Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

La Plej Bonaj Partoj de 2020/The Best Parts of 2020

Chelsea Rae Moses publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

2020 estis tre malfacila, sed bonaj aferoj ja okazis! Diru al mi, kio estis la plej bona parto de 2020 por vi?

2020 was really difficult, but good things did happen to me! Tell me, what was the best part of 2020 for you?

PATREON – http://www.patreon.com/chelsearaemoses
INSTA – @chelsearaespeaks
MIA VIVO – Chelsea Rae Moses

Komentoj (131 komentoj)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton
  1. Andreo Nomado respondas al Mmm:
    Jen la plej bona parto de la jaro …

    Cxu vi certas, ke la venonta jaro placxos al vi pli ol la finigxanta?

  2. Andreo Nomado respondas al Memoranto:
    Ĉu vi tute ne kapablas pensi pri io …

    Kiel ni povas forgesi pri bajzuoj, se ili mem penadas memorigi pri si kaj perfortas menson de ordinaraj homoj per siaj strangaj konceptoj?

  3. Ŝajnbajzuo respondas al Andreo Nomado:
    Kiel ni povas forgesi pri bajzuoj, se …

    Ne kritiku bajzuojn, aŭ ili komencos diri ke ĉi tiu komentejo pleniĝis je faŝismaĵoj kaj rasismaĵoj.

  4. Galex respondas al Mi forgesis mian nomon:
    La popularigo de la vorto bajzuo

    mi ne konas neniun mallivon internacian, kiu havas vorton por primoki livulojn blankajn. tio ŝajnas interesa al mi. almenaŭ disigos mallivulojn.

    tiu jaro vidis videbligo de esperanta mallivaro. en la anonimaj grupoj kaj kelkaj aliaj grupoj… kaj eĉ PF, escepte de la digna celo de 17F, ŝajnas iom malliva…

    Mi ne certas, kion pensi.

    ĉu bone, mallivaro disigas (blankaj de rasigataj, naciaj de internaciaj)?

    ĉu bone, ni nun havas tiom da homoj, ke nun ni havas eĉ iuj mallivaj?

    ĉu bone, esperanto livaro nun kreskos, pensados, malkovros siajn malsamecojn?

    aŭ ĉu necese malbonos, ĉar ni havas nun videblegan mallivon? ĉar mallivas?

    mi ne fidas facilecon, malplenecon, iel ajn.

    mi ne scias. sed certe novas. oni vidos.

  5. Beauvoir respondas al Andreo Nomado:
    Ĉu diri "mi amas na Putin" estas …

    Vi bone scias, ke tiu estas alia speco de amo. Putin, kiu tre eble estas iĉo, ne devas suferi la patriarkecon.

  6. Vera leninisto respondas al Andreo Nomado:
    Ĉu diri "mi amas na Putin" estas …

    Hontu, kamarado! Ununura speco de amo akceptebla por ajna pli-malpli honesta persono estas amo al Lenin kaj komunista partio!

  7. Profesoro respondas al Beauvoir:
    Ĉu vi povas ĉesi uzi la vortaĉon …

    Ne, ĝi estas neŭtrala vorto por priskribi klason de homo, kiel ‘masklisto’ aŭ aliaj, kiujn vi uzas.

  8. Galex respondas al ulo:
    La plej bona parto de 2020 estas la …

    Ŝi estas fakte aminda sed, kara Ĉelsi, vi povus profiti de esperanton por lerni elparoli precize, malkiel en via lingvo! ^^

    Ekzemple, laŭ kion mi aŭdas (ordigita de la plej malbona al la malplej malbona):
    – via «u» ne estas vera [u] kiel esperante, sed iom kiel [y] angle, kaj via i ne estas sufiĉe fermata, kaj iom tro proksima al [e], tio ŝajnigas vin ege angla kaj mi taksas tion ege malbela (malobjektive) kaj iom malkomprenebla (objektive), kaj estas ofta eraro de angloparolantoj;
    – vi h-as kelkajn konsonantojn, kiel multaj angloparolantoj (tio ŝajnigas ege angla sed tre kontraŭe al antaŭe, rekoneblegas, kaj ne estas tuttempa, do pli komune solvata), vi elparolas [pʰ] kaj [kʰ] kaj [fʰ] kaj [tʰ] kaj [gʰ] anstataŭ simplaj [p] kaj [k] kaj [f] kaj [t] kaj [g];

    – vi fojfoje ankoraŭ faras diftongojn (sed tiom malpli ol aliaj angloparolantoj!), kiel dirante «boŭnaj» anstataŭ «bonaj» («oŭ» ne ekzistas esperante);
    – kelkfoje (maloftege), vi fuŝas la akcenton, ne metante ĝin sur la antaŭlastan silabon (ekzemple dirante «unué» anstataŭ «unúe»);
    – vi ankoraŭ malofte uzas la anglan «r» sed plejofte ne do tio bonas 🙂

    Tie estas veran lingvosciencan teksto pri elparolo: https://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/bazaj_reguloj.html

    Sed kiel ĝi diras, la plejparto de viaj eraroj estas tolereblaj, kaj gustodependaj ^^

    Sed mi diru: esperanto havas elparolon similan al plejmulton da lingvoj, do profitu por lerni elparoli bone 🙂 tio bonegis, kaj kutime ŝajnas pli bela, mi pensas

    PS: vi diris «kvarenteno» anstataŭ «kvaranteno»… sed eble vi volus diri «dekkvar-enteno»? 😉

    PPS: mi rigardis viajn plejmalnovajn filmetojn kaj vi parolis tiom bone eĉ dekomence

  9. amiko respondas al Galex:
    Ŝi estas fakte aminda sed, kara …

    Ho Dio! Ŝi ĵus lernis la lingvon… Ĉu vi parolis tiel klare kaj faris tiel ŝatindajn filmetojn kelkaj monatoj post lerni Esperanton? Mi dubas.

    Galex, kiom da filmetoj vi kreis dum la tuta jaro? Nul, ĉu ne?

    Kial en Esperantujo estas tiom da malagrabluloj kiel Galex kaj Beauvoir kiuj ne povas lasi gajulojn kiel Chelsea kaj ulo esti feliĉaj kaj fari sian vivon? Jen agodecido por la nova jaro 2021, tiu estas bona por ĉiuj el ni (inkluzive mi): ĉiu fojo ke vi volas subtaksi la laboron de samideano, sindetenu kaj anstatau kreu ion kiu riĉigos nian komunumon.

  10. Hmm respondas al amiko:
    Ho Dio! Ŝi ĵus lernis la lingvon... …

    Hmm, kritiko estas facila vojo. Ago estas malfacila vojo kiu nepre allogas kritikojn. Tamen per kritiko oni povas kreski kaj pliboniĝi. Sed mi konsentas, ni bezonas pli da agoj kaj ankaŭ mi kreos ion en Esperanto sekvontjare.

  11. Galex respondas al amiko:
    Ho Dio! Ŝi ĵus lernis la lingvon... …

    Jes mi rimarkis tion, kaj mi diris ke ŝi, dekomence, parolas tre bone. Sed, bone, mi ĵus relegis min, kaj tio eble ne klaras. Tial dankon por via respondo, tiel afero klariĝas. Fakte Ĉelsi parolas tre bone :), kun nur malmultaj eraroj, kiujn ŝi eĉ ĝustigas

    Mi fakte estas tro timema, kaj almenaŭ ŝi faras ion, kaj tio bonas, evidente. Vidante respondojn al mia komento, mi komprenas, ke tio ne estis klara en mia komento, do dankon por klarigi kaj klarigigi tion 🙂

    Mi pensas ke la komento de «Hmm» bone klarigas «kial […] estas tiom da malagrabluloj», kaj tio verŝajne ne estas specifa al esperantujo, trankviliĝu.

    Sed ĉu vi ne pensas, ke kritika helpo por plibonigi estas bonvena? ĉu ĝi estas necese malagrabla? mi tute ne volis malagrabli 🙁

    Bonan daŭron al vi, ĉelsi, kaj ĉiuj 🙂 kaj bonan novan jaron

  12. Preterkuranto respondas al Galex:
    Ŝi estas fakte aminda sed, kara …

    La literoj tro multas. Kiam mi sukcesis finlegi, mi forgesis la komencon ☹️

  13. Galex respondas al Preterkuranto:
    La literoj tro multas. Kiam mi …

    fakte vi pravas, mi estas ofte parolema, kaj tio mallegebligas min. mi provis estis tiom preciza, kiom mi povis, tiel ke mia kritiko povus esti helpa, kiam interesas :/

  14. Chelsea vi faras ĉion bone respondas al Galex:
    Ŝi estas fakte aminda sed, kara …

    Mi ne scias ĉu vi seriozas aŭ trolas. Se vi seriozas, mi kompatas vin. Se vi trolas, vi malŝparis tro da tempo por malamuza trolaĵo.

  15. Chelsea vi faras ĉion bone respondas al Galex:
    kial vi kompatas?

    Ĉar vi malŝparis tro da tempo en, pardonu min, tre pedanta klarigo kaj vi eĉ ne konscias pri tio. La elparolo de Chelsea estas preskaŭ perfekta, sed vi preferis longe fokusiĝi sur detaletoj.

  16. Profesoronto respondas al Galex:
    Ŝi estas fakte aminda sed, kara …

    Galex, ŝajnas ke vi estas klera pri fonologio, sed mi konsilas al vi legi Krashen kaj la ‘hipotezon de enmeto’. Esence, doni vicon da lingvokritikoj estas tre malefika maniero helpi homon pri ties lingva nivelo. Mi scias ke vi celas helpi, do jen mia eta kritiko por vi. Bonan tagon.

  17. galeks respondas al Galex:
    Ŝi estas fakte aminda sed, kara …

    post jaroj da esperanto-kunvenoj mi devas aldoni, laŭsperte, *speciale* pri akcentoj: mi rimarkis, ke, kiam oni hezitas pri kiu vorto sekve uzi, aŭ pri virtofino, oni ege pli emas meti la akcenton en maltaŭga loko, kaj tio sufiĉe kutimas.

    mia juĝo, estas, ke, ĉar tio estas pro hezito, tio estas ĉefe en tujaj kaj neplanaj okazoj, kie oni aŭ farus la mison aŭ parolus malpli dlentute, ĉar bezonus tro pripensi kion oni diras antaŭe: sed paroli pli pri gravas! ĉar tiel oni plej bonas lernas, kaj »estigas« enhavon en esperantujo! do oni ne tiom prizorgu en tiuj kuntekstoj!

    la afero cetere estas, ke akcento ĉefe utilas, kiam oni elparolas novajn vortojn *kaj* parolante *rapide*. tion mi faras, kaj do mia foja forgeso estas problemo (iuj foje ne komprenas, kaj mi devas rediri), sed vere oni ne zorgu pri misakcento tie: la ĉefa problemo estas la trorapido, kaj en internacia kunteksto, ju pli multaj estas da homoj fakte, oni pli bone zorgu paroli *malrapide* (kaj tion mi plej fuŝas, kaj mi admiras kelkajn homojn, kiuj tute sukcesas eĉ bone disligi siajn silabojn parolante)

  18. amiko diras:

    Beauvoir diras: Mi respektas progresemajn malpatriarkojn.

    Ĉu ne ĉiuj homoj indas respekton??

    Per ĉi tiu frazo, oni povas mezuri la profundecon de la sekta menso de Beauvoir kaj similaj. Tiuj malfeliĉuloj nur respektas tiujn kiuj pensas komplete same kiel ili. La aliaj (99,9% de la homaro) estas malamikoj. La ironio estas ke ili donas moralajn lecionojn al ĉiuj pri toleremo sed ili estas la plej maltoleremaj uzantoj de Tubaro.

  19. Beauvoir respondas al amiko:
    Beauvoir diras: Mi respektas …

    Rasismaj, faŝismaj kaj kvirfobiaj homoj ne meritas respekton. Ĉu vi konas la paradokson pri toleremo de Karl Popper?

  20. Chabana respondas al Beauvoir:
    Legu pri la paradokso pri toleremo de …

    Mi neniam pensis trovi en Esperantujo iun argumentadantan ke homoj ne meritas respekton. Kio okazis?

  21. Galex respondas al Beauvoir:
    Legu pri la paradokso pri toleremo de …

    ĝi ne estas pri respekto sed toleremo

    faŝistoj meritas la respekton, ke igas onin kontraŭi iliajn ideojn kaj agojn efike.

    sed fakte ne indas toleremo.

  22. amiko diras:

    Beauvoir diras: Ĉu vi povas ĉesi uzi la vortaĉon ‘bajzuo’? Ĝi nur celas moki aktivulojn kaj progresemajn homojn.

    La vorto Bajzuo estas kritiko de maltoleremaj ekstremistoj.

    Amuze, Beauvoir ŝategas kritiki la aliajn sed ne akceptas esti kritikita. Ne nur estas ŝi maltolerema sed ankaŭ ŝi pensas ke ŝi havas rajtojn ke la aliajn ne havas.

  23. Beauvoir respondas al amiko:
    Beauvoir diras: Ĉu vi povas ĉesi uzi …

    Mia pronomo estas ‘ri’.

    La vorto bajzuo estas uzata de patriarkoj por inciti aktivulojn kaj ridindigi ilian lukton por egaleco.

    Mi defendas egalecon por ĉiuj. Tamen, estas kompreneble ke patriarkoj ne volas perdi siajn privilegiojn. Ilia ĉagreno estas neevitebla en la vojo egalecen.

  24. Joda respondas al Beauvoir:
    Kial mi estas ridinda? Mi respekte …

    En vi estas grandega perforto, grandega malamo kaj grandega sufero kaj pro tio vi senĉese agresadas aliajn homojn sed vi mallerte provas kaŝi tiujn sentojn malantaŭ malforta usondevena doktrino, kiu vi repetadas kiel papago. Vi neniam estos mastro.

  25. Preterpasanta scivolemulo diras:

    La demando kaptita dum legado de la komentejo: Kiel aspektu ekzempla flirtado bajzumeniere? Aldone: Ĉu jam aperis utopio, kiu prezentas la mondon idealan de bajzua vidpunkto?

  26. Rajaï respondas al Preterpasanta scivolemulo:
    La demando kaptita dum legado de la …

    Interesa demando pri tiu utopio tamen kiel priskribi totalisman mondon kie ĉio estas konsiderata kiel perforto? Talentega tiu kiu povus tion verki. Certe, en tiu totalismo, vera perforto estus pravigata pro fantazia perforto. Ni skribu ĉi tie en la komentoj se ni trovos tian verkaĵon estonte.

  27. Andreo Nomado respondas al Komentisto:
    Chelsea devus fari filmeton pri …

    Mi esperas, ke ĉi ĉarma fraŭlino restos nesperta pri tiu temo kaj vizaĝmanindaj diskutaĉoj ligitaj kun ĝi. Veni ĉi kampon devus personoj multe pli severaj kaj harditaj.

  28. Pablo respondas al amiko:
    Ĉu vi povas kopii la afiŝon? Mi ne …

    Tiu antaŭa Pablo ne estas mi. Iel ajn, la respondo estas la sama. Mi ne pensas ke estas prudente kopii kaj alglui tekstojn faritaj en privataj etosoj. Sendepende de tio, ŝi scias, kaj ŝajnis amuziĝi pro la afero.

  29. amiko respondas al amiko:
    Al Pablo: Se vi ne volas kopii la …

    Tiu kiu skirbis tiun mesaĝon ne estas mi. Tamen, ni ĉiuj estu amikemaj, bonvolu.

  30. amiko respondas al amiko:
    Tiu kiu skirbis tiun mesaĝon ne estas …

    Jen amiko, la vera, denove kun mesaĝo al ĉiuj kiuj volas scii kion Chelsea opinias pri tiuj bubaĵoj: abonu miavivo.net kaj partoprenu nian komunumon!! Nun!! 🙂

  31. dankon diras:

    Dankon Chelsea por plibeligi nian jaron.

    La plej bona parto de 2020 estas ke mi fine komprenis ke mi ne plu povas esti feministo. Feminismo ne plu celas egalecon; nun feminismo celas destrui memestimon de viroj kaj identecon de ciuj: viroj, virinoj, okcidentanoj. Mi havas fraton kaj mi volas defendi lin.

  32. dankon respondas al Beauvoir:
    Bonvolu edukiĝi pri feminismo anstaŭ …

    Dankon sed ne. Mi ne volas meti en mian kapon tion kio loĝas en via kapo, ĉar mi amas min kaj mi ne volas iĝi samkiel vi. Vi estas karikaturo de tio kion mi ne ŝatas de feminismo. Mi volas esti libera virino, mi volas esti feliĉa kaj mi ne volas malami. Multaj virinoj pensas samkiel mi.

    Se vi komprenas la nederlandan
    https://www.youtube.com/watch?v=wBPedPGEMjA

    Se vi komprenas la francan
    https://www.youtube.com/watch?v=sNFCeZ0X9SQ

  33. Beauvoir respondas al dankon:
    Dankon sed ne. Mi ne volas meti en …

    Feminismo ne estas malamo. Tio estas patriarka karikaturo por moki la movadon. Feminismo estas libero kaj egaleco por ĉiuj homoj, kun specifa fokuso sur hominoj.

  34. Preterpasanta scivolemulo respondas al Beauvoir:
    Feminismo ne estas malamo. Tio estas …

    Feminismo ne estas io unueca. Ĝi enhavas diversajn fluojn de la sobra kaj milda, kies slogano estas “sama salajro kontraŭ sama laboro”, kaj ekstrema feminismo, kiu proklamas celon forigi ĉiujn virojn. La malsameco estas kiel inter pudelo kaj rotvejla hundo. Kian feminismon preferas vi?

  35. Malkredema Chelsea-admiranto respondas al ChelseaRaeMoses:
    .....saluton, amikoj.

    Ĉu vi vere estas Chelsea? Pruvu tion. Parolu pri la komentejo de Tubaro en iu el viaj filmetoj aŭ en viaj sociaj retoj. Mi ne povas kredi ke la vera Chelsea legas nin!

  36. Pablo respondas al Vaŭ:
    Kial demandi ĉu iu havas konton en …

    Ĉar tiu retejo estas konata por havi multajn kontojn de pornaj aktorinoj, kaj tiu demando, sen kunteksto, povas esti komprenita kiel proponon por fari pornaĵojn. Vi pravas, tio ne havas ajnan rektan insulton, sed certe vi demandas tion al viaj amikinoj.

  37. Atentemulo respondas al Scivolemulo:
    Pri kiu retejo temis?

    Se mi ne eraras, temis pri la retejo kies mallongigo estas ‘OF’. Mi ne povas diri plu. Se vi interesiĝas, serĉu pri ĝi.

  38. Beauvoir diras:

    Inviti inaspektan homon partopreni en fia porna retejo estas plia ekzemplo de la senbrida patriarkismo en nia komunumo.

  39. Lupo respondas al Beauvoir:
    Inviti inaspektan homon partopreni en …

    Estas kutima miskompreno ke OnlyFans estas porna retejo. Ĝi taŭgas por multaj diversaj celoj, unu el kiuj estas la vendado de erotikaj bildoj. Tamen, eĉ se ĝi estus porna retejo, kie estus la problemo? Kial ni tabuigas la libervolan vendadon de pornaj bildoj?

  40. Beauvoir respondas al Lupo:
    Estas kutima miskompreno ke OnlyFans …

    Komerci per la ina korpo estas fia formo de ekspluatado. Ĉu vi akceptus ke homoj vendu sin kiel sklavojn?

  41. Ĵĵĵ respondas al Beauvoir:
    Komerci per la ina korpo estas fia …

    La demando ĉu ŝi havas konton estas maltaŭga, sed se iu (viro aŭ virino) havas ĝin, kiel ĝi malbonas?

  42. Kontraŭfaŝisto respondas al Beauvoir:
    Komerci per la ina korpo estas fia …

    Do vi hontigas virinojn kaj iliajn elektojn, kaj kontraŭas ilian rajton fari kun sia korpo kion ajn ili volas. Vi estas faŝisto

  43. dankon diras:

    Kara Galex,

    Evidentas ke vi estas amikema kaj volas kontribui positive al Esperantujo. Vi tute bonvenas kaj facile trovos samideanojn por agrable diskuti kun vi. Mi pensas ke la unua reago al via komento estis iom forta ĉar en ĉi tiu paĝo trolo kreis strangan etoson. Havu agrablajn momentojn kun ni!

  44. Tubaro-historiisto diras:

    Resumo de la komentoj ĝis nun:

    – Iu esprimas amon por la afiŝinto kaj tuj estas reago kiu kondukas al diskuto pri feminismo.

    – Iu kritikas la elparoladon de la afiŝinto.

  45. pablo respondas al Konsentulo:
    Mi volus povi voĉdoni vian komenton

    Estas kelkaj kialoj por ke ne eblas voĉdoni komentojn.

    Se ni faras nenion per tiuj voĉdonoj, tiu eblo utilas nur por nutri la egoon de uzantoj.

    Ni volas eviti “militon de voĉdonojn” kie grupo de homoj voĉdonas negative iun komenton pro ajna kialo.

    Ni volas eviti ke tubaro estu “eĥoĉambro”

  46. ĉambro 101 diras:

    Al @Beauvoir
    “Komerci per la ina korpo estas fia formo de ekspluatado. Ĉu vi akceptus ke homoj vendu sin kiel sklavojn?”

    Ĉu vi vere pensas ke fari pornon estas samo kiel sklaveco? Kial ĝi ne estas simpla servo? Kiam la “progresemuloj” iĝis novpuritanaj?

  47. Hazarda cabo respondas al ĉambro 101:
    Al @Beauvoir "Komerci per la ina …

    La klarigo estas facila: bajzuoj malŝatas ĉion kio plaĉas al caboj. Ĉu caboj ŝatas pornografion? Jes. Do, pornografio estas forigenda.

  48. Paciencemulo respondas al Hazarda cabo:
    La klarigo estas facila: bajzuoj …

    ‘Cabo’. Jen alia elpensita vorto por ridindigi aktivulojn. Neniu uzas ĝin, krom grupeto da troloj en Telegramo, kiuj obstine sed vane propagandas ĝin.

  49. Senpacienculo respondas al Paciencemulo:
    'Cabo'. Jen alia elpensita vorto por …

    ‘Ri’. Jen alia elpensita vorto por ridindigi aktivulojn. Neniu uzas ĝin, krom grupeto da troloj en Telegramo, kiuj obstine sed vane propagandas ĝin.

  50. Beauvoir respondas al Senpacienculo:
    'Ri'. Jen alia elpensita vorto por …

    ‘Ri’ ne estas stulta elpensaĵo. Ĝi estas pronomo vaste uzata en nia komunumo, kiel pruvas la scienca esploro de la prestiĝa akademiano Markos Kramer.

  51. Beauvoir respondas al ĉambro 101:
    Al @Beauvoir "Komerci per la ina …

    Pornaj aktorinoj estas devigitaj fari per sia korpo aferojn kiujn ili ne volas kaj ne malofte ili estas seksperfortitaj de aktoriĉoj aŭ kameraistiĉoj. Pornografio estas formo de moderna sklaveco.

  52. Teda sed amuza diskuto respondas al Beauvoir:
    Pornaj aktorinoj estas devigitaj fari …

    Mi havas kelkajn demandojn… Kial vi antaŭsupozas la genron de tiuj homoj por diri ke ili estas aktorinoj? Vi nur scias pri la sekso. Ĉu ankaŭ aktoroj estas devigitaj aŭ ne? Mi jam scias vian respondon, sed ĉu tio ne estas ĝeneraligo?

  53. Beauvoir respondas al Teda sed amuza diskuto:
    Mi havas kelkajn demandojn... Kial vi …

    Vi pravas, ke mi ne povas scii la genron de la aktoroj, sed kutime estas hominoj tiuj, kiuj suferas la perforton de aktoriĉoj. La pornografia industrio spegulas la patriarkan modelon de nia socio.

  54. . respondas al Beauvoir:
    Vi pravas, ke mi ne povas scii la …

    Sed mi pensis ke uzi la ĝeneralan veron (XX+havas mamojj=estas virino) estis malrespekto. Kial vi ne estas malrespekta dum via aserto?

  55. Beauvoir respondas al Beauvoir:
    Vi pravas, ke mi ne povas scii la …

    Ĉar alie ni ne povus paroli pri la subpremado kaj perfortado, kiujn hominoj spertas ĉiutage en ĉiuj aspektoj de siaj vivoj. Aldone, ĉiuj homiĉoj, vole-nevole estas privilegiita parto de la patriarka kulturo, kiu ekspluatas hominojn.

  56. Mi volas kompreni vin diras:

    @Beauvoir, kiel vi atingis la konkludon pri patriarko kulturo, ekspluato, perforto, ktp? Ni vivas en la 21-a jarcento, ne la 18-a. En la Okcidento egalismo jam estas vasta. Kaj la restantaj seksismaĵoj (kontraŭ virinoj) plejparte estas mensaj kan senkonsekvencaj, t.e. nesistemaj. Kiam oni kontrolas sciencojn kaj statistikojn, ili montras ke pli estas VIROJ kiuj estas viktimoj de perforto, neglekto, ekspluato, danĝero, morto, mensaj perturboj, sinmortigoj ktp ktp ktp. Do diri ke patriarka socio estas universala afero, kvazaŭ religia vero, estas strangeta afero.

    Do, bonvolu klarigi al mi kiel vi atingis viajn konkludojn, estu konkreta.

  57. Beauvoir respondas al Mi volas kompreni vin:
    @Beauvoir, kiel vi atingis la …

    Se vi ne povas vidi la teruran diskriminacion, kiujn hominoj suferas, vi estas privilegiita homiĉo. Malfermu viajn okulojn kaj rigardu ĉirkaŭ vi. Hominoj estas perfortataj kaj diskriminiciataj ĉiutage.

  58. La Korneca Frenezulo diras:

    Mi vere deziras, ke mi povus renkonti chi tiun belan inon, por ke ni ambau’ povu eliri kaj kune fari l’amon eterne. 🙂

  59. diskutemulo respondas al Filozofo:
    Se viro diras ke li masturbas sin, …

    Male. Se virino diras tion, ŝi estas liberigita kaj sendependa virino. Se tion diras viro, li estas fiasko kaj “incel”. Kiel tio rilatas al la filmo?

  60. Lango malsekas respondas al diskutemulo:
    Male. Se virino diras tion, ŝi estas …

    Mi pensas ke ĉi tiu komentejo tiel populariĝis, ke homoj simple hazarde komentas en ĝi, kvazaŭ ĝi estus babilejo.

  61. Olego diras:

    Mi jam laciĝas pri bajzuoj. Ili ĉion enmerdigas per siaj obsedoj. Bajzuoj volas regi Esperantujon sed ili ne sukcesos ĉar ili nur estas koterio de okcidentaj geknaboj. La mondo ne estas bajzua!

  62. Mi skribas per krajono respondas al Olego:
    Mi jam laciĝas pri bajzuoj. Ili ĉion …

    Via obsedo kontraŭ bajzuoj ŝajnigas vin freneza. Ili ne estas tiel influaj.

  63. Beauvoir respondas al pablo:
    Eble tio helpas …

    Do, incitema vorto, verŝajne uzata de faŝistoj, kiu celas moki poregalecajn aktivulojn. Malbedaŭrinde, preskaŭ neniu uzas ĝin.

  64. pablo respondas al Beauvoir:
    Do, incitema vorto, verŝajne uzata de …

    Depende de la etoso. En la esperanta telegramo, ekzemple, estas sufiĉe konata vorto, mi pensas

  65. Ekluktu diras:

    Ĉi tiu komentejo estas plena de seksismaĵoj… Ni ankoraŭ devas multe progresi kiel socio. Inoj plu estas mokataj kaj subpremataj.

Lasi respondon al Tubaro-historiisto

diras:Nuligi

Kio estas verda?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?