Islamo (Esperanto)

Figy Museum publikigis antaŭ 1 monato

  • 37
  • -8
  • 58

01:10 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Ĉi tiu video montras la iluziojn en la Korano. Ĉi tio estas pruvo, ke la Korano kaj tiel Islamo ne venas de Dio. La Skribo de Dio estas nefleksebla. Islamaj instruoj baziĝas sur la kredo, ke la suras de la Korano venas de la ĉielo, de Dio. La aŭtoro de Korano ne estas homo. Se tio veras, ne ekzistus eraro en Korano. Nek doktrinaj nek faktaj.

Islamo, Alaho, Mohamedo, Korano, Hadito, Sunnah, Fatwa, Jihad, Mekao, Medino, Salafistoj, Hajj, Zakat, Preĝo, idolkulto, ĵurado, idolkulto, kaaba, Jesuo, kristaneco, virgulino, moskeo,

Komentoj (58)

  1. Kiom da megabajtoj oni malŝparas por prezenti la nur kelkcent bajtojn da teksto en ĉi tiu filmeto 😒

  2. Mi spektis la filmeton dufoje kaj mi ankoraŭ ne decidis, ĉu ĝi subtenas aŭ kontraŭas islamon. Ĉu iu povas klarigi ĝin al mi?

    • Laŭ la priskribo, ĝi kontraŭas ĝin (Ĉi tiu video montras la iluziojn en la Korano. Ĉi tio estas pruvo, ke la Korano kaj tiel Islamo ne venas de Dio)

      • Tamen, la priskribo poste diras, ke la aŭtoro de la Korano ne estas homo. Ĉu ĝi estis aliplanedano? Aŭ ĉu ĝi celas Dion?

        • Mi komprenas tiun frazon kiel ekzakta citaĵo de la Korano. Mi ne kapablas (nek emas) legi tekston ene de filmo, sed mi komprenetas ke ĝi montras iu eraro en la Korano, kaj tiu eraro estas la pruvo ke Koranon ne Dio skribis.

  3. Jen la teksto de la filmeto por pli komforte legi ĝin:

    “Islamo instruas, ke laŭ kristanoj, la Trinco de Dio estas Dio, Jesuo Kristo kaj la virgulino Maria. Kompreneble, ĉi tio estas sensencaĵo. Kristanoj kredas je la Sankta Spirito kiel la tria en la Triunuo. Korano estas neforigebla, kiel skribis Allah mem.

    Se vi diras: Ne estas vero. Alaho scias, ke kristanoj kredas je la Triunua Dio, Filo kaj Sankta Spirito, vi neas Islamon, ĉar Dio ne mensogas.

    Se vi diras: Mohameto ne konis la doktrinon de la kristanoj? Vi rifuzas islamon, ĉar la Korano estas la laboro de Alaho, ne profeto.

    Se vi diras: Allah malkaŝita en Korano, la Triunuo estas Dio, la Filo kaj la Virgulino Maria, vi neas Islamon ĉar Dio scias, ke kristanoj instruas la trincon al Dio, al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

    Kion ĉi tio signifos? Ĉu vi jam scias, kial mi fariĝis kristano kaj atingis scion pri la vero? Islamo neas sian propran instruadon. Tio estas la vero pri li.”

    • Ri diras ke la korano pretendas ke la tria parto de la triununo de kristanismo estas la virgulino Maria. Tio ne estas vera ĉar la tria parto estas la sankta spirito. Tial la korano enhavas mensogon. Ri sekve konkludas ke islamo estas falsa ĉar la korano estas la diro de dio kaj dio ne farus tiun eraron. La fina konkludo estas ke kristanismo estas la ĝusta religio. Tiu lasta punkto ŝajnas al mi esti salto sen logika argumento.

  4. Ĉar riismo estas bajzua afero kaj bajzuoj ĝenerale malŝatas kristanismon (tamen ili povas laŭdi islamon).

    • Persone mi sufiĉe kritikus ĉiujn religiojn. Tamen mi ankaŭ kritikus ksenofobion. Ofte kiam homoj aparte kritikas islamon ili faras ĝin pro ksenofobio. Mi kritikus tion kaj tio povus aspekti kiel subteno de islamo, sed vere ĝi estas subteno de la libereco kaj diverseco.

      • Kaj ofte kiam okcidentaj homoj aparte kritikas kristanismon sed neniam aliajn religiojn ili faras tion pro bajzueco. Mi kritikus tion kaj tio povus aspekti kiel subteno de kristanismo, sed vere ĝi estas subteno de honesteco kaj malhipokrito.

  5. “Se mi dirus “ĝi”, oni tutprobable supozus ke mi parolas pri la teksto, ne la homo.”

    Eĉ se tiu miskompreno okazus, ĉu ĝi vere ŝanĝus la sencon de tio, kion vi diris?

  6. “Estas ege malrespekte uzi “ĝi” por homo, pri kiu oni ne scias, ĉu ri ŝatas esti “ĝi”-dirita.”

    Same oni povus diri pri ‘ri’. Kelkaj homoj ofendiĝas se oni ri-diras ilin.

  7. Islamo estas la vera religio.
    Islamo estas paco.
    Islamo estas amikeco.
    Islamo estas helpemo.
    La aŭtoro scias neniom pri islamo.

  8. Mi legis artikolon en la angla pri tiu kritiko por provi pli bone kompreni. Ŝajne estas multaj alineoj en la korano kiujn oni povas interpreti por pensi ke la verkinto de la korano kredis ke la tria parto de la kristana triunuo estas la virgulino Maria. Unu el ili estas jene:

    “Ho vi, popolo de la Skribo! Ne troigu je via religio, sed diru pri Allah nur la veron. Vere la Mesio Jesuo, filo de Maria, estis sendito de Allah kaj bona novaĵo de Li, kiun Li sendis al Maria, kaj graco de Li, do kredu je Allah kaj al Liaj senditoj kaj ne diru: “Tri”. Forlasu do, estos pli bone por vi. Vere Allah estas Dio ununura. Malkonvenas al Lia sankteco havi filon. Al Li apartenas ĉio, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. Allah sufiĉas kiel defendanto.”

    Laŭ la artikolo estas alia miskompreno kiu ŝajnas pli fuŝa, kiu estas ke la verkinto ŝajne kredis ke laŭ kristanoj la tri partoj de la triunuo estas tri diversaj dioj. Do grava parto de islamo estas ke estas nur unu dio. Sed laŭ mia kompreno tio ankaŭ validas por kristanismo, kaj la triunuo estas nur tri reprezentoj de la ununura dio.

    • Prave. La kristana teologio pri la Sankta Triunuo estas iom kompleksa kaj ofte nekristanoj – kaj eĉ kelkaj kristanoj mem – miskomprenas ĝin. La verkinto de la Korano montras nur supraĵan scion de kristanismo.

  9. “Vi diris ke la enhavo de la korano estis science pruvita, kaj mi celis ke oni bezonas citaĵon por la scienca pruvo. Aŭ ĉu vi diras ke ankaŭ la scienco estas en la korano?”

    Nur legu la Koranon. Tie troviĝas aferoj, kiujn oni ne sciis je la tempo de la Korano, sed kiujn moderna scienco poste pruvis. Tio montras, ke la Korano venas de DIO per Lia Profeto (la paco estu kun li).

    • Ĉu vi vere kredas kion vi diras aŭ ĉu vi trolas? La Korano estas religia libro, ne scienca teksto. Ĝi ne estas libro por lerni sciencon.

    • ‘Li’? ‘Lia’? Kial vi antaŭsupozas la genron de Dio? Kial ne uzi ‘ŝi’ aŭ ‘ri’? Tio nur estas montro de la efiko de patriarkeco en nia socio. Por mi, Dio estas tiel potenca kaj saĝa, ke ŝi nur povas esti ino.

        • Kial vi parolas nun pri la Biblio? La filmeto temas pri la Korano. Bajzuoj ĉiam refokusas ĉiujn negativajn komentojn pri religio al kristanismo.

          • Nu, ne surprizus min se ankaŭ la korano estas plena je virinmalamo. Tamen kiel okcidenta bajzuo mi scias tre malmulte pri Islamo kaj tial ne aŭdacas deklari tion.

        • “La viroj respondos pri la virinoj, ĉar Allah distingis iujn disde la aliaj, kaj ĉar la viroj disdonas por la virinoj el siaj propraĵoj. Do virtaj virinoj estas la obeemaj kaj tiuj, kiuj ne malkaŝas la sekretojn de siaj edzoj, per la helpo de Allah; tiujn, pri kiuj vi supozas, ke ili malobeos, vi admonu, lasu ilin solaj en la lito kaj batu ilin. Se ili tiam obeos al vi, ne persistu en la persekuto; vere Allah estas eminenta, grandega.” Korano 4:34

          Do… ankaŭ Allah ŝajnas nepre iĉo. ☹

  10. Estas tro da ksenofobiaj kaj kontraŭislamaj respondoj ĉi tie. Homoj, unue lernu respekti aliajn kulturojn kaj religiojn, poste vi povas malfermi vian bumeran buŝon.

    • Kial oni ne rajtas kritiki Islamon? Kial ajna kritiko al Islamo estas ksenofobia? La filmo nomiĝas “Islamo”, ne sencas kritiki ĉi tie kristanismon, budhismon aŭ rastafarismon.

      • Ni okcidentanoj ne rajtas kritiki islamon. Ni devas ĉiam defendi ĉion islaman, por pruvi ke ni estas ege toleremaj kaj respektemaj al aliaj kulturoj.

  11. Mi volas danki Pablon por esti kreinta ĉi tiun platformon kie oni povas facile trovi Esperantajn filmetojn kaj libere debati kaj komenti. Tubaro iom post iom iĝas unu el la plej gravaj retejoj de Esperantujo kaj mi invitas ĉiujn aliajn uzantojn reklami ĝin inter esperantistoj por ke nia Tubara komunumo kresku.

    • Dankon pro tiel instigaj vortoj. Sed, kompreneble, ne nur 1 homo povas fari ĝin, eĉ se mi estas videbla vizaĝo. Platformo estas nenio sen enhavo, kaj estas la jutubistoj kaj la komentantoj kiuj kreskigas la enhavon, tubaro nur videbligas tiun enhavon.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

nubojfiŝojelefantojkrokodiloj