#mondafest2020 La Espero, Himno de Esperanto – Amira Chun

UEAviva publikigis antaŭ 9 monatoj

02:12 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Amira Chun, el Koreio, kantas la himnon de Esperanto, “La Espero”, por la malfermo de la Monda Festivalo de Esperanto, nome la Somera Inaŭguro, la 20-an de junio 2020. “La Espero” estis verkita kiel poemo de de L. L. Zamenhof kaj gajnis melodion de Félicien Menu de Ménil, ĉi tie interpretita de la Sankt-Peterburga Gubernia Simfonia Orkestro, gvidita de Igor Ponomarenko, produktita de la esperantisto Jo Haazen kaj donacita al Universala Esperanto-Asocio en 2019. Filmis kaj muntis Jungho Choi, reĝisoris SO Jinsu. Dankojn al la filmloko, Gallery MEME, Insadong, Seulo, kaj al la fotisto Kim San (Ekspozicio “Perspektive”).

Subtenu la laboron de UEA per membriĝo:
https://uea.org/alighoj/alighilo

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

nubojfiŝojelefantojkrokodiloj