Suso Moinhos – Korespondi deziras

Suso Moinhos publikigis antaŭ 4 jaroj

02:00 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

KORESPONDI DEZIRAS

Ankoraŭ juna fraŭlo, maŝinteknika inĝeniero,
deziras korespondi pri diversaj temoj
kun aliaj kolegoj, internaciaj amikoj, samhobiuloj.
Pri konvolvuloj, volvotigoj, botaniko,
komputeroj.
Interesiĝas pri geofiziko, sportpraktiko, beletristiko
(poezia prozo, teatra eseo,
analektoj de Konfuceo),
anasbredado, ananaskultivado, nacimalplimultoj,
alternativaj kuracmetodoj.
Serĉas interŝanĝon de afrankitaj bildkartoj,
stampitaj poŝtmarkoj, unuatagaj kovertoj,
aliaj filatelaĵoj.
Serĉas.
Alumetetikedoj, kalendaretoj, glumarkoj, maĉgumoj,
mapoj, salutkartoj, fotografaĵoj, akvareloj,
unuopaj kolorpozitivoj pri arto,
ajna laboro en Eŭropo
estas bonvenaj.
Deziras insignojn ricevi pri uŝuo, karateo, ŝako,
sendi bildojn de sunsubiroj.
Deziras vojaĝi en turismaj grupoj, folklorensembloj,
nur pretekste.
Deziras kaŝiĝon en via hejmo eble nur por tri semajnoj.
Deziras fuĝi.

(El mia poemaro Laminarioj, eld. Espero, 2016. Muziko: “Industrial”, de I.D., el www.jamendo.com)

Bv. viziti mian paĝaron:
http://suso-moinhos.webnode.pt/

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

manojokulojpiedojoreloj