LAŬ MIA VOLO (My way) – ESPERANTO
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 55 Spektoj
- 1 Komentoj
- 6
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen esperanta versio de la fama kanto “My way”, kiu origine estis en la franca “Comme d’habitude” sed kun tute senrilata teksto. Paul Anka verkis la anglan tekston por Franck Sinatra. Mirinde, je la komenco, la kanzono estis rifuzita de la ĉefaj francaj kantistoj de la epoko (1967), eĉ de Claude François li mem, kiu taksis ĝin tro malgaja. Post disiĝo kun amatino, Claude François deziris kanti ion pli tristan kaj ŝanĝis opinion, eĉ partoprenante la verkadon kaj komponadon per kelkaj detaloj.
Teksto de jOmO :
LAŬ MIA VOLO / MY WAY
Kaj nun, alvenis fin’
Mi staras ĉe kurteno lasta
La viv’ ĝojigis min
Vagadis mi tra mondo vasta
Kaj plie dum viva lud’
Mi verkis tekston de propra rolo,
Kaj eĉ agadis mi
Laŭ propra volo.
Mi nun bedaŭras nur
El tuta viv’ kelkajn detalojn
Sen tim’ kaj kun mezur’
Sukcesis mi eviti falojn
Jes ĉion planis mi
Kaj paŝis ĉiam laŭ busolo
Kaj nur agadis mi
Laŭ propra volo.
Dum juna aĝ’, temp’ de ribel’
Vori la mondon estis cel’
Sed apetito estis tro
Mi lernis esti ne hero’
El patra dom’, mi iĝis hom’
Laŭ mia volo.
Jen am’, kun rid’ aŭ plor’
Jen malsukces’, mi ĉion konis
Nun sentas mia kor’
Ke tio tiom ne malbonis
Laŭ mia manier’
Konkrete, ne nur en parolo
Sen ĉes’ agadis mi
Laŭ mia volo.
Ĉar kion do posedas hom’
Se ne sin mem, kun propra nom’
Li diru vortojn el sia kor’
Ne de la sklavoj sen honor’
Laŭ histori’ rezistis mi
Laŭ mia volo.