Posedpronomoj

joel do Ó publikigis antaŭ 7 monatoj

  • 3
  • 0
  • 1

03:05 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

POSEDPRONOMOJ (POSESIVOJ).

Ili ĉiam anstataŭas substantivon, samtempe montrante ties posedanton: “tiu libro estas mia. Ilin formas la posedaj adjektivoj, antaŭataj de “la” kaj substantive uzataj. Ili montras per sia radiko la nombron kaj sekson de la posedanto, per sia finaĵo la nombron kaj funkcion de la posedato:
Unua Persono:
Unu posedanto: la mia, la miaj.
Pluraj posedantoj: la nia, la niaj.
Dua Persono:
Unu posedanto: la via, la viaj.
Pluraj posedantoj: la via, la viaj.
Tria persono:
Unu posedanto: la lia, la ŝia, la ĝia, la liaj, la ŝiaj, la ĝiaj.
Pluraj posedantoj: la ilia, la iliaj.
Por unu aŭ pluraj posedantoj: la onia, la oniaj, la sia, la siaj.
Deklinacio, kiel ĉe la substantivoj: la mia, la mian, je la mia, ktp.
La posedpronomoj, kiam ili rolas kiel reprezentantoj, estas akompanataj de la artikolo. Tamen, oni trovas ilin ankaŭ sen la artikolo: “via pano estas pli fresa ol mia”. Tion oni povas pravigi tiel, ke ĉi tie la posedpronomo estas ne reprezentanto, sed determinanto de la subkomprenata substantivo: “ol mia (pano)”. Do la mankon de artikolo oni ne povas rigardi eraro, sed kun artikolo la esprimo estas pli plastika.
Rimarko: Zamenhof ŝajne rezervis la uzon de la artikolo antaŭ posesivoj, por signifi, ke temas pri samfamilianoj: “Vi ankaŭ min redonu al la miaj”. “kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj ĉion, kion ajn li posedus en la provizejo de sia menso?”. Sed probable la ĝusta pravigo de la uzado de la artikolo en tiaj okazoj estas, ke ĝi “difinas” elekton inter pluraj similaj objektoj, do estas uzata en ties propra senco. Komparu: “Kies estas tiu mantelo? – Ĝi estas mia. ( ĝi apartenas al mi), kaj: “Ĉiu retrovu sian mantelon! – Tiu ĉi estas la mia!”.

Komentoj (1)

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

saltikurikuiriskribi