La du hundoj – Strika Tango
Alejandro Cossavella publikigis antaŭ 7 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Originala kanto verkita kaj registrita en Alto Paraíso de Goiás, Brazilo, kie estas la fama bieno Bona Espero, kie la video estis farita. La hundo estas Leono.
Dek mil lumaj jaroj for de ĉi tera bulo
Vi subite vekiĝas sur malgranda planedo, tri sunoj brilas sur la ĉiel’
Neniu vin konas, neniu vin amas,
laŭte bojas via verda hund’, ĝi diras…
Kion mi faras ĉi tie, tiom for de mia hejm’?
Kie estas miaj karaj geamikoj?
Kiu estas vi? Kie estas ni?
Vi subite komprenas ke vi dormis profunde kaj ke ĉio enordas nun
ĉiujn vi konas, ĉiuj vin amas, laŭte bojas via nigra hund’. ĝi diras…
Kion mi faras ĉi tie, tiom for de mia hejm’?
Kie estas miaj karaj geamikoj? Kiu estas vi? Kie estas ni?
Dek mil lumaj jaroj…
Unu el la kantoj de la venonta disko…
Basgitaro: Pancho Corrao
Drumoj kaj gitaroj: Nicolás Ortolá
Kanto kaj kromaj sonoj: Alejandro Cossavella
Registrita en la Sonstudio Artemísia por Júnior Tana Mohandas Amadeus.
Alto Paraíso de Goiás
Brasil
2018
La hundon oni nomas Leono.
Love is the answer.
#StrikaTango #LaPorkoj #AleKosabela