Promesu Al Mi

Jomart publikigis antaŭ 14 tagoj

03:59 esperanta

  • 7
  • 2
  • 2

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Mi ricevis mian diagnozon “kancero” en septembro 2018. Post la sukcesa operacio mi fartas bone. La kanto estas dediĉita al ĉiuj, kiuj suferas aŭ suferis de tiu terura malsano, kaj al iliaj proksimuloj. Nataŝa kaj mi deziras al vi ĉiuj resti sana, kaj se vi malsanas, do, ne perdu la esperon, estu forta kaj plene resaniĝu. Brakumojn!
***
Tio ŝajnas al vi nereala
Kvazaŭ tiu malsano brutala
Kvazaŭ tiu jaro malbona
Okazis al alia persono

Jen estas vivo via
Kemi- kaj raditerapio
Espero kaj malespero, doloro
Maligna tumoro

Via postoperacia cikatro
Kvazaŭ surkorpa arto
Atestas pri la danĝera limo
Al kiu vi estis proksima

Amiko, mi diri volas
Vi certe ne estas sola
Ja multaj aliaj, ankaŭ mi estis tie
En situacio via

Mi scias, ne estas juste
Ke estas malasana vi ĵuste
Sed vivo surtera ja estas tia
Neniaj garantioj

Vi faru kion vi devas
Akceptu kion ricevas
Ne perdu esperon vian
Alfrontu la defion!

Promesu al mi tion
Promesu al mi tion
Promesu al mi tion

Ni estu dankaj por ĉiam
Al familioj niaj
Al niaj amikoj plej karaj
Kiu ĉiam apude staras

Kiuj portas sur siaj ŝultroj
Grandan pezon, nereale multe
Kiuj helpas nin senkondiĉe
Sian amon al ni dediĉas

Vi faru kion vi devas
Akceptu kion ricevas
Ne perdu esperon vian
Alfrontu la defion!

Promesu al mi tion
Promesu al mi tion
Promesu al mi tion
Mia frato, mia fratino

Komentoj (2)

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

kapopoŝtelefonokrurojfingroj