Sonnet 18 in Esperanto (Soneto 18 de Ŝekspiro)
Exploring Esperanto publikigis antaŭ 6 jaroj en la Angla Ĉu en Esperanto?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉu vi volas subteni la kanalon? Fariĝu patrono ĉe https://www.patreon.com/exploringesperanto
Alex Miller presents Sonnet 18 by William Shakespeare (translated by William Auld). Below are the words in English and Esperanto.
Alex Miller prezentas la 18an soneton de Vilhelmo Ŝekspiro (tradukitan de William Auld). Jen la angla kaj Esperanta tekstoj:
Ĉu mi komparu vin al somertago?
Pli bela estas vi kaj pli modera:
La majburĝonojn skuas ventatako,
Kaj tro mallongas lukontrakt’ somera.
L’ okul’ ĉiela jen tro arde brilas,
Jen ofte malheliĝas lia oro;
Kaj bel’ de belo foje sin ekzilas
Pro la hazardo, aŭ natur-rigoro.
Somero via tamen plu eternos,
Kaj forperdita via bel’ ne estos;
En ombron Mort’ jubila vin ne fermos,
Ĉar vi en vers’ eterna tempe kreskos:
Dum homoj spiros kaj okuloj vidos,
Vivos ĉi vers’, kaj morton vi evitos.
Shall I compare thee to a summer’s day?
Thou art more lovely and more temperate:
Rough winds do shake the darling buds of May,
And summer’s lease hath all too short a date;
Sometime too hot the eye of heaven shines,
And often is his gold complexion dimm’d;
And every fair from fair sometime declines,
By chance or nature’s changing course untrimm’d;
But thy eternal summer shall not fade,
Nor lose possession of that fair thou ow’st;
Nor shall death brag thou wander’st in his shade,
When in eternal lines to time thou grow’st:
So long as men can breathe or eyes can see,
So long lives this, and this gives life to thee.