Bonvenon al Scivolemo

Scivolemo publikigis antaŭ 2 jaroj

00:41 esperanta

  • 42
  • 3
  • 3

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Esperanto estas kreskanta lingvo kun multe da potenco, sed kvankam ĝi floras kiam temas pri socia agado aŭ lingvaj debatoj, scienco estas tereno, kiu ne sufiĉe estas esplorata. Kiel paŝo en la ĝusta direkto, ĉi tiu kanalo disvastigas videigitajn artikolojn de la blogo Scivolemo. Tiel la celo unua estas diversigi la materion, kiun la lingvo povas oferti.

La kreinto kaj verkinto Frank studas ĥemian teĥnologion en la Teĥnika Universitato de Eindhoven kaj jam estas dum jaroj membro de loka astronomia kaj matematika klubo. La videoj estas prezentitaj de studinto de fiziko dediĉita al la lingvoj, Roĉjo, kaj la produktoro kaj muntisto estas Carlos kiu esploras pri sociaj sciencoj. Sed tio ne signifas ke nia teamo plenas. Ni daŭre serĉas samideanojn kiu emegas helpi per iliaj fortoj. Ĉu eble vi?

Aliflanke, ni estas profesie nek scientistoj nek filmistoj. Tio signifas ke konstruktivaj kritikoj ĉiam estas bonvenaj.

Ĝuu la spektadoj kaj legadon en https://scivolemo.wordpress.com

Komentoj (3)

Lasi respondon al Scivolemo-videoj Nuligi respondon

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

fingrojnmanojnkapojnkorojn