Montraj Pronomoj

joel do Ó publikigis antaŭ 5 monatoj

02:41 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

MONTRAJ PRONOMOJ (DEMONSTRATIVOJ).
La demonstrativoj ĝenerale servas por montri personon aŭ aĵon, kiun oni povus indiki per gesto, sed tiu montra signifo povas esti tre malforta kaj apenaŭ sentebla: “tiuj, kiuj tiel agos, estas malnobluloj”.
Formo kaj distingo.
Ili havas du formojn, unu individuigan, kiu servas por ĉiuj genroj, kaj alian, kiu povas esti uzata nur ĉe la neŭtro.
Ĉe la demonstrativoj oni devas zorge distingi la uzon de kvazaŭnomo disde la uzo de reprezentanto. Uzata kiel kvazaŭnomo, la individuiga formo montras nur personojn (homojn): “li ne similas al tiu, kiun mi vidis”; kaj la neutra formo montras aferojn aŭ bestojn: “li ne similas al tio, kio li antaŭe estis”. “li surtretis ion, kaj tio lin pinĉis: estis krabo”. Uzata kiel reprezentanto, la individuiga formo anstataŭas ian ajn antaŭan substantivon, kaj montras personon, beston aŭ aĵon: “li donis al mi du librojn: tiu estas interesa kaj tiu ĉi ne”. La neŭtra formo tiam servas por anstataŭi la ideon de antaŭe esprimita propozicio: “li donis al mi librojn: tio estas amika ago”. aŭ antaŭe esprimitan pronomon (io, ĉio, nenio): “li donis al mi ĉion: tio ne estis multo”.
La demonstrativoj havas 4 kazojn:
A. Nominativo.
#Singularo: tiu, tio.
#Pluralo: tiuj.
B. Akuzativo.
#Singularo: tiun, tion.
#Pluralo: tiujn.
C. Genitivo.
#Singularo: ties, ties.
#Pluralo: ties.
Ĉ. Prepozitivo.
#Singularo: je tiu, je tio.
#Pluralo: je tiuj.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

manojokulojpiedojoreloj