JULIO BAGHY : un POÈTE en ESPÉRANTO (1891–2021) Xander Lea Daren publikigis antaŭ 11 tagoj 02:10 esperanta 2 0 komentu! La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo Julio Baghy (1891–1967) était un poète hongrois qui a été emprisonné en Sibérie. Il est l’auteur de nombreux poèmes ; je vous lis « Siberia Lulkanto ». https://fr.wikipedia.org/wiki/Julio_Baghy SIBERIA LULKANTO Hirte flirte flugas haroj, siblas vintra vent’ … Morde torde ŝiras koron larmoj kaj la sent’ … Kant’ patrina plore sonas dormas filo en lulil’ … Noktripozon por li donas sonĝ’ infana en trankvil’ … « Baju, baju, bajuŝki… Dormu sonĝe, dormu vi… Ĝemo, ploro kaj dolor’ flugu for de via kor’ ! Baju… baju… bajuŝki… Dormu filo, dormu vi ! » Brue skue blekas vento, knaras ligna dom’ … Ĝeme treme sin forkaŝas besto kaj la hom’ … Vent’ alportas sangan krion tra l’ glacia neĝa val’ … Lastaspire petas Dion preĝ’ de l’ patro en batal’ … « Baju, baju, bajuŝki… Ho, fileto, dormu vi… Kri’ de l’ morto, son’ de l’ plor’ fluu for de via kor’ ! Baju… baju… bajuŝki… dormu filo, dormu vi ! » Prude krude fremdaj homoj venas el insid’ … Trompe rompe sangtriumfe venkas la perfid’ … Kant’ patrina plore sonas, dormas filo en lulil’ … Teran pacon por li donas sort’ de l’ patro en trankvil’ … « Baju, baju, bajuŝki… Koro mia, filo, vi… Anĝeleto, pala roz’ dormu pace en ripoz’ ! Baju… baju… bajuŝki dormu nur eterne vi ! … » Montri pli...