La kurso estas realaĵo!

For la flatado! publikigis antaŭ 7 monatoj

00:36 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Hodiaŭ okazis io tre speciala: mi produktis la retkurson “#forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj” (pli frue ol mi esperis).

Antaŭ tri jaroj estis lanĉata la portugallingva versio de la kurso. Mi vere ne pensis tiam ke esperantlingva versio produktiĝus.

Jes, mi ankoraŭ ne parolis pri ĝi ĉi tie en Instagramo.

Mi prezentis ĝin nur al la aliĝintoj de la Internacia Parolarta Trejnado.

Mi promesis la kurson por oktobro (tri personoj jam aliĝis), kaj ĉion aranĝis por pretigi ĝin fine de ĉi tiu monato.

Tamen, mia bofrato, kiu nuntempe produktas propran kurson disponigis al mi la filmejon, kiun li mem uzas. Tio signifas ke la rezulto estos tuŭe alia, ol mi esperis. Mi tre entuziasmas. 😊

Jen kial mi decidis diskonigi la iniciaton al vi ĉiuj. 🥰

Se vi konsideras la eblon iam kursaniĝi, simple vizitu la retejon forlaflatado.com kaj aldonu vin al la listo de interesitoj. Mi sciigos la detalojn al vi 🙂

🌐 https://www.forlaflatado.com/retkurso-listo

——-

😊 Ŝatu la videon!
😉 Partodonu ĝin!
😘 Abonu la kanalon!
😜 Ankaŭ inverse!

Partoprenu la Telegraman grupon pri parolarto!
Jen aliĝilo: https://t.me/lasuminprezentiplu

Aliĝu al la Internacia Parolarta Trejnado!
Jen: https://www.forlaflatado.com/ipt

#retkurso #parolarto

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

LeonoLupoElefantoAbelo