Finkanto

Ridu ridu pri la revoj publikigis antaŭ 1 jaro

04:15 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Teksto: Natan Alterman
Melodio: Aleksander Argov
Tradukis: Amir Naor

Kantado: Israela Becker
Prilaborado kaj ludado (piano kaj akordiono): Gilad Ŝapira
Flutisto: Udi Varzager

Jam la horo malfruas.
Malŝaltiĝas noktlumoj sur plaĝ’
Dume vento alia ekfluas
Kaj paliĝas la stratpejzaĝ’
Ĉielo kaj Ter’ malbruas,
vizaĝon ŝanĝas kun vizaĝ’.

Jam la horo malfruas
Sed ne fermiĝas la rond’.
En kamin’ la fajro plu lumas
Sur karesa plaŭda ond’.

Jam dormas nun la popolo,
Nur kelkaj plu umas sur strat’.
Urbo estas ne nur simbolo,
sed estas tre konkreta stat’.

Ĉu daŭrigi plu rondiri sur tero
Fojojn okcent okdek ok?
Dum pripensas ni la aferon
Hieraŭas tiu nokt’.

Jam la horo malfruas…
Ne ĉio gravas en rakonto
Kaj mankas multe de la afer’.
Al verkisto el la onto
Plu atendas malplena paper’.
Revenos iam la renkonto
De alia homo kun vesper’

Jam la horo malfruas…

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

BariloAŭtoNiEstas