Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Islamo (Esperanto)

Figy Museum publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu en Esperanto?

Ĉi tiu afiŝo estas kaŝita, ĉar administranto markis ĝin kiel Nedisponebla.

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Momente ne eblas voĉdoni por ĉi tiu afiŝo.

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Ĉi tiu video montras la iluziojn en la Korano. Ĉi tio estas pruvo, ke la Korano kaj tiel Islamo ne venas de Dio. La Skribo de Dio estas nefleksebla. Islamaj instruoj baziĝas sur la kredo, ke la suras de la Korano venas de la ĉielo, de Dio. La aŭtoro de Korano ne estas homo. Se tio veras, ne ekzistus eraro en Korano. Nek doktrinaj nek faktaj.

Islamo, Alaho, Mohamedo, Korano, Hadito, Sunnah, Fatwa, Jihad, Mekao, Medino, Salafistoj, Hajj, Zakat, Preĝo, idolkulto, ĵurado, idolkulto, kaaba, Jesuo, kristaneco, virgulino, moskeo,

Komentoj (58 komentoj)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton
  1. Ekologiema komputilisto diras:

    Kiom da megabajtoj oni malŝparas por prezenti la nur kelkcent bajtojn da teksto en ĉi tiu filmeto 😒

  2. Konfuzito diras:

    Mi spektis la filmeton dufoje kaj mi ankoraŭ ne decidis, ĉu ĝi subtenas aŭ kontraŭas islamon. Ĉu iu povas klarigi ĝin al mi?

  3. Klariganto respondas al Konfuzito:
    Mi spektis la filmeton dufoje kaj mi …

    Laŭ la priskribo, ĝi kontraŭas ĝin (Ĉi tiu video montras la iluziojn en la Korano. Ĉi tio estas pruvo, ke la Korano kaj tiel Islamo ne venas de Dio)

  4. Konfuzito respondas al Klariganto:
    Laŭ la priskribo, ĝi kontraŭas ĝin …

    Tamen, la priskribo poste diras, ke la aŭtoro de la Korano ne estas homo. Ĉu ĝi estis aliplanedano? Aŭ ĉu ĝi celas Dion?

  5. Klariganto respondas al Konfuzito:
    Tamen, la priskribo poste diras, ke la …

    Mi komprenas tiun frazon kiel ekzakta citaĵo de la Korano. Mi ne kapablas (nek emas) legi tekston ene de filmo, sed mi komprenetas ke ĝi montras iu eraro en la Korano, kaj tiu eraro estas la pruvo ke Koranon ne Dio skribis.

  6. Helpemulo diras:

    Jen la teksto de la filmeto por pli komforte legi ĝin:

    “Islamo instruas, ke laŭ kristanoj, la Trinco de Dio estas Dio, Jesuo Kristo kaj la virgulino Maria. Kompreneble, ĉi tio estas sensencaĵo. Kristanoj kredas je la Sankta Spirito kiel la tria en la Triunuo. Korano estas neforigebla, kiel skribis Allah mem.

    Se vi diras: Ne estas vero. Alaho scias, ke kristanoj kredas je la Triunua Dio, Filo kaj Sankta Spirito, vi neas Islamon, ĉar Dio ne mensogas.

    Se vi diras: Mohameto ne konis la doktrinon de la kristanoj? Vi rifuzas islamon, ĉar la Korano estas la laboro de Alaho, ne profeto.

    Se vi diras: Allah malkaŝita en Korano, la Triunuo estas Dio, la Filo kaj la Virgulino Maria, vi neas Islamon ĉar Dio scias, ke kristanoj instruas la trincon al Dio, al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

    Kion ĉi tio signifos? Ĉu vi jam scias, kial mi fariĝis kristano kaj atingis scion pri la vero? Islamo neas sian propran instruadon. Tio estas la vero pri li.”

  7. Pasanta klariganto respondas al Han:
    La teksto estas nekomprenebla kaj …

    Ri diras ke la korano pretendas ke la tria parto de la triununo de kristanismo estas la virgulino Maria. Tio ne estas vera ĉar la tria parto estas la sankta spirito. Tial la korano enhavas mensogon. Ri sekve konkludas ke islamo estas falsa ĉar la korano estas la diro de dio kaj dio ne farus tiun eraron. La fina konkludo estas ke kristanismo estas la ĝusta religio. Tiu lasta punkto ŝajnas al mi esti salto sen logika argumento.

  8. Riisto respondas al Bumero:
    'Ri'? Mi dubas, ke religiema homo …

    Ne necesas ke ri estu riisto por ke mi nomu lin “ri”. Se mi ne scias rian preferatan pronomon mi nomos rin tiel por esti neŭtrala.

  9. Pragmata riisto respondas al Riisto:
    Ne necesas ke ri estu riisto por ke mi …

    Se mi dirus “ĝi”, oni tutprobable supozus ke mi parolas pri la teksto, ne la homo.

  10. Dio respondas al Riisto:
    Ne necesas ke ri estu riisto por ke mi …

    Estas ege malrespekte uzi “ĝi” por homo, pri kiu oni ne scias, ĉu ri ŝatas esti “ĝi”-dirita.

  11. Pugvundita bumero diras:

    Ĉar riismo estas bajzua afero kaj bajzuoj ĝenerale malŝatas kristanismon (tamen ili povas laŭdi islamon).

  12. Bajuzo respondas al Pugvundita bumero:
    Ĉar riismo estas bajzua afero kaj …

    Persone mi sufiĉe kritikus ĉiujn religiojn. Tamen mi ankaŭ kritikus ksenofobion. Ofte kiam homoj aparte kritikas islamon ili faras ĝin pro ksenofobio. Mi kritikus tion kaj tio povus aspekti kiel subteno de islamo, sed vere ĝi estas subteno de la libereco kaj diverseco.

  13. Malbajzuo respondas al Bajuzo:
    Persone mi sufiĉe kritikus ĉiujn …

    Kaj ofte kiam okcidentaj homoj aparte kritikas kristanismon sed neniam aliajn religiojn ili faras tion pro bajzueco. Mi kritikus tion kaj tio povus aspekti kiel subteno de kristanismo, sed vere ĝi estas subteno de honesteco kaj malhipokrito.

  14. Logikulo diras:

    “Se mi dirus “ĝi”, oni tutprobable supozus ke mi parolas pri la teksto, ne la homo.”

    Eĉ se tiu miskompreno okazus, ĉu ĝi vere ŝanĝus la sencon de tio, kion vi diris?

  15. Ĝiisto diras:

    “Estas ege malrespekte uzi “ĝi” por homo, pri kiu oni ne scias, ĉu ri ŝatas esti “ĝi”-dirita.”

    Same oni povus diri pri ‘ri’. Kelkaj homoj ofendiĝas se oni ri-diras ilin.

  16. nebajzuo respondas al Pluverulo:
    Ĉu la bajzuoj kiuj ofendiĝas pri la …

    Vi diskutas kontraŭ pajlhomo. Neniu riisto ofendiĝos pro tio, ke vi ne uzas ‘ri’, kondiĉe ke vi ne mispronomu homojn.

  17. Islamano diras:

    Islamo estas la vera religio.
    Islamo estas paco.
    Islamo estas amikeco.
    Islamo estas helpemo.
    La aŭtoro scias neniom pri islamo.

  18. Liberemulo respondas al Ateisto:
    Bonvolu ne propagandi religiojn ĉi tie

    Kial vi kontraŭas tiun proislaman komenton sed ne la kontraŭislaman kaj prokristanan filmon?

  19. Ateisto respondas al Liberemulo:
    Kial vi kontraŭas tiun proislaman …

    Mi eĉ ne sciis ke la mesaĝo de la filmeto estas porkristana, ĝi estas tiel nekomprenebla. Tamen, se ĝi estus tiel propaganda kiel la komento de Islamano, mi ankaŭ plendus. Mi ne estas kristano. Ne ridinde klopodu por serĉi hipokritecon kie ĝi ne ekzistas, bajzuo.

  20. Scivolema respondas al Islamano:
    Islamo estas la vera religio. Islamo …

    Ankaŭ kristanismo diras samon. Kial Islamo estas la vera? Bonvolu eviti buklajn argumentojn kiel “X Es la vera ĉar X asertas esti la vera, kaj X devas esti la vera ĉar X, la vera, ne eraras”

  21. Islamano respondas al Scivolema:
    Ankaŭ kristanismo diras samon. Kial …

    Ĉar ĉio, kion la Korano diras, estis pruvita vera de la scienco dum la lastaj jarcentoj. Tiom perfekta verko nur povas veni de DIO mem per Lia profeto (la paco estu kun li).

  22. Vikipedio respondas al Vikipedio:
    [citaĵo bezonata]

    Vi diris ke la enhavo de la korano estis science pruvita, kaj mi celis ke oni bezonas citaĵon por la scienca pruvo. Aŭ ĉu vi diras ke ankaŭ la scienco estas en la korano?

  23. Guglemulo diras:

    Mi legis artikolon en la angla pri tiu kritiko por provi pli bone kompreni. Ŝajne estas multaj alineoj en la korano kiujn oni povas interpreti por pensi ke la verkinto de la korano kredis ke la tria parto de la kristana triunuo estas la virgulino Maria. Unu el ili estas jene:

    “Ho vi, popolo de la Skribo! Ne troigu je via religio, sed diru pri Allah nur la veron. Vere la Mesio Jesuo, filo de Maria, estis sendito de Allah kaj bona novaĵo de Li, kiun Li sendis al Maria, kaj graco de Li, do kredu je Allah kaj al Liaj senditoj kaj ne diru: “Tri”. Forlasu do, estos pli bone por vi. Vere Allah estas Dio ununura. Malkonvenas al Lia sankteco havi filon. Al Li apartenas ĉio, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. Allah sufiĉas kiel defendanto.”

    Laŭ la artikolo estas alia miskompreno kiu ŝajnas pli fuŝa, kiu estas ke la verkinto ŝajne kredis ke laŭ kristanoj la tri partoj de la triunuo estas tri diversaj dioj. Do grava parto de islamo estas ke estas nur unu dio. Sed laŭ mia kompreno tio ankaŭ validas por kristanismo, kaj la triunuo estas nur tri reprezentoj de la ununura dio.

  24. Kristano respondas al Guglemulo:
    Mi legis artikolon en la angla pri tiu …

    Prave. La kristana teologio pri la Sankta Triunuo estas iom kompleksa kaj ofte nekristanoj – kaj eĉ kelkaj kristanoj mem – miskomprenas ĝin. La verkinto de la Korano montras nur supraĵan scion de kristanismo.

  25. Islamano diras:

    “Vi diris ke la enhavo de la korano estis science pruvita, kaj mi celis ke oni bezonas citaĵon por la scienca pruvo. Aŭ ĉu vi diras ke ankaŭ la scienco estas en la korano?”

    Nur legu la Koranon. Tie troviĝas aferoj, kiujn oni ne sciis je la tempo de la Korano, sed kiujn moderna scienco poste pruvis. Tio montras, ke la Korano venas de DIO per Lia Profeto (la paco estu kun li).

  26. Masonisto respondas al Islamano:
    “Vi diris ke la enhavo de la korano …

    Ĉu vi vere kredas kion vi diras aŭ ĉu vi trolas? La Korano estas religia libro, ne scienca teksto. Ĝi ne estas libro por lerni sciencon.

  27. Pensulo respondas al Islamano:
    “Vi diris ke la enhavo de la korano …

    ‘Li’? ‘Lia’? Kial vi antaŭsupozas la genron de Dio? Kial ne uzi ‘ŝi’ aŭ ‘ri’? Tio nur estas montro de la efiko de patriarkeco en nia socio. Por mi, Dio estas tiel potenca kaj saĝa, ke ŝi nur povas esti ino.

  28. Homo respondas al 👀:
    Estas tiom da virinmalamo en la biblio …

    Kial vi parolas nun pri la Biblio? La filmeto temas pri la Korano. Bajzuoj ĉiam refokusas ĉiujn negativajn komentojn pri religio al kristanismo.

  29. 🎈 respondas al Homo:
    Kial vi parolas nun pri la Biblio? La …

    Nu, ne surprizus min se ankaŭ la korano estas plena je virinmalamo. Tamen kiel okcidenta bajzuo mi scias tre malmulte pri Islamo kaj tial ne aŭdacas deklari tion.

  30. Guglulo respondas al 👀:
    Estas tiom da virinmalamo en la biblio …

    “La viroj respondos pri la virinoj, ĉar Allah distingis iujn disde la aliaj, kaj ĉar la viroj disdonas por la virinoj el siaj propraĵoj. Do virtaj virinoj estas la obeemaj kaj tiuj, kiuj ne malkaŝas la sekretojn de siaj edzoj, per la helpo de Allah; tiujn, pri kiuj vi supozas, ke ili malobeos, vi admonu, lasu ilin solaj en la lito kaj batu ilin. Se ili tiam obeos al vi, ne persistu en la persekuto; vere Allah estas eminenta, grandega.” Korano 4:34

    Do… ankaŭ Allah ŝajnas nepre iĉo. ☹

  31. Homarano diras:

    Estas tro da ksenofobiaj kaj kontraŭislamaj respondoj ĉi tie. Homoj, unue lernu respekti aliajn kulturojn kaj religiojn, poste vi povas malfermi vian bumeran buŝon.

  32. Liberemulo respondas al Homarano:
    Estas tro da ksenofobiaj kaj …

    Kial oni ne rajtas kritiki Islamon? Kial ajna kritiko al Islamo estas ksenofobia? La filmo nomiĝas “Islamo”, ne sencas kritiki ĉi tie kristanismon, budhismon aŭ rastafarismon.

  33. Bajzuo respondas al Liberemulo:
    Kial oni ne rajtas kritiki Islamon? …

    Ni okcidentanoj ne rajtas kritiki islamon. Ni devas ĉiam defendi ĉion islaman, por pruvi ke ni estas ege toleremaj kaj respektemaj al aliaj kulturoj.

  34. o respondas al .:
    La kanalo ŝajne ne havas aliajn …

    Eble la aŭtoro eĉ ne scias Esperanton kaj uzis interretan tradukilon por plu disvastigi sian mesaĝon.

  35. Tubaruzanto diras:

    Mi volas danki Pablon por esti kreinta ĉi tiun platformon kie oni povas facile trovi Esperantajn filmetojn kaj libere debati kaj komenti. Tubaro iom post iom iĝas unu el la plej gravaj retejoj de Esperantujo kaj mi invitas ĉiujn aliajn uzantojn reklami ĝin inter esperantistoj por ke nia Tubara komunumo kresku.

  36. Pablo respondas al Tubaruzanto:
    Mi volas danki Pablon por esti kreinta …

    Dankon pro tiel instigaj vortoj. Sed, kompreneble, ne nur 1 homo povas fari ĝin, eĉ se mi estas videbla vizaĝo. Platformo estas nenio sen enhavo, kaj estas la jutubistoj kaj la komentantoj kiuj kreskigas la enhavon, tubaro nur videbligas tiun enhavon.

Lasi respondon al Ateisto

diras:Nuligi

Kiu havas bekon?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?