Koncerto Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
En tiu koncerto la brazila kantisto Manno Montanna proponas al esperantistoj ses kantojn el Ameriko. La koncerto estas speciala oferto de la Amerika Komisiono de UEA kaj invitas ĉiujn al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en Montrealo en 2022. Aliĝi eblas ĉe uea.org/kongresoj/alighilo (plej favorpreze ĝis la 31-a de decembro 2021). Ĉu vi ŝatus vidi lin koncerti vive en Montrealo?
La elektitaj kantoj por la koncerto estas ĉiuj el amerikaj artistoj. Ili estas:
00:00:00 Dio, mi petas Vin (originala titolo: Solo le pido a Dios), verkita de León Gieco, famiĝinta en la voĉo de Mercedes Sosa (ambaŭ argentinanoj), en traduko de Manolo Pankorbo, Miguel Bento, Fernando Maia Jr. kaj Manno Montanna (teksto ĉe https://www.brazilakolekto.com/2021/10/dio-mi-petas-vin.html);
00:03:47 Jolanda (originala titolo: Yolanda), verkita de la kubano Pablo Milanés, en traduko de Manno Montanna (https://www.brazilakolekto.com/2021/09/jolanda.html);
00:08:22 Haveno Soleco (originala titolo: Porto Solidão), verkita de la brazilanoj Zeca Bahia kaj Ginco, en traduko de Manno Montanna kaj Miguel Bento (https://www.brazilakolekto.com/2021/07/haveno-soleco.html);
00:11:54 Himno al Rio Grande (originala titolo: Hino ao Rio Grande), verkita de la brazilano Simão Goldman, en traduko de Miguel Bento kaj Manno Montanna (https://www.brazilakolekto.com/2021/09/himno-al-rio-grande_13.html);
00:15:37 Blua bordel’ (originala titolo: Boate azul), verkita de la brazilanoj Benedito Seviero kaj Aparecido Tomás de Oliveira, en traduko de Roger Gotardi (https://www.brazilakolekto.com/2021/10/blua-bordel.html);
00:19:24 Halleluja! (originala titolo: Hallelujah), verkita de la kanadano Leonard Cohen, en traduko de Ĵomart Amzejev.
UEA deziras al ĉiuj belajn jarfinajn festojn. Ĝuu la koncerton kaj bonvenon al la 107-a Universala Kongreso de #Esperanto en Montrealo!