Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Novaj ecoj aperis ĉe Tubaro! 🎉 Vi povas fari kolektojn nun! Legu la anoncon ĉe la blogo.

    ×
  • Kolektu viajn plejŝatatajn filmojn kaj kanalojn kaj kunhavigu ilin kun amikoj! Legu pli.

    ×
  • Legu la novajn klarigojn pri kuketoj 🍪

    ×

Should We be Speaking Esperanto? | READ THE DESCRIPTION

Connor Quimby publikigis antaŭ 3 jaroj en la Angla Ĉu en Esperanto?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

I MADE AN OOPSIE:
In the beginning section where I am talking about the differences between the types of conlangs, I made some mistakes in the Interlang/Altlang section. THEY ARE NOT THE SAME THING, and I used “Interlang” to refer to both. An interlang is an auxiliary language based off of real world languages. An altlang is not intended for global cross-cultural communication. So, Esperanto has way more interlang aspects than altlang aspects, because it draws from many natlangs, and honestly it can be considered a cross between and auxlang and interlang. I hope that clears everything up.

This is the most labour intensive video I’ve done yet- I even wrote a script! :0
I tried to make it so you needed no previous knowledge of linguistics.
Hopefully I can get another video out before April, and I already have some ideas. As it currently stands, I don’t really know what else to do for HTMAAC. If I ever choose to redo some of those videos, it’s going to be after I get some other videos done.

Komentoj (8 komentoj)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton
  1. Bagetparolanto diras:

    Mi vere ne komprenas kial homoj tiom plendas pri la ĉapeloj en esperanto. La prezentisto kritikas tion ĉar estas malfacile tajpi ilin per komputilo. Tio ŝajnas tre maljusta plendo se oni konsideras ke komputiloj ne ekzistis kiam Zam kreis esperanton. Mi imagas ke estus facile tajpi ilin per skribmaŝino ĉar oni povas simple iri reen super la litero kaj tajpi ^. Nuntempe vere ne estas tiel malfacile trovi programon por tajpi esperantajn literojn kaj se la lingvo pli populariĝus ĝi certe fariĝus kerna parto de ĉiu operacisistemo. Komputilo devus esti ilo por helpi homojn; estas fuŝe se anstataŭe homoj adaptiĝas por plaĉi al komputiloj. Ni volonte subigas nin mem al niaj robotaj estroj!

  2. Ĝirafo respondas al Bagetparolanto:
    Mi vere ne komprenas kial homoj tiom …

    Konsentite! Plendi pri la ĉapelitaj literoj en 2020 ne havas sencon. Mi pensas ke malantaŭ tiuj kritikoj kaŝas sin antaŭjuĝo kontraŭ fremdaspektaj literoj.

  3. Danparolanto respondas al Ĝirafo:
    Konsentite! Plendi pri la ĉapelitaj …

    Estus same kiel diri al mi ke mia denaska estas malbona ĉar ĝi enhavas æ, ø, å (tri kromaj vokaloj), aŭ ke la rusa estas tute nelerninda ĉar ĝi havas tute alian alfabeton.

    Kial la alfabeto de helpolingvo devas esti la alfabeto de la angla???

  4. Kontaŭĉapelulo respondas al Danparolanto:
    Estus same kiel diri al mi ke mia …

    Ĉu en la celo “esti facila” ne inkluziviĝas “esti facile skribebla”? Ne temas pri la angla, sed pri ne uzi elpensitajn literojn

  5. . respondas al Kontaŭĉapelulo:
    Ĉu en la celo "esti facila" ne …

    Mi pensas ke la celo havi “unu litero – unu sono” estas pli grava ol la momenta obstaklo devi lerni tajpi la ĉapelojn. Kaj ja temas nur pri tajpado, estas neniu malfacilaĵo por skribi ilin mane. Eble oni diros ke Esperanto havas tro da sonoj kaj ĝi ne devus bezoni tiom da literoj, sed tio estas alia debato 🙂

  6. Tobias diras:

    Mi konsentas ke Esperanto ne estas perfekta, ke la gramatiko kaj la vortprovizo estas tre kaj tro eŭropa. Tamen, ĝi ankoraŭ estas pli simpla ol iu ajn natura eŭropa lingvo, kaj pli facile lernata de ekstereŭropanoj. Ĉu sufiĉe pli lernebla? Eble ne. Krom tio, la vortprovizo ĉiam povas pligrandiĝi per ekstereŭropaj kulturterminoj ktp.

    Lia kritiko pri Esperanto kiel ŝanĝonta lingvo estas plej fuŝa. Li simple ne sufiĉe studis la temon. Zamenhof mem jam traktis li temon kaj skribis ke la lingvo restu kiel ĝi estas laŭ la fundamento, se ni lasos la lingvon disiĝi ni jam perdis la vojon kaj batalon. Krome, Esperanto jam preskaŭ estis parolata dum 150 jaroj tra la mondo kaj restas relative neŝanĝata gramatike. Ne estas konkursantaj dialektoj ĝuste ĉar tiu neŝanĝebleco priskribita unue de Zamenhof estas centra kaj kerna parto de la lingvo mem. La timoj de la kritikinto estas ĝustaj por mondaj helplingvoj, sed ĉar la lingvo jam bone traktis ilin, la afero estas forto de la lingvo kaj ne malforto.

    Pri lingva diverseco, mi pensas ke tio povas esti kontraŭpunkto por iu ajn helpolingvo, iu ajn ‘auxlang’ ktp. Tute dependas de la celo de la lingvo kaj ties lingva komunumo. Do, diri ke Esperanto forkonkursos naturajn lingvojn estas aserti ke tio estas la celo de la lingvo, ke la celo estas anstataŭi naturajn lingvojn. Por mi, tio ne estas la celo kaj laŭ mia scio ankaŭ ne la celo de la komunumo ĝenerale. Persone, mia utopia celo por Esperanto estas helplingvo, lingvon ĉiu povas facile lerni por bona interkultura interparolado. Se ne plu estus naciaj lingvoj, ankaŭ ne plu estus bezono por Esperanto.

    Pri la ĉapeloj. Ili vere ne estas problemo en komputiloj, kelkaj programoj jam tre facilegigas la entajpadon de ili. En darumbazoj, jes vi devas iomete pli zorge kodi por trakti ilin ĝuste, sed tio ankaŭ estas tre solvebla obstaklo. Honeste, se oni ne ŝatas la ĉapelojn oni devas ekzameni sin mem, kial oni ne ŝatas? Verŝajne la vera kialo estas simple biaso.

    Mi esperas ke Connor legas ĉi tion

  7. Lango diras:

    Mi konsentas ke Esperanto havas tro da konsonantaj sonoj, kaj tial ĝi bezonas tiom da literoj. Tamen, kiel Tobias diris, Esperanto ne estas perfekta. Ĝi ja estas sufiĉe bona kaj tio estas kio plej gravas.

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kio estas frago?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?