Ĉu la estonta Esperanto-movado estos hibrido (Paulo Sergio Viana)

joel do Ó publikigis antaŭ 1 monato

07:26 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Verŝajne neniu aŭskultanto malkonsentus, ke la Revuo Esperanto (de Universala Esperanto-Asocio) kaj La Ondo de Esperanto (internacia sendependa magazino en Esperanto) staras inter la plej gravaj periodaĵoj en nia nuntempa movado.

Verŝajne neniu aŭskultanto malkonsentus, ke nia tutmonda Esperanto-movado trapasas krizon, jam de kelkaj jardekoj. Membroj de kluboj kaj asocioj, ĉu en urboj, ĉu en landoj, ĉu en internacia kampo, ŝrumpas. Ofte oni legas kaj aŭdas pri alproksimiĝanta akuta situacio, se nenio nova okazos. Kaj kurioze, tiu krizo trafas nin en momento, kiam nia kulturo floras kaj la uzado de la lingvo fariĝas pli kaj pli interesa, tiel ke la travivado de Esperanto nuntempe estas vere stimula, spiritriĉiga sperto. Ĉu ne stranga paradokso?

Por pripensado pri tiu paradokso mi petas, ke oni atentu pri du freŝaj artikoloj, kiuj aperis en tiuj du revuoj. Ŝajnas al mi, ke ili havas interesan interligon. 

La unua artikolo publikiĝis en La Ondo, paĝoj 8 kaj 9, majon 2019.  La aŭtoro estas eminentulo, verŝajne unuanime respektata: Renato Corsetti. Mi klopodu resumi liajn ideojn: “La malnova UEA finiĝadas kaj la nova estas reinventenda”. Ekde la jaro 1991 ĝia membronombro malpliiĝas. Akumuliĝinta kapitalo antaŭe liveris renton, kiu konservis la financan sanon de la asocio. Lastatempe, la financa ordo en Eŭropo ŝanĝiĝis, tiel ke rentoj tendencas al malapero. Ne plu eblas pagi la ĝisnunajn servojn faratajn de UEA. 

De tiu rezonpunkto, Corsetti saltas al tute alia, iom skua demando: “Ĉu ni vere bezonas tutmondan kunordigan organizaĵon?” Persone, li pensas, ke jes, kontraŭ la opinio de la “retaj maniuloj”. Laŭ la veterana Corsetti, la idealoj de Zamenhof estas plu alirendaj: ne militi, ne mortigi homojn, provi kompreni unu alian, provi esti justaj. Oni ja uzu la retajn rimedojn por minimumigi kostojn, sed ni plu havu nian tutmondan asocion. 

Nun mi volas resumi la duan artikolon, pri kiu mi komence aludis. La aŭtoro estas Dima Ŝevĉenko, unu el la nunaj redaktoroj de la Revuo Esperanto, de UEA. La titolo (paĝo 87, aprilon 2019) estas per si mem pensiga:“Strategia prioritato de la Esperanto-movado: reta esperantista infrastrukturo”. Lia analizo estas simpla kaj rekta: niaj lingvo kaj movado havas kiel prioritaton informadon al  la ekstera publiko kaj informadon inter la Esperantistoj mem. Jen tasko, kiun interreto perfekte plenumas, sen la bezono de granda fizika organizo! Per la reto oni povas eĉ organizi ĉeestajn eventojn, kongresojn, tendumadojn, festivalojn, ekskursojn, kursojn, simplajn ĉeestajn prelegojn. Por tio necesas bone organizita interreta infrastrukturo, kiu ŝparu monon kaj efike funkciu.

Kompreneble, atentigas Ŝevĉenko, necesas zorgoj kaj prudento. La katastrofo, kiu trafis la retejon “Ipernity” (kiu fermiĝis en la jaro 2016) estas neforgesenda ekzemplo de danĝero forperdi valoran laboron kaj materialon. La nuntempe universale uzata “Facebook” same ne taŭgas, ĉar en ĝi Esperantistoj estas denove nur “gastoj”. Kaj li proponas simplan solvon:“Uzantoj de Esperanto nepre bezonas havi proprajn retajn servojn, kiuj: informas pri la novaĵoj, rilataj al la esperantista vivo; kie eblas trovi informojn pri la eventoj kaj aranĝoj, kiuj helpas trovi kontaktojn kaj komuniki; akiri librojn en Esperanto kaj aliajn rilatajn varojn; finfine lerni kaj progresigi Esperanton, lernigi la aliajn.“

Tiun vojon provas ekiri UEA mem. Eble temas pri simpla solvo por timiga problemo. Mankas tamen ekvilibrigi la kontojn. 

Jen du ideoj. Corsetti rekomendas pluan fizikan asocion; Ŝevĉenko rekomendas, ke oni utiligu retan strukturon. Ĉu ili efektive estas kontraŭaj? Certe ne! Harmoniigo de tiuj du ideoj montras al ni la estontecon de nia lingvo en la mondo, per taŭga hibrido. Ĉu ni serioze pensu (kaj ekagu) por la plenumo?

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

Unudutrikvar