Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Kiel ludi… Zombie Dice

Neil Roberts publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Rapida klarigo de la ludo Zombie Dice.

Ankaŭ eblas ludi la ludon interrete kun esperantistoj ĉe Telegram per la roboto @pucxobot ĉe https://ludoj.telegramo.org/

Komentoj (6 komentoj)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton
  1. Neil respondas al ---:
    Estus bone version de tiu ludo por …

    Se vi havas multkolorajn ĵetkubojn, eble vi povas diri ke:

    Ĉiuj kuboj:
    1-2: piedoj
    3: cerbo
    6: pafo

    Ruĝaj kuboj:
    4-5: pafo

    Flavaj kuboj:
    4: cerbo
    5: pafo

    verdaj kuboj:
    4-5: cerbo

    kaj entute estas 6 verdaj, 4 flavaj kaj 3 ruĝaj.

  2. Neil diras:

    Mi elpensis version kiu funkcius kun normalaj ĵetkuboj sen devi memori la simbolojn.

    Vi bezonas 6 verdajn ĵetkubojn, 3 ruĝajn kaj 3 flavajn (aŭ alia koloro).

    La verdaj ĵetkuboj reprezentas la esperantistojn, la ruĝaj estas idistoj kaj la flavaj estas normalaj homoj. Via celo estas konverti la maksimumon da normalaj homoj al esperanto antaŭ ol la idistoj konvertas ilin al Ido.

    Por ludi, vi metas la verdajn kaj ruĝajn kubojn en la skatolon kaj konservas la flavajn flanke. Poste vi prenas 3 kubojn el la skatolo, metas ilin en vian manon kun la 3 flavaj kaj ĵetas ĉiujn 6 samtempe.

    Sekve vi devas parigi ĉiun normalan homon kun la plej proksima planlingvisto por havi 3 parojn. Vi ne rajtas mem elekti la parojn, vi devas parigi ilin laŭ la plej logika proksimeco. Por ĉiu paro okazas unu el 3 aferoj:

    1) Se la planlingvista kubo havas pli da poentoj ol la flava kubo, tiu isto sukcese konvertis homon! Vi povas meti la planlingvistan kubon flanken por konservi ĝin.

    2) Se la normala homo havas almenaŭ 2 pliajn poentojn ol la planlingvisto, ri estas tiel forte obstina ke la planlingvisto ploras kaj kabeas. Vi devas remeti rian kubon en la skatolon.

    3) Aliokaze la diskuto estis afabla sed senfrukta. Vi devas konservi la planlingviston por sekva ĵeto (kiel la piedoj en Zombie Dice).

    Nun vi povas decidi ĉu daŭrigi, kiel en Zombie Dice. Se jes, vi prenas sufiĉe da kuboj el la skatolo kune kun la planlingvistoj kiujn vi konservis por denove havi 3 kaj ĵetas ilin kun la flavaj por ĉiam ĵeti 6 kubojn.

    Se vi iam atingas 3 novajn idistojn, vi perdas vian vicon kiel en Zombie Dice kaj ricevas 0 poentojn.

    Aliokaze vi povas decidi ĉesi kaj havi po 1 poento por ĉiu nova esperantisto.

    La reguloj pri la fino (13 poentoj por komenci la lastan raŭndon) estas kiel en Zombie Dice. Ankaŭ la detala regulo, kiam ne plu estas ĵetkuboj, sed vi volas daŭrigi, estas sama kiel en ZD. T.e. se ne estas sufiĉe da kuboj en la skatolo por havi 3 planlingvistojn, vi povas noti kiom da esperantistoj vi konvertis, remeti ilin en la skatolon kaj preni kubojn.

Lasi respondon al malfrenezulo

diras:Nuligi

Kio estas sofo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?