#mondafest2020 Centjariĝo de esperanta legendo

UEAviva publikigis antaŭ 10 tagoj

00:00 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

“En Esperantujo oni ofte parolas pri junuloj, sed ni ne forgesu la maljunulojn, kiuj konstruis la movadon kaj komunumon, kiujn ni ĝuas hodiaŭ”, skribis antaŭ kelkaj jaroj nia karmemora Mateo Chisolm, el Toronto, pri Eduardo Vivancos (foje esperantigita Vivankos). Eduardo estis honorita pro elstara agado dum la ferma ceremonio de la UK en Seulo 2017. Naskiĝinta en Barcelono la 19-an de septembro 1920, Eduardo Vivancos estas esperantisto ekde la 1930-aj jaroj. Li partoprenis la Hispanan militon (1936-39) kaj eĉ instruis Esperanton al siaj kamaradoj en la fronto. Ĝis antaŭnelonge Eduardo havis mirinde firman memoron kaj senlimajn rakontojn pri la milito kaj la posta ekziliĝo en la koncentrejoj en Francio, antaŭ lia translokiĝo al Toronto en 1954, kie li motoris la lokan movadon dum jardekoj. Venu lerni pri lia eksterordinara vivo kajkunfesti lian centjariĝon kun Javier Alcalde, kiu verkas lian biografion.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

LupoHundoLeonoĜirafo