Zamenhofa Festo EASP -12/12/2020- 2/3 Paulo Sergio Viana: KIAMANIERE INDUS VERE OMAĜI LA MAJSTRON?
EASP Viva Gazeto publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
PRELEGANTO: “Paulo Sergio Viana”, el Brazilo;
TEMO: “KIAMANIERE INDUS VERE OMAĜI LA MAJSTRON?”
RESUMO: “Homoj kutimas omaĝi homojn elektante specialan tagon por tio. Tiel oni starigis “Tagon de Patrinoj”, “Tagon de Instruistoj”, “Tagon de Infanoj”, “Kristnaskon”, kaj multajn aliajn tagojn. Fakte, tio estas samtempe simpatia kaj mankohava omaĝo. Kial mankohava? Simple ĉar Patrinoj meritus omaĝon en ĉiu tago dum la tuta jaro. Kaj same Instruistoj, Infanojn, la Kriston, kaj tiel plu. Bedaŭrinde, en la praktiko, tio ne estas tre facila, pro la komplikeco de nia moderna vivo.
Kion diri pri la “Tago de Zamenhof”? Unufoje, en ĉiu jaro, en decembro, ni prave omaĝas la Majstron? Kial ni faras tion? Kion ni admiras en tiu grandioza figuro?
Kion signifas Esperanto (lia ĉefa verko) por ni, persone?
Ĉu hobio? distraĵo?
Ĉu intelekta ludo?
Ĉu speco de ekumena religio?
Ĉu sento pri homarana engaĝiĝo?
Por helpi klarigi nian Esperantistan menson, ni povus proponi al ni mem ekzercon: kiun epiteton vi donus al la personeco de Zamenhof?
Ĉu geniulo? Ĉu misiulo? Ĉu humanisto? Ĉu filozofo? Ĉu lingvisto?
La listo povas esti longa.
Se ni sukcesis elekti unu plej taŭgan adjektivon por esprimi nian senton pri la Majstro, nun sekvas la lasta demando: Kiun praktikan agon ni pretus fari por omaĝi lin, almenaŭ en ĉiu 15-a tago de ĉiu monato?
Ĉu legi paĝon el la Fudamento?
Ĉu legi epizodojn de lia biografio kaj paroladoj?
Ĉu informi pri Esperanto al geamikoj?
Ĉu relerni aŭ enprofundiĝi en gramatikan detalon de Esperanto?
Ĉu legi unu paĝon el liaj brilaj tradukoj?
Multaj manieroj omaĝi la Majstron! Kiun vi elektas?“
Pri la PRELEGANTO: Paulo Sergio Viana estas emerita kuracisto, tradukisto, preleganto, poeto, verkemulo plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), redaktanto de La Lampiro, organo de EASP, kaj ties nuna vicprezidanto;
Muziko: Bela Revo – Anjo