Ĉi tiu filmo estas kaŝita, ĉar administranto markis ĝin kiel Nedisponebla

Personpronomoj (Tria Persono _ Uzado)

joel do Ó publikigis antaŭ 10 monatoj

  • 5
  • 0
  • 1

05:21

Raporti la filmon

Priskribo

Uzado :
1. – La ĉefa rolo de la triapersonaj pronomoj estas anstataŭi antaŭe esprimitan substantivon: “mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko”.
Kiam, en la kontinua parolo, intervenas pluraj priparolatoj de diversaj seksoj aŭ nombroj, oni povas klare aludi ilin per la respondaj personpronomoj: “ĉiutage Knut pensadis pri Anjo, kaj nun li vidis, ke ankaŭ ŝi memoras pri li”. “staris la pastro sur la katedro … li diris, ke la homoj estas malpiaj …”. “li asertis, ke ilia vermo ne mortas … li tion diris kun plej granda certeco … li priskribis al ili la inferon … “.
Kiam la pluraj priparolatoj estas samseksaj aŭ samnombraj, oni povas aludi ilin ankaŭ per la respondaj personpronomoj, se la senco restas klara: “kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki”. (la lasta “ŝi” reprezentas la virinon, sed tio estas klara, ĉar se ĝi devus reprezenti la subjekton de donu, oni uzus “si”. Se la senco ne estas klara, oni devas ŝanĝi la frazon, aŭ uzante alian pronomon aŭ ripetante la vorton: “se ni iam post prepozicio uzas akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kauzoj”. (“Ĝi tie dependas ne de ĝi”, estus tute konfuza). Sed ĉiuokaze oni devas uzi personpronomon en subpropozicioj , kiuj trovigas
post aŭ interne de la ĉefpropozicio, por aludi al la subjekto de tiu ĉefpropozicio: “vidante, ke li ne povas gajni, la rajdisto haltigis la ĉevalon”. “la prezidanto deklaris, ke li abdikus, se …”. Male, se la subpropozicio antaŭas la ĉefpropozicion, oni povas esprimi la subjekton en la subpropozicio kaj aludi ĝin per personpronomo en la ĉefpropozicio: “kiam la patro alvenis, li alvokis la infanojn”. (kp.: la patro alvokis la infanojn, tuj kiam li alvenis).

2. – Apud tiu esenca rolo, Zamenhof uzas la neŭtran personpronomon “ĝi” kun la proksimuma valoro de tio, sed iom pli sendifine. Oni renkontas tiun uzon en du okazoj:
a) por esprimi la tute ne precizan ideon de priparolataĵo en la esprimo “ĝi estas”: “ĝi estas tiu nokto, kiu estas dediĉata al la Eternulo”. “unu leviĝis … ĝi estis virino de meza aĝo”. “Ĉu ĝi estas vi, sinjorino, kiu diris … ?”. “en formo de hundidoj aŭ de io alia, ĝi ĉiam estas subaĉetoj”. En tia
okazo la nuna kutimo estas simple forlasi la pronomon: “estas mi, kiu faris”.

b) por reprezenti la ideon de tuta, antaŭe esprimita propozicio: “la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la kondiĉoj de la lingvo”. “mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero”.
Tiu anstataŭo de tio estas precipe bonvena por eviti ripeton de samaj silaboj, kiam en la kunteksto troviĝas “io”, “ĉio”, “tio”: “ĝi ne estas ankoraŭ io grava”. “Ĝi estas ĝuste tio, pri kio mi volis paroli kun vi”. Sed “ĝi” donas
iom trivialan tonon al la stilo kaj povus kelkfoje kaŭzi konfuzon: “li skribis tiun leteron; mi vidis ĝin”. (Ĉu: mi vidis la leteron, aŭ: mi vidis lin skribanta leteron?”). En tiaj okazoj oni devas nepre uzi “tio”, kiu klare montras, ke temas pri la tuta ideo de la antaŭa propozicio: “li rakontis tiun historion; ĝi estas vera (“la historio”) – tio estas vera (“la fakto, ke li rakontis ĝin”).

Komentoj (1)

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

komputilovarmaaperu.netgrundo