Akvo – Strika Tango

Alejandro Cossavella publikigis antaŭ 1 jaro

04:13 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Kanto originale verkita en esperanto far Ale Kosabela ene de la projekto Strika Tango.

Ploras virin´
kiu eliris el la reto
sen ajna mesaĝ´
Falas la pluveto…
Akvo…

Griza la strat´,
griza la memoro
Mildas la plor´,
malmolas la doloro

Venu, revenu
Kien vi foriris, mia amo?
Akvo

Likas la kran´,
estante jam fermita
forglitas la gut´,
saltas devigita
Akvo

Ploras virin´
kiu eliris el la reto
sen ajna mesaĝ´
Falas la pluveto…
Akvo…

Venu, revenu…

Originala kanto en esperanto.

#StrikaTango #AleKosabela #LaPorkoj

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

manojokulojpiedojoreloj