Tria Persono (Oni, Si, Mem)

joel do Ó publikigis antaŭ 5 monatoj

04:51 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Al la 3a persono apartenas ankoraŭ du pronomoj, kiuj havas la saman karakteron, kiel “vi”: ili servas egale por ambaŭ nombroj.
1. Oni.
La pronomo oni, kontraŭe al “li”, “ŝi”, “ĝi”, estas nur kvazaŭnomo; ĝi signifas:”iu ajn”, aŭ “iuj ajn”.
Kazoj:
Nominativo: Singularo kaj pluralo: “oni”.
Akuzativo: Singularo kaj pluralo: “onin”.
Prepozitivo: Singularo kaj pluralo: “je oni”.
Rimarko: Pro nacilingvaj kutimoj, oni emas uzi tiun pronomon nur nominative, kaj anstataŭigi ĝin per “ni”, “vi” aŭ “iu” ĉe la aliaj kazoj; sed la uzado de tiuj kazoj estas “tute regula” laŭ Zamenhof. Tamen, nek li mem uzis ilin iam, nek aliaj bonaj aŭtoroj ĝis nun.
La pronomo “oni” pro sia nedifina signifo povas aludi egale al unu aŭ al pluraj personoj. Tial oni trovas ĝin uzata jen singulare: “oni devas ĉiam esti preta”; jen plurale: “oni estas maljustaj koncerne ilin”. “oni estas konvinkitaj, ke li pereis”. La singularo estas ofte preferinda.
Anstataŭo de “oni” povas esti la pasiva nepersona formo de la verbo: “estas ordonite, ke li hodiaŭ vespere venu por kanti”. (oni ordonis); sed ĝenerale la signifo estas iom alia.
Kiel “mi”, ankaŭ oni povas esti uzata substantive por signifi la sennoman amason da homoj: “al la buso de oni neniu povas ordoni”.
2. Si.
La pronomo “si” neniam estas kvazaŭnomo. Ĝi servas por anstataŭi singulare kaj plurale la triapersonajn pronomojn, kiam tiuj reprezentas la subjekton de la propozicio: “Paŭlo lavas sin”. “ili ĵetis sin sur min”. Ĝi do ne havas nominativon:
Kazoj:
Akuzativo: Singularo kaj pluralo: “sin”.
Prepozitivo: Singularo kaj pluralo: “je si”.
Pri la uzo de “si” vidu la ĉapitron propozici-sintakso.
3. Mem.
Post la personpronomoj oni povas meti la senfleksian adverbon “mem” por insisti pri la identeco.
Ĝi havas du apartajn signifojn:
1. – ĝi servas por insisti pri la nealieco kaj identeco de la koncernataĵo: “li amas sin mem”. “lasi la akceptadon al la decido de la esperantistoj mem”. “jen li mem venas al ŝi renkonte”.
2. – ĝi servas por montri, ke la aganto ricevas nenies helpon aŭ dependas de nenies influo: “tio estas komprenebla per si mem”. “malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'”.
Kiel oni vidas laŭ tiuj ekzemploj, “mem” estas uzata egale apud substantivoj, kiel apud personpronomoj. Okazas eĉ, ke ĉe la imperativo, kie oni ne esprimas la duapersonan pronomon, la adverbo rilatas al neniu esprimita vorto: “prenu mem akvon”.
Kontraŭe al la aliaj adverboj, “mem” lokiĝas ĉiam post la koncerna vorto.
Rimarko: Anstataŭ la nevaria “mi” oni nun prefere uzas la substantivon “memo”: “li ne konscias pri la malbonaj instinktoj de sia “memo”. Zamenhof cetere uzis “mem” substantive sen finaĵo: “nur tiu ĉi mia “mem” restu al mi fidela!”.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

manojokulojpiedojoreloj