Baudelaire en Esperanto

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro

10:01 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Ĉi tiu artikolo aperis la 1-an de novembro 2016 en la Esperanta Retradio (www.esperantaretradio.blogspot.com). Tie vi povas legi la tekston. Vi povas legi la plej grandan parton ankaŭ ĉi tie:

La esperantistaro scias, ke pluraj gravaj religiaj verkoj (Biblio, Korano, Bhagavad Gita ktp.) kaj multegaj verkoj de la mondliteraturo (de Dante Alighieri, Shakespeare, Cervantes, Camões, Goethe, Dostojevski ktp.) estis esperantigitaj. Vidu ekzemple jenan retpaĝon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Serio_Oriento-Okcidento.
Unu el tiuj gravaj aŭtoroj estas la franca poeto Charles Baudelaire. (Lia nomo estis esperantigita kiel “Karlo Bodlero”, sed al mi tio sonas malbele; en aliaj lingvoj lia nomo ne estas modifita; kial en Esperanto?).
En mia artikolo de la 18-a de oktobro mi menciis, ke mi studis anglalingvan literaturon en Parizo. Sed fakte mi studis ankaŭ iomete la francan. En tiu epoko mi ŝatis i.a. Baudelaire, kaj nun, kiam mi skribis la tekston pri Kenneth White, mi memoris pri tiu epoko kaj i.a. pri tiu poeto. Verŝajne ĉar mi estis malriĉa studento (kiu ŝategis vojaĝi), mi specife ŝatis la poemon “L’invitation au voyage” (Invito al vojaĝo) – pri kiu mi parolos poste.
La malgranda artikolo pri Baudelaire en la E-Vikipedio strange komenciĝas – post la informo, ke li estis franca poeto de la 19-a jarcento – per detaloj pri kritikoj kontraŭ lia verko:
“Lia stilo kaj la elekto de liaj temoj estis ofte riproĉataj. Baudelaire estis komprenata sole de kelkiuj similuloj. En Le Figaro de la 5 julio 1857, Gustave Bourdin kontraŭstaris dum la eliro de La Floroj de l’Malbono (Les Fleurs du Mal estas la ĉefa poemaro de Baudelaire): ‘Estas temperoj kiam oni dudas pri la mensa farto de la Sinjoro Baudelaire, kaj estas temperoj kiam oni ne plu dudas: estas plejparte la rediro monotona kaj antaŭpensita pri la samaj temoj, la samaj pensoj. Tie la abomeneco sin miksas kun la malnobleco; la naŭzeteco kun la fieco…’”
Nur post tiuj detaloj la artikolo asertas:
Oni ofte rigardas lin kiel la plej grava franclingva poeto de la 19-a jarcento, eĉ komparata kun Victor Hugo.
Krom Le Spleen de Paris (La Spleno de Parizo, kolekto de 51 mallongaj prozpoemoj) estis esperantigita lia ĉefverko Les Fleurs du Mal, La Floroj de l’Malbono. En recenzo pri la traduko Poul Thorsen opiniis, ke
“Kiel oni rajte atendis de Kalocsay-Waringhien, la esperanta reverkaĵo ĉie estas portata de suverena kvalito. Sed la aliaj tradukantoj neniel bezonas senti sin malpli valoraj. La libro efikas absolute homogena.”
(http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5705/floroj.html)
En alia recenzo Baldur Ragnarsson faris bonan priskribon de la ideoj kaj poezio de Baudelaire:
“Baudelaire abomenis la nebulecajn sentojn kaj facilanimecon de la romantikistoj, malamis banalecon kaj la Naturon. Pejzaĝoj lin tedis, kvankam kelkaj el liaj plej altaj analogaĵoj devenas de la Naturo. Li trovis temojn ĉe la elpelitoj de la socio, eltiris belecon el iliaj kruelaj sortoj kaj mizeroj; li tamen ne idealigis siajn temojn, sed fidele pritraktis ilin en perfektaj formoj kaj frazoj. Vampire voluptaj estas ofte liaj versoj pri amo; timo, naŭzo pri la inkubo de la vivo: pri tio li plej ofte parolas; ĉio estas abismo: ago, deziro, revo, parolo; li sondis sian animon sen pretendo, sen detiriĝo; li ne negis sian malnobliĝon nek dampis sian suferon, kiujn ambaŭ li esploradis kaj strebadis kompreni kaj esprimi. Malapudante didaktikon, liaj poemoj tamen servas kiel alegorioj pri la mizeroj, koruptoj kaj malespero de komplika civilizacio, pri la bon-malbona dupoluseco ekzistanta en ĉiu homo, pri la frenezo difini la homon kiel pure fizikan organismon, pri la neceso de konscio pri peko, damno, redempto. La honesta kaj intensa registro de la bodlera animo samtempe registras ion okazantan al ĉiu homa animo.
(http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/floroj.html)
Por tiuj kiuj scias (krom evidente Esperanto) la francan kaj la anglan – kaj interesiĝas pri poezio kaj tradukado – ekzistas retpaĝo en kiu la poeto William Auld (fama en Esperantujo) komentas pri la tradukoj al Esperanto kaj al la angla de la poemo “L’Albatros” (La albatro).
Necesas traduki literaturon ĝenerale kaj poezion specife (por ke gravaj kaj belaj verkoj estu diskonigataj en la mondo) – sed ĉu eblas? Sendube eblas. En kelkaj kazoj oni eĉ asertis, ke la traduko estas pli bela ol la originalo. Sed tiuj kazoj raras. Ĝenerale la tradukoj – eĉ se ili estas bonegaj – ne povas transdoni la saman impreson, kiun havas la legantoj de la originalo. Tion perceptas tiuj, kies denaska lingvo (aŭ lingvo en kiu ili flue komunikiĝas) estas la lingvo de la originalo kaj kiuj legas la tradukon.
Tio kondukas min al la poemo “L’invitation au voyage”, menciita supre. Ĝi estis esperantigita de la konata esperantisto Kálmán Kalocsay.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

komputilotomatojnstrangaretejo