Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Novaj ecoj aperis ĉe Tubaro! 🎉 Vi povas fari kolektojn nun! Legu la anoncon ĉe la blogo.

    ×
  • Kolektu viajn plejŝatatajn filmojn kaj kanalojn kaj kunhavigu ilin kun amikoj! Legu pli.

    ×
  • Legu la novajn klarigojn pri kuketoj 🍪

    ×

Interkultura komunikado per Esperanto: kelkaj ĉefaj trajtoj (Sabine Fiedler)

Interlingvistikaj Studoj publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

La partoprenantoj de Esperanto-komunikado havas tre diversajn kulturajn fonojn kaj uzas lingvon, kiu ne estas la gepatra, sed devas esti lernata kaj pro tio estas parolata kun malsamaj gradoj de perfekteco. Pro tio ni povus supozi, unuflanke, ke miskomprenoj oftas en Esperanto-komunikado. Aliflanke, estas konata fakto, ke Esperanto-parolantoj konas multajn fremdlingvojn kaj havas altan nivelon de metakomunika konscio, pro kio ili verŝajne uzas diversajn rimedojn kaj strategiojn por atingi siajn komunikajn celojn. Tiu ĉi prezentado
esploras strategiojn por solvi kaj antaŭmalhelpi miskomprenon en Esperanto. Tipa karakterizaĵo de interparolado en Esperanto estas riparoj: Parolantoj subtenas unu la alian, se mankas vortoj kaj ili korektas la erarojn de aliaj parolantoj. La uzo de fremdlingva leksiko (t.n. code-switching) maloftas kaj estas limigita al malmultaj funkcioj. Humuro ĉieas kaj ofte estas lingvobazita (kun formoj kiel vortludoj kaj kulturspecifaj alludoj). Tiu ĉi prezentado krome prilumos la uzon de frazeologiaj esprimoj kaj metaforoj. Ĝi baziĝas sur la analizo de aŭtentika parola komunikado en Esperanto, kiel ĝi manifestiĝas en kongresoj, laborkunvenoj, ĉiutaga konversacio, intervjuoj kaj ekskursoj.

Tiu ĉi prelego okazis la 17an de septembro 2020 kadre de la 5-a Interlingvistika Simpozio.

The participants of Esperanto communication come from highly diverse cultural backgrounds and they use a language that is acquired as a non-native language and therefore spoken with varying degrees of proficiency. Against this backdrop, we might assume, on the one hand, that misunderstandings in Esperantointeractions arise frequently. On the other hand, it is known that Esperanto speakers have extensive knowledge of other languages and high levels of metalinguistic awareness, so that they can be expected to make use of a number of resources and strategies to achieve their communicative goals. This presentation investigates strategies for resolving and preventing misunderstanding in Esperanto. A typical feature of Esperanto interactions is the use of repairs: Interlocutors assist one another when faced with lexical gaps
and they correct each other’s mistakes. Code-switching is not widespread and used in a smaller variety of functions than in other languages. Humour is ubiquitous and mainly language-based, taking forms including word-play and culture-specific allusions. This presentation will also shed light on the use of phraseological units and metaphors. It is based on a corpus of authentic spoken data that were obtained in a variety of communicative settings (including speech events such as spontaneous everyday conversations, panel and working-group discussions, interviews and outings).

This lecture took place on 17 September 2020 as part of the 5th Interlinguistic Symposium

Komentoj (1 komento)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton
  1. stk diras:

    – Dankon por ĉi tiu interesa prelego de
    Prof. Dr. Sabine Fiedler,
    traktanta la trajtojn, karakterizaĵojn de la komunikado, interparolo per Esperanto!

    – Mi rekomendas spekti ankaŭ la (invitan, prezentan) prelegon de Prof. Dr. Ilona KOUTNY pri la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM, Poznano, kiu okazis en CDELI, (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia), Biblioteko de la Urbo, La Chaux-de-Fonds, Svislando, la 3-an de majo 2014.
    Jen la adreso de tiu video:
    https://tubaro.aperu.net/v/ytb_d1Uq7sXzoVw/

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kio estas sofo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?