Illés együttes – Hogyha egyszer – Esperanto – subteksto Antono Samak publikigis antaŭ 10 monatoj 04:35 esperanta 3 0 komentu! La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo Hungara popkanto kun kantebla Esperanta subteksto Ekburĝonas nia amo garde sin, kiel floret’ en marbordo, sin klinade en kirla tajdofluo. Florkalikojn fermas ĝi ne fide en la suna varmo. Malfermiĝos nur, kiam denove lulos sin la maro. Se la mond’ iam ne trudos nin mensogi pri tiu kaŝita nia am-rilato. Burĝonas jam la amo, lasas morojn malnovajn, la heredaĵon de l’ jarmiloj, kun suferoj kaj kapricoj. Forrestos ĵaluza ag’, kverela em’ kaj mallaŭdadoj. Forrestos amara kor’ pro l’ mordemaj tiraljoradoj. Se la mond’ iam ne trudos fine nin mensogi al ni mem kaj al la tuta lando. Se la mond’ iam ne trudos nin mensogi pri tiu kaŝita nia am-rilato. Teniĝos niaj koroj, restos vi por mi ĉiam malenua, ĉiam nova, malkonata bela mondo. Samkiel la teropartojn mi esploros viajn arkojn, mi esploros vin dum noktoj, mi esploros vin dum tagoj. Se la mond’ iam ne trudos fine nin mensogi al ni mem kaj al la tuta lando. Se la mond’ iam ne trudos nin mensogi pri tiu kaŝita nia am-rilato. Miaj kanto-tradukaĵoj troveblas en KantarViki: http://kantaro.ikso.net/antono_samak Montri pli...