Personpronomoj

joel do Ó publikigis antaŭ 5 monatoj

05:41 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

PERSONPRONOMOJ (PERSONALOJ).
Difino.
La personpronomoj estas tiel nomataj, ĉar ili servas por montri la diversajn personojn, kiujn oni povas aludi en konversacio: la parolanton (“1a persono”), la alparolaton (“2a persono”), la priparolaton (“3a persono”).
Ĉiuj personpronomoj finiĝas en Esperanto per “i”.
Genroj ekzistas nur ĉe la 3a singulara persono, kie oni distingas ulojn disde inoj kaj aĵoj. Tiun distingon montras ne sufikso, kiel ĉe la substantivoj, sed aparta radiko.
Nombroj ekzistas du, kiel ĉe la substantivoj; sed ankaŭ ilin montras ne finaĵo: la pluralo estas esprimita per aparta radiko, kio ne estas miriga: ni ne signifas “pluraj mi” sed “mi kaj aliaj”.
Kazoj ekzistas tri, kiel ĉe la substantivoj, kaj estas sammaniere montrataj. La genitivo, kvankam teorie ebla (“mies, vies”), estas neuzata kaj anstataŭata de la posedaj adjektivoj (“mia, via”).
La personpronomoj unusilabaj estas senakcentaj, kiam ili senpere antaŭas la verbon: “mi venas” estas akcentata kiel “mizeras”; same: “ŝi forkuris”. “ĉu vi ĝin vidis?”. Ili estas akcentaj, se ili ĝin sekvas: “estas mi”. “mortigu lin!”. Ĉe la prepozitivo, la akcento falas jen sur la prepozicion, jen sur la pronomon, laŭ tio ĉu la insisto estas sur la unua aŭ sur la dua. Komparu:
“Ja nur kun vi kaj nur por vi mi vivas! “.
(Ifigenio).
Kaj
“Kiom de mi en silento,
Al vi iris jam oferoj!”.
(MiaPenso).
UNUA PERSONO.
Kazo: “Nominativo”.
Singularo: mi. pluralo: ni.
Kazo: “Akuzativo”.
Singularo: min. Pluralo: nin.
Kazo: “Prepozitivo:”.
Singularo: je mi. Pluralo: je ni.
Kontraŭe al la franca lingvo, kiam la 1a-persona pronomo estas kunordita kun aliaj vortoj, oni emas meti ĝin antaŭe: mi kaj miaj infanoj.
La personpronomo “mi” uziĝas ankaŭ kiel substantivo, por signi ĉies memon, kiu konscias pri sia vivo, kaj al kiu ĉiu rilatigas ĉion: “la animo ekrigardis la kufejon, kie kufis la polvoformitaĵo, fremda kopio de ĝia “mi””. En tiu funkcio, ĝi ŝajnas nevaria: “estu kiel vi volas, se mi nur kunprenos kun mi mian “mi””.
DUA PERSONO.

Kazoj:
Nominativo: Singularo kaj pluralo: “vi”.

Akuzativo: Singularo kaj pluralo: ” vin”.

Prepozitivo: Singularo kaj pluralo: ” je vi”.

Kiel oni vidas, la pronomo estas sama ĉe la dua persono por la du nombroj: tion kaŭzis naciaj kutimoj, kiuj igis opinii tro familiara kaj neĝentila la alparoladon al unu persono per singulara pronomo.

En tia okazo, la nombro estas montrata nur per predikativo aŭ apozicio:

“vi estas diligenta”. “vi estas diligentaj”. “vi, sinjoro, eraras”. “vi, sinjoroj, eraras”. Oni povas do ĉiam, en okazo de bezono, klarigi la sencon per enmetita apozicio: “mi invitas vin (amiko)”. “mi invitas vin (ambaŭ, ĉiujn, amikoj).
Ne estas ia motivo por majuskligi “vi” (singularo), nek “mi”.
La pronomoj de la du unuaj personoj estas ĉiam kvazaŭnomoj.

Rimarko. Ekzistas en la Fundamenta Vortaro aparta pronomo por la dua persono singulara: “ci, cin, je ci”. Sed “en la lingvo mem ĝi preskaŭ neniam estas uzata” (Zamenhof, “Dua Libro”); oni trovas ĝin kelkfoje en poezio, por traduki nacilingvan nuancon, kaj en la esprimo: “ci-diri al iu”

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

kapopoŝtelefonokrurojfingroj