Personpronomoj (Tria Persono)

joel do Ó publikigis antaŭ 5 monatoj

06:36 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

TRIA PERSONO.
Formoj kaj distingo .
(Vira, ina, neŭtra respektive).
Kazo: Nominativo.
Singularo: “Li”, “Ŝi”, “Ĝi”.
Pluralo: “Ili”.
Kazo: Akuzativo.
Singularo: “Lin”, “Ŝin”, “Ĝin”.
Pluralo: “Ilin”.
Kazo: Prepozitivo.
Singularo: “je li”, “je ŝi”, “je ĝi”.
Pluralo: “je ili”.
La 3a singulara persono estas la sola loko, en kiu la pronomoj havas apartan formon por distingi la seksulojn inter si kaj disde la senseksaĵoj.
Ĉe la pluralo, Esperanto same kiel la angla aŭ germana, havas nur unu formon por la tri genroj. Tio kelkfoje povas ĝeni: “Tiam Jesuo diris al ili [la virinoj]: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon kaj tie ili min vidos. Kaj dum ili iris …”. (Mateo, 28, 10-11). Kion reprezentas tiu lasta “ili”, la virinojn aŭ la fratojn?
Rimarko:
Por tiaj okazoj, oni jam antaŭ longe proponis la akcesoran formon “iŝi”; sed ĝi ne enradikiĝis. Cetere, la Zamenhofa solvo estus la racia uzado de la pronomo montra anstataŭ persona: “… kaj tie ili min vidos kaj dum tiuj iris…”.
La supraj triapersonaj pronomoj estas neniam kvazaŭnomoj: ili ĉiam reprezentas ion aŭ iun.
Teorie la distribuo de la tri pronomoj estas tre klara: oni uzas “li” por la viroj, “ŝi” por la virinoj, “ĝi” por la aĵoj. Sed praktike la uzado estas iom pli komplika:
a) Kiam temas pri kolektivo da homoj: la popolo, la nacio, la armeo, la societo, ktp. – oni uzas “ĝi”: “Aaron levis siajn manojn al la popolo kaj benis ĝin”. “deklini la esperantistaron de ĝia klara vojo”. “ni ne povas iri
al tiu popolo, ĉar ĝi estas pli forta”. Tamen kelkfoje oni povas trovi la pluralon “ili”: “la tuta popolo vidis, kaj ili ĝoje ekkriis”. Tio okazas precipe, kiam oni atentas pli individuojn ol la aron: “la metiejo apartenis al maljuna paro”. “baldaŭ ili ekamis la silenteman submajstron”. “la popolo staris ekstere sur la strato kaj demandis, kia estas la stato de ilia landestro”.
b) Kiam temas pri homo, kaj se oni ne volas precize indiki la inan sekson, oni uzas “li”: “mi vokas la knabon, kaj li venas”. “la ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona ol lia interno”. Same oni reprezentas per “li” la vortojn kunmetitajn per “ulo”, la substantivigitajn participojn (“anto, ato, ktp.), la pronomojn (“iu, tiu, ĉiu, neniu: “lu luktis kun li; vidante, ke li ne povas lin venki, tiu …”. “Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li”. kaj ĉiujn vortojn, kiuj esprimas homan rolon: oficisto, studento, bankiero, mastro, sekretario, ktp.
Rimarko: Escepte Zamenhof uzas “ĝi” por reprezenti la vorton: “persono”; sed “li” estas almenaŭ tiel bona.
c) Kiam temas pri infano, ĉe kiu la demando pri sekso ankoraŭ ne tre gravas, oni uzas “ĝi”. Tamen Zamenhof rimarkigas, ke “parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino, ( aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton “li”. Tio signifas, ke ankaŭ la vorton “infano” ni povus envicigi sub “b”, kio estus pli natura.
d) Kiam temas pri bestoj, oni uzas ĉiam “ĝi”, eĉ kiam oni precize parolas pri la sekso de la besto”. Oni uzas “li” kaj “ŝi” nur, se la klaro nepre tion postulus, ( ekzemple en longa rakonto, en kiu rolus nur bestoj aŭ por insisti pri la sekso): “melku bovon senfine, li lakton ne donos”.
e) Kiam temas pri personigitaj aferoj, oni uzas laŭvole “li, ŝi, ĝi”, laŭ tio, ĉu oni volas atribui al ili viran, inan, aŭ senseksan karakteron. En iu fabelo de Andersen estas kolumo, kiu rolas kiel viro: la responda
pronomo estas ĉie “li”; la virinajn rolojn ludas ŝtrumpa rubando, gladilo kaj tondilo: al ĉiu el ili respondas la pronomo “ĝi”. En aliaj, “la Morto” “la Vintro”, “la Somero” estas reprezentataj per “li”, “la Modesto” per ŝi; same “la Fortuno” (“ŝi”) en Hamleto.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

enpersursub