Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Tago en la Vivo de Aktoro/A Day in the Life of an Actor

Chelsea Rae Moses publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Saluton! Mi parolas pri mia vivo kiel aktoro en Novjorko! Diru al mi kion vi faras!

Hi! I’m talking about my life as an actor. Tell me what you do!

PATREON – http://www.patreon.com/chelsearaemoses
INSTA – @chelsearaespeaks
MIA VIVO – Chelsea Rae Moses

Komentoj (43 komentoj)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton
  1. Balbutanto diras:

    Vi petas nin sendi ideojn por viaj videoj… Jen unu: Hamleto, Akto IV, Sceno VII (en la versio de Zamenhof, kompreneble), la monologo, kiam la Regxino anoncas al Laerto la morton de lia fratino, Ofelia 🙂

  2. Beauvoir respondas al ulo:
    Ŝi estas belega. Ĉu ŝi havas …

    Ĉu tio gravas? Ri ne ekzistas por via plezuro. Ri ne petis pri via intereso. Ĉesu objektigi rin. Ri estas homo kaj ri volas ke vi aŭskultu rin, anstataŭ pensi pri ria beleco kaj rilatstato.

  3. aliulo respondas al Beauvoir:
    Ĉu tio gravas? Ri ne ekzistas por via …

    Rilate la komenton de “ulo”, ĉu tio gravas? Ĉu “ulo” ekzistas por via plezuro? Ĉu “ulo” petis pri via intereso? Se vi ne ŝatas ke homoj estu objektigitaj, kial vi mem objektigas “ulon” per via komento? Kial vi antaŭsupozas ke “ulo” diris ion ofendan? Kial vi supozas ke “ulo” ne aŭskultis ŝin? Kial vi antaŭjuĝas ke pensi kaj esprimi sin pri la beleco kaj rilatstato de aliuloj estas io ofenda? Kial vi ne havas la saman antaŭjuĝon pri la uzado de “ri”, ke tiu pronomo ankaŭ povas ofendi aliulojn?

  4. Beauvoir respondas al aliulo:
    Rilate la komenton de "ulo", ĉu tio …

    Averto: ni ne scias ĉu la homo kiu aperas en la filmeto estas homino, sed ni supozu tion dum momento.

    Ni ne povas ignori ke hominoj suferas la konsekvencojn de la perfortkulturo dum sia tuta vivo. Komentoj pri ilia beleco aŭ rilatstato kontribuas al la plifortigo de tiu kulturo. Ĉu vi vidis ke hominoj faras similajn komentojn sub la filmetoj de homiĉoj?

    Responde al viaj komentoj pri “ri”, ĝi estas jam vaste akceptita maniero priparoli homon sen antaŭjuĝi rian genron. Provu ĝin.

  5. aliulo respondas al Beauvoir:
    Averto: ni ne scias ĉu la homo kiu …

    La homo en la filmeto aspektas kiel virino, agas kiel virino, kaj havas virinan nomon, kaj tial plejmulto de la spektantoj eĉ ne konsideros ke ŝi povas esti io alia ol virino. Ŝi neniam esprimis sian sintenon tiurilate, eble ĉar tio estas tiel memevidenta ke estas nenia neceso. Nur ŝi rajtas decidi pri tio.

    Mi vidis en la ĉiutaga vivo virinojn kiuj komentas pri la beleco kaj amrilato de aliaj homoj kaj ankaŭ mi vidis similajn reagojn kiel la vian, dirante ke ili agas kiel putinoj. Ne estos surprizo se tiaj virinaj komentoj okazas pli malofte kompare kun la viraj, dank’ al aĉaj cenzuristoj kiel vi mem, kio ankaŭ kontribuas al la perfortkulturo de vi menciita.

    Pri la uzo de “ri” mi ne havas plian komenton, krom ke ĉiu faru laŭplaĉe, kondiĉe ke ili ne predikos ĝin kiel pastro al sia ŝafaro.

  6. Tanja diras:

    Ulo, la vivo estas mallonga. Viroj kaj virinoj ekzistas por ami unu la alian. Ne por malami unu la alian. Se shi plachas al vi, kontaktu shin, estu vin mem kaj vidu. Eble vi kunighos kaj estos felichaj gepatroj de denaskuloj. Au eble ne. Sed ne lasu mortklinemajn homarmalshatantulojn kun malicaj brovoj diri al vi kion diri au fari.

  7. Joĉjo diras:

    Ankau mi trovas ke ŝi estas belega virino. Mi ne scias kiel si faras por ŝanĝi tiel rapide de unu lingvo al la alia, ŝi estas talentega! Sukceson en via kariero, Chelsea!

  8. Beauvoir diras:

    @Aliulo

    Antaŭsupozi ies genron nur pro tio, ke ri stereotipe aspektas kaj agas kiel membro de unu el la ĉefaj genroj, estas perforto.

  9. aliulo respondas al Beauvoir:
    @Aliulo Antaŭsupozi ies genron nur …

    Ne, perforto tute ne estas tio, kion vi fantazias. Perforto estas altrudi sian volon al aliulo. Priskribi iun laŭ ties prezentitaj faktoj neniel povas esti perforto, krom en la kapo de senracia homo aŭ de malica hipokritulo.

  10. Beauvoir respondas al aliulo:
    Ne, perforto tute ne estas tio, kion …

    Ĉu vi ŝatus ke homoj priparolu vin per la pronomo de alia genro, nur ĉar via aspekto ne konformiĝas al ilia mensa bildo de tiu genro? Mispronomado estas maniero nei onian identecon kaj tial ĝi estas speco de perforto. La duumisma altrudo celas malvidebligi ipojn, genrofluidulojn kaj aliajn kvirojn. Estas tre grave lukti kontraŭ ĉi tiu diskriminacio.

  11. aliulo respondas al Beauvoir:
    Ĉu vi ŝatus ke homoj priparolu vin …

    Se iu diras “li”, “ŝi”, aŭ ion alian por priparoli homon kiu ankoraŭ ne esprimis sian preferon, tio ne estas problemo. La problemo komenciĝas kiam iu priparolas aliulon per malsama pronomo ol la jam esprimita prefero. Tio estas la komenco de altrudo de ies volo super la volo de iu alia.

    La aspekto de homoj estas tre grava trajto, tiel grava ke ĝi interalie estas kaŭzo de la ekzistado de pronomoj, kaj de multaj aliaj aferoj de la vivo kaj de la naturo. La aspekto ebligas nin distingi inter bebo kaj plenkreskulo, inter homo kaj besto, inter viro kaj virino, ktp. Alparoli homon per “li” aŭ “ŝi” laŭ la aspekto estas neniel diskriminacie aŭ perforte, krom se tio okazas per altrudo. Sen ĉi-lasta distingo aperas fanatika ekstremismo, blinda cenzuro, kaj pravigo de propra altrudo al aliaj sub la nomo de iu sankta lukto.

    Ŝanĝi la lingvon kun la celo ŝanĝi la socion estas vana afero. La realo montras la malon, ke estas ŝanĝo de socio kio kaŭzas ŝanĝon en la lingvo. Lukti kontraŭ diskriminacio pere de lingvaj ŝanĝo kaj cenzurado estas kiel kraĉi kontraŭ la nubojn por okazigi pluvon: la kraĉaĵo revenos sur la vizaĝon. Perdo de tempo kaj de naztukoj.

  12. Beauvoir respondas al aliulo:
    Se iu diras "li", "ŝi", aŭ ion alian …

    Kial antaŭsupozi ies genron pro ria ekstera aspekto, kiam oni povas uzi genroneŭtralan pronomon? Multaj homoj longe suferis en sia vivo pro la genraj antaŭjuĝoj kaj stereotipigado de aliuloj. Tiu perforto povas finiĝi per tre facila rimedo: uzi genroneŭtralan pronomon. Se oni malagnoskas tiun teruran realon, oni kontribuas al la suferado de multe da homoj.

  13. aliulo respondas al aliulo:
    Se iu diras "li", "ŝi", aŭ ion alian …

    @Beauvoir: “Tiu perforto povas finiĝi per tre facila rimedo: uzi genroneŭtralan pronomon.”

    Landoj kies lingvoj posedas genroneŭtralan pronomon estas same aŭ eĉ pli seksismaj ol landoj sen tia pronomo. Tio estas praktika pruvo ke la uzado de genroneŭtrala pronomo tute ne efikas kontraŭ diskriminacio kaj suferado de homoj. Mi volas supozi ke vi estas bonintenca ulo, sed se vi ne kapablas rigardi la realon tia, kia ĝi vere estas, mi timas ke viaj ideoj finfine suferigos vin kaj aliulojn. Dume, la vera lukto okazas aliloke, for de la komforta sofo kaj de senutilaj interretaj komentoj.

  14. Amiko respondas al Beauvoir:
    Ĉu vi ŝatus ke homoj priparolu vin …

    Per via uzo de ‘ri’ por ŝi vi mem neas ke ŝia aspekto konformiĝas al ŝia mensa bildo de sia genro.

    Feo, ĉu vi neniam miris ke ĉiam kiam vi parolas pri ĉi tiuj aferoj, tuj ĉiu kontraŭas vin? Vi esprimas vin tiel arde kvazaŭ vi parolas veron, sed ĉiu ĉiam kontraŭas vin. Ne pro malbonaj intencoj sed simple pro tio ke via vero ne estas universala. Male.

    Cerbumu pri tio iomete.

  15. Beauvoir respondas al Amiko:
    Per via uzo de 'ri' por ŝi vi mem …

    Per mia uzo de ‘ri’ mi neas nenion, sed mi agnoskas rian liberecon esprimi sian genran identecon sen fari aspektismajn antaŭjuĝojn. Kial tio ĝenas vin? Kiam respekto fariĝis io malbona?

    Mi ne estas tiu Feo, pri kiu vi parolas. Mi estas simpla batalanto por la paco kaj la egaleco. Multe da homoj pensas kiel mi. Patriarkoj ne haltigos nin.

  16. Beauvoir respondas al E.C.:
    @Beauvoir Homo, vi bezonas profesian …

    Ataki ies neŭrodiverĝecon estas klasika taktiko por silentigi malpatriarkajn voĉojn.

  17. Beauvoir respondas al E.C.:
    Almenau vi koncedas ke vi suferas. …

    Ĉiuj homoj suferas, speciale kiam ili ne apartenas al la privilegiitaj grupoj.

  18. Beauvoir diras:

    Landoj kie oni jam plene adoptis genroneŭtralan pronomon estas pli justaj kaj egalecaj. En Svedio, la oficialigo de ‘hen’ ricevis iom da rezistado de konservativaj patriarkoj je la komenco, sed nun estas akceptita de preskaŭ ĉiuj svedoj. La saman evoluon sekvas ‘ri’ en Esperanto.

  19. Feo estas stulta respondas al Beauvoir:
    Landoj kie oni jam plene adoptis …

    “sed nun estas akceptita de preskaŭ ĉiuj svedoj”

    Tio estas simpla mensogo mdr.

  20. Elefanto havas du orelojn respondas al Beauvoir:
    Landoj kie oni jam plene adoptis …

    Kial riistoj ne povas ĉesi paroli pri Svedio, kvazaŭ ĝi estus la modelo por la tuta mondo?

  21. aliulo respondas al Beauvoir:
    Landoj kie oni jam plene adoptis …

    @Beauvoir: “Landoj kie oni jam plene adoptis genroneŭtralan pronomon estas pli justaj kaj egalecaj”. Se temas pri Svedio, tiu aserto estas malpreciza. Ĝi estu: Landoj kie oni jam plene adoptis genroneŭtralan pronomon estas JAM DE ANTAŬE pli justaj kaj egalecaj.

    Svedio enkondukis ‘hen’ pro sekspolitikaj kaj praktikaj kialoj: kiel rimedo kontraŭstari tradiciajn partiojn kaj kiel rimedo eviti troan pronom-ripetadon en la skribado. Svedaj fakuloj pri lingvaj kaj sociaj aferoj asertas, ke laŭ lingvoscienca vidpunkto estas nenia kialo kredi ke ‘hen’ per si mem faros la svedan socion pli egaleca ol ĝi jam estas. Ili diras ke se tio estus tiel simple, plejparto de la mondo estus pli egaleca, ĉar plejparto de lingvoj havas tian neŭtran pronomon.

    Gravas rimarki ke plejparto de la sveda socio jam de antaŭe kontraŭstaras seksan diskriminacion, kio okazis pro ŝanĝo de la socio. Svedio estas bonega pruvo ke ŝanĝo de la socio kaŭzas ŝanĝon de la lingvo, ne inverse.

    Vi daŭre rifuzas akcepti la realon kaj preferas naive vivi en via fantazia mondo, verŝajne ĉar vi ne kuraĝas partopreni la veran lukton por ŝanĝi la socion, kiel faris la svedoj. Videble vi preferas la sekurecon identiĝi kun tiuj, kiuj same pigre kiel vi, pensas ke pere de interretaj cenzuraj komentoj iu ĉiopova pronomo transformos la mondon en paradizon. Ataki la esprimliberecon de aliuloj simple ĉar al vi tio ne plaĉas estas naŭza kaj malkuraĝa sinteno! Sed hej, ankaŭ vi havas la rajton esprimi vin libere. Ni ne forgesu ke temas pri homa rajto.

    Vivu la batalo por ‘ri’! Ĝi plu donos al ni multajn jarojn da daŭra diskriminacio dank’ al la lertaj komentoj de la pig-riistoj. Bonvolu daŭrigi tiel, ne plenkresku. Multaj homoj dankos vin pro tio.

  22. Tanja diras:

    Viroj, vi devas koni kelkajn aferojn pri virinoj.
    1 Virinoj multe pridiskutas fizikan aspekton de viroj. Tiu estas bela, tiu havas belan voĉon, ktp.
    2 Virinoj ĉiam volas koni se viro havas koramikinon au ne.
    3 Ne veras por ĉiuj virinoj sed ĝenerale virinoj pli ofte parolas pri sekso ol viroj kaj per pli krudaj vortoj.
    4 Virinoj multe kritikas virojn.
    Viroj, vi povas diri ke virino estas bela (Chelsea estas bela) au demandi se ŝi havas koramikon (mi ne scias). Bonvolu ne lasi jam duonmortintajn malfeliĉulojn provi meti paragrafojn da malama doktrino en viajn kapojn.

  23. Beauvoir diras:

    Uzi genroneŭtralan pronomon estas necese por eviti diskriminacion kontraŭ tiuj homoj, kiuj ne konformiĝas al la kulturaj stereotipoj pri genroj. Aldone al tio, la tradicia pronumado estas duumisma kaj ignoras la multajn klasojn de neduumeco kaj la genran diversecon de nia socio. Estas facile por privilegiitaj homoj, speciale por blankaj aliseksemaj cis-aj viroj, moki kaj malplivalorigi la penojn por agnoski kvirojn kaj neduumulojn. Tamen, nur necesas iomete da empatio por kompreni la dolorigan malvidebligon, kiun tiom da homoj spertas.

    Ankaŭ gravas konscii pri la ĉiutaga molestado, kiun hominoj spertas dum sia tuta vivo. Simplaj vortoj aŭ frazoj povas ŝajni nedanĝeraj al ni, sed ili povas montri la pinton de grandega glacimonto. La lukto por egaleco komenciĝas per ĉi tiuj malgrandaj paŝoj.

  24. Malbigoto respondas al Beauvoir:
    Uzi genroneŭtralan pronomon estas …

    zzzzzzzzzzzzzzzzzzzzzzzzzzzzz

    Blankaj aliseksemaj cis-aj viroj ĉiam kulpas en la viktimfantazioj de bajzuoj. Via seksismo, rasismo, cisismo kaj aliseksismo jam estas teda. Vi nur estas granda bigoto kiu ne celas egalecon kaj unuecon sed disiĝon kaj malamon.

  25. Beauvoir respondas al Malbigoto:
    zzzzzzzzzzzzzzzzzzzzzzzzzzzzz …

    Ĉu pretendi egalecon estas bigoteco? Privilegiitoj, kiuj profitas de la stato de aferoj, ŝatas misreprezenti aktivistojn kiel bigotojn. Eble la situacio estas bona por vi, sed pensu pri la subprematoj de ĉi tiu rasisma kaj patriarka sistemo. Diskriminacio kaj subpremado estas la ĉefaj kreantoj de malamo kaj disiĝo en la mondo.

  26. aliulo diras:

    Mi havas demandon pri la du jenaj asertoj:

    1) Iuj homoj diras ke estas necese uzi genroneŭtralan pronomon por eviti diskriminacion.

    2) Fakuloj pri socilingvistiko diras ke laŭ lingvoscienca vidpunkto la uzado de genroneŭtrala pronomo ne evitas diskriminacion, kio estas konstatebla fakto ĉar plejparto de la lingvoj uzas tian pronomon, sed ilia socio restas same diskriminacia.

    Jen la demando al ĉiu kiu volas respondi: Kiu el la du supraj asertoj estas malĝusta (aŭ ĝusta) kaj, se eble, kial? Dankon!

  27. Beauvoir respondas al aliulo:
    Mi havas demandon pri la du jenaj …

    Uzi genroneŭtralan pronomon jam ĉesigas aŭ kontribuas al la ĉesigo de la lingva diskriminacio kontraŭ neduumuloj. Duumismaj esprimmanieroj malvidebligas neduumulojn kaj genrofluajn homojn. Agnoski ilian ekziston estas unua, baza paŝo en loga vojo, kiu ne finiĝas tie.

  28. amiko respondas al Beauvoir:
    Uzi genroneŭtralan pronomon jam …

    Inter transuloj kaj la mondo estas tio kio helpas, tio kio senutilas kaj tio kio damaĝas.

    Tio kio helpas estas kiam transuloj amikumas kun aliaj homoj, tiel transeco normaligas en la menso de aliaj homoj.

    Tio kio senutilas estas pronomoj.

    Tio kio damaĝas estas krei konfliktojn inter homoj pro dogmaj kialoj. Ataki homojn ĉar ili ne pensas same kiel vi, sentigi al la aliaj ke vi estas morale supera ol ili, agi kiel via identeco estas la centro de la mondo, spami tiun ĉi paĝon. Ĉio tio igas ke transuloj ne plu aspektas kiel normaluloj sed senempatiaj kaj kontrausociaj. Bedaurinde.

  29. aliulo respondas al Beauvoir:
    Uzi genroneŭtralan pronomon jam …

    Ĝis vi montros kiamaniere la turka aŭ la armena genroneŭtralaj pronomoj kontribuas al la ĉesigo de la lingva diskriminacio en Turkio kaj Armenio, ne eblas preni vin serioze. Se tion vi ne kapablos montri, tiam viaj diroj estas fantaziaj memtrompaj deziroj.

Lasi respondon al Tanja

diras:Nuligi

Krajono utilas por …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?