Optimismo, pesimismo kaj homa sano (Paŭlo S. Viana)

joel do Ó publikigis antaŭ 7 monatoj

04:21 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Prezentu al vi glason, kiu povas enteni 200 mililitrojn da akvo. Nun, imagu, ke oni verŝis en ĝin 100 mililitrojn da akvo. Ĉu vi konsideras, ke ĝi estas “duone plena” aŭ “duone malplena”? Se vi uzis la unuan esprimon, vi inklinas al optimismo; se la duan, vi inklinas al pesimismo. Kaj eksciu, ke ĉi tiuj du kontraŭaj manieroj rigardi la mondon kaj la vivon rekte influas vian sanon.

Streĉa vivo kaj negativaj sintenoj estas riskofaktoroj rilate al sano. Tion oni jam de longa tempo asertas. Sed freŝa artikolo en la revuo “Menopause”, raportita en la retejo medscape.com , montris per akurata esploro, ke inter postmenopaŭzaj virinoj, trajtoj de la personeco povas influi je la apero de diabeto. Temas do pri tre specifa situacio, kiu sugestas, ke subjektivaj sintenoj estas konsiderindaj en la preventado de tiu malsano.

Kompreneble, pluraj aliaj faktoroj intervenas en la aperon de diabeto en tia homgrupo: deprimo, trograseco, genetiko kaj etno estas konataj riskofaktoroj, sed nun montriĝis, ke optimismo estas en si mem sendependa protekta elemento. Oni sekvis la sanstaton de preskaŭ 140 000 virinoj post la menopaŭzo, dum 14 jaroj. Oni uzis demandaron specife elpensitan por mezuri la “Vivo-Orientiĝon”. 

Plej optimismaj virinoj havis malpli altan riskon de diabeto je 12 procentoj, kompare kun plej negativismaj virinoj. Krome, ankaŭ malamikemo (malafableco) kreskigis la riskon je 17 procentoj. Tiuj faktoroj okazis sendepende de aliaj faktoroj, kiel dieto, korpekzercoj aŭ drinkado, kiuj estas konataj kiel kromaj riskofaktoroj.

Kiel povas okazi, ke mensa sinteno influas la aperon de diabeto?

La kuracistoj supozas, ke la cerba aktivado rekte rilatas al la produktado de iuj hormonoj, kiuj ligiĝas al streso, kiel “citokinoj” kaj kortizolo. Aliaj studaĵoj jam montris la rilaton inter kolera temperamento kaj ekapero de diabeto.

En la praktiko, ne estas facile ŝanĝi temperamenton de homo, precipe post certa aĝo. Tamen, oni povas sin “trejni” por havigi al si pli pozitivan pensmanieron. Ekzistas por tio objektivaj ekzercoj, dum kiuj oni praktikas mensan kaj korpan malstreĉiĝon.
Denove konfirmiĝas la rilato inter psiko kaj korpo. Ni zorgu pri ambaŭ.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

ruĝabrunabluadomo