grandegan “mi amas vin”
skribus mi sur eta floro
Certe floroj ne putriĝas
se ili estas sub la akvo
ankaŭ ne la amikeco
mortiĝas per nur pafo