Ni realigu la unuan IJK-n en Afriko!

TEJO Esperanto publikigis antaŭ 3 jaroj

  • 4
  • 0
  • 1

03:12 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Por ke junaj aktivuloj en Afriko povu konstrui pli fortan kaj grandan Esperanto-movadon, ili bezonas renkontiĝi, interŝanĝi spertojn kaj vere senti Esperantujon. Tian eblecon ili bedaŭrinde ne havas pro vizaj problemoj kaj financaj limigoj. Pro tio Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) decidis veni kun sia ĉefa evento al Afriko kaj organizi interkapabligan projekton. Restas do solvebla parto – kolekti financajn rimedojn por venigi aktivulojn de afrikaj landoj al la evento. Kaj pro tio kreiĝis ĉi tiu kampanjo! Detaloj ĉe tejo.org/afrika-ijk

Komentoj (1)

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

fenestrodomojnretavoĉon