에스페란토로듣는 김민기의 상록수 Ĉiamverda arbo

Amira Chun전경옥 publikigis antaŭ 4 monatoj

03:57 esperanta

  • 7
  • 1
  • 1

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Korea Virtuala Koruso kun Amira por la Centjara Jubileo de KEA 한국에스페란토100주년기념합창

Ĉiamverda arbo

Verkis kaj komponis KIM Mingi
Tradukis CHOE Taesok

Rigardu en la kamp’ verdan pinon vi; 
ne estas ajna hom’, kiu zorgas ĝin. 
Blovas pluvovent’, batas neĝoŝtorm’, 
sed plene verdas ĝi ĝis la fin’ de l’ mond’. 

Pasintaj tagoj jam kun amar’ kaj trist’ 
neniam venu plu ree do al ni, 
tial ŝvitos ni, komprenigos ni; 
sur tiu kruda kamp’ iĝos pino ni. 

Eĉ kvankam havas nun tre malmulte ni, 
la manon en la man’ kune larmas ni. 
Foras nia voj’, malebenas ĝi, 
sed iros ni kun sci’, venkos ni ĉe l’ fin’.

Membroj de la Koruso: Amira
Feliĉa, Suna, Lumina, Feliĉo,
Matena ,Jesa, Glara, Brila,
Inda, Kanguruo, Sanulo, Tamara,
Blanko, Jasmeno, Glorina, Arbo,
Zelkova, Verda, Sofia, Pano

Redaktis: Ju yedam
Produkis kaj solo :Amira Chun전경옥

Komentoj (1)

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

AbelojElefantoHundoHipopotamo