Malgraŭ ĉio!

Jomart publikigis antaŭ 2 monatoj

04:04 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Malgraŭ Ĉio
***
Baldaŭ tio finiĝos
Ni vidos la bildon grandan
Lasos nin konsterniĝo
Ni komencos respondi l’ demandojn
La mondo alia estos
Ne ĉiuj vivos ĝis tiam
Venos tempo postpesta
Tempo alia
Sed dume mi petas, restu sana!
Eltenu kaj vivu!
Zorgu pri viaj familianoj
Pri karaj viaj
Iam sekiĝos larmoj
Cikatroj malofte doloros
Ne ĉio forblulos en l’ flamoj
Sed koroj…
Ĉio en vivo nia
Dividiĝos je antaŭ kaj poste
Ni turnos la folion
Kaj pagos la kostojn
Sed dume mi petas, restu sana!
Eltenu kaj vivu!
Zorgu pri viaj familianoj
Pri karaj viaj
En ĉiu urbo kaj lando
Novaj herooj aperos
Homoj komponos kantojn
Verkos poemojn tenerajn
Kaj mia espero estas
Kaj estas mia propono
Ke homoj neniam forgesu!
Kaj lernu la lecionon
Sed dume mi preĝas, restu sana!
Malgraŭ ĉio vivu!
Zorgu pri viaj familianoj
Pri karaj viaj

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

DomoLangoTabloSeĝo