Zorán – Apám hitte – Esperanto – subteksto

Antono Samak publikigis antaŭ 2 monatoj

06:02 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Hungara popkanto kun kantebla Esperanta subteksto:

Patro fidis la varmon de la hejm’,
Patro fidis la ĝojon de la fest’,
Patro fidis: edifas heredec’,
Laŭ mi, jen: belis tiel.

Patro fidis la nokton unuan,
Patro fidis la ringon sur la man’,
Patro fidis la veron de la vort’,
Laŭ mi, jen: belis tiel.

Tü rü-rü-rü-rü rü-rü-rü-rü-rü
Laŭ mi, jen: belis tiel.

Patro fidis la agojn de bravul’
Patro fidis sentencojn de sciul’
Patro fidis belecon de versaĵ’
Laŭ mi, jen: belis tiel.

Na-na-na na-na-na-na-na…

Patro fidis la vortojn de l’ kronik’,
Patro fidis ĉagrenon de Chaplin,
Patro fidis, voj’ iru laŭ river’,
Laŭ mi, jen: bonas tiel.

Tü rü-rü-rü-rü rü-rü-rü-rü-rü
Laŭ mi, jen: bonas tiel.

Na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na
Na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na…

Kaj fidas mi kelkajn el la aĵoj,
kiel la kantoj, la kantoj, la kantoj.
Kaj fidas mi al bruo de l’ urbo,
Kaj fidas mi al ŝi kaj al memo.
Kaj fidas mi la mikro-kanel-diskon,
Kaj fidas mi la vastiĝantan mondon.
Kaj fidas mi la fortan laseron,
Kaj fidas mi la turnon de l’ jarmilo.
Kaj fidas mi la kvarkanal-fonion,
Kaj fidas mi la morton de l’ armilo.
Kaj fidas mi la riveron, la ponton,
Kaj fidas mi, fidas al mia patro.

Na na-na-na na-na-na-na-na-na-na-na-na-na-na…

Miaj kanto-tradukaĵoj troveblas en KantarViki:
http://kantaro.ikso.net/antono_samak

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

manojokulojpiedojoreloj