Echo – Gondolsz e majd rám . Esperanto – subteksto

Antono Samak publikigis antaŭ 2 monatoj

02:51 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Hungara popkanto kun kantebla Esperanta subteksto

Mi ne kredas al disvoj’ nia,
Ĉar mi pensis nin en vera am’.
Sonĝ’ sen vi – velka flam’,
Vang’ rida – en imag’:
Fantomas min iu dolora hant’.

Nokt’, se foras jam,
Ĉu pripensas vi min?
Sonĝojn ja niajn
Mateno forventis.

Mensogu, ke l’
Disvojo vin doloras jam,
Kaj lulas vin la rev’
En nia am’.

Kise alian
Ĉu pripensas vi min?
Dume vin kiam
Ne karesas jam mi.

Mensogu, ke
Vi sola min atendas jam,
Kaj lulas vin la rev’
En nia am’.

Kaj lulas vin la rev’
En nia am’.

Miaj kanto-tradukaĵoj troveblas en KantarViki:
http://kantaro.ikso.net/antono_samak

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

LeonoLupoElefantoAbelo