Nova Versio, La Espero (Himno Esperantista), Himno Esperanto

Canal Esperanto-Cuba publikigis antaŭ 13 tagoj

02:12 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

La Espero (Himno Esperantista)
Kantas: Amira Chun, el Koreio
“La Espero” estis verkita kiel poemo de de L. L. Zamenhof kaj gajnis melodion de Félicien Menu de Ménil, ĉi tie interpretita de la Sankt-Peterburga Gubernia Simfonia Orkestro, gvidita de Igor Ponomarenko, produktita de la esperantisto Jo Haazen.
La Espero Himno
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond’ eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l’ espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l’homaro
por eterna ben’ efektiviĝos.

Aŭtoro: L. L. Zamenhof

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

BestoDomoAviadiloFenestro