Ĉi tiu filmo estas kaŝita, ĉar administranto markis ĝin kiel Nedisponebla

Demandopronomoj

joel do Ó publikigis antaŭ 7 monatoj

03:45

Raporti la filmon

Priskribo

DEMANDOPRONOMOJ (INTEROGA TIVOJ).

La demandpronomoj servas por demandi pri io aŭ iu. Ili havas la samajn formojn, kiel la rilatpronomoj: sekve, uzataj kiel kvazaŭnomoj, ili montras per sia individuiga formo nur homojn: “kiu falis?”. kaj oni uzas la neŭtran por demandi pri afero aŭ besto: “kio falis?”. “kio min mordis?”. Sed, diference de la rilatpronomoj, nur la individuiga formo estas uzata kiel reprezentanto; ĝi demandas egale pri homo, besto, aĵo, kun la nuanco de elekto el grupo da samspecaj uloj aŭ aĵoj: “Jen du katoj; kiu pli plaĉas al vi?”. “El miaj libroj, kiun vi preferas?”. “Kian specon de sentoj mi devos elekti?”. “Kiuj plej furioze atakas la floradon de la vivo?”. Apartan okazon prezentas la uzo de la demandpronomoj kiel predikativoj ĉe la verbo “esti”: en tiu funkcio, ili alprenas iom de la karaktero de la demandaj adjektivoj, kaj ilia senco fariĝas iom pli vasta: “kia estas la celo?”. “kia estas la kaŭzo, ke…”. “kiel krei tian konstantan fonton, kaj kia ĝi devas esti?”.
“Kio” estas tiam la plej ĝenerala demandilo, kaj povas rilati al singulara aŭ plurala subjekto: “kio brulas?”. “kio estas la Oficialaj Aldonoj?”. “kio estis liaj lastaj vortoj?”. “Kio estas tiuj paperoj?- Balaindaĵoj!”.
“Kiu” demandas pri la individueco de persono aŭ afero: “Kiu estas vi? – Mi estas Andreo Cseh”. “Kiu estis la unua Esperanta gazeto? – “La Esperantisto””. “Kiuj estas tiuj paperoj?- Fakturoj”.
Uzata pri homo, “kio” demandas pri ties profesio, loko en la societo, ktp., “kiu” pri lia identeco: “Kio mi estas por li, ĉu komercisto au metiisto?”. “Li ne estas rajtigita persono! – Kio do li estas?”. “Kio estas Aaron, ke vi murmuras kontraŭ li?”. “Kiu estas tiu sinjorino Szwejc?”. “Kaj kiuj ni devas esti?- Viroj!”.
Rimarko: “Kio” estas ankaŭ uzata kun la ofte najbara senco de miro aŭ ekkrio: “Kion mi vidas!”. De tiu uzo, ĝi facile glitis al la rolo de preskaŭa interjekcio: “Kio! Senhonte aŭskulti la amesprimon de sinjoreto”.
Rimarko: Ĉe dependa demando, oni neniam esprimas la reprezentaton: “mi ne scias, kiu venis”. “ili ne havas, per kio aĉeti lignon”.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

KatojRozojFiŝojArboj