La ad-substantivo

joel do Ó publikigis antaŭ 8 monatoj

02:07 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

La ad-substantivoj.
Ili kompreneble ne havas sekson.
Ili ankaŭ ne devus varii plurale, ĉar la pluraleco, t.e. la ripeteco de ago regule esprimiĝas per la afiksoj “ad” kaj “re”. Tamen ilin oni uzas plurale en du okazoj :
1) Ĉe pluraj vortoj la distingo inter la propredirita ago kaj la rezulto de tiu ago estas malfacila, kelkfoje neebla: “krio” estas tiom la ago krii, kiom la rezultanta sono; “paŝo” estas tiom la ago paŝi, kiom la trairita spaco; kaj la signifo de rezulto ne estas sufiĉe malproksima de la signifo de ago por ebligi la uzon de la sufiksoido “aĵ”. Tiam oni povas uzi la pluralan formon, kiu distingiĝas de la ad-formo nur per tiu nuanco, ke oni insistas pri la malkontinueco de la agado: “la unuaj esp-istoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj”. (oni povus preskaŭ samsence diri: “al konstantaj mokoj”. “al granda oferado” ).
2) Eĉ kiam la signifo de ago estas klare montrata de la sufiksoido “ad”, oni povas uzi la pluralon por signi, ke pluraj agantoj aparte plenumas paralelajn agojn: “la konkurencaj armadoj de la koncernaj regnoj”. “la saltadoj, turniĝadoj kaj svingiĝadoj de tiuj derviŝoj estis mirigaj”. Pri la kazo validas la samo, kiel ĉe la aĵ-substantivoj.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

kapopoŝtelefonokrurojfingroj